Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Georgo Lagrange : La Vivo (artikolo)
puce Lagrange : « la chienlit » (pri la degolismo kaj la laboristaro)
puce Lagrange : Evoluismo kaj kristanismo
puce Lagrange : Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987)
puce Lagrange : Letero al kristana kamarado
puce Lagrange : Moralo kaj progreso (artikolo)
puce Vinko Markov : Filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo Lagranĝ’ en lia verkaro
puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)

Georgo Lagrange : La Vivo (artikolo)



[1]

KIO ESTAS LA VIVO ?

Se oni konsideras superan vivanton, kiel ĉevalon aŭ birdon, oni kolizias kun nedifinebla komplikeco, sed se oni dismetas la problemon kaj konsideras unuopajn ĉelojn, aŭ eĉ pli simplajn organismojn kiel virusoj, oni eble povas respondi al la demando : « Kio estas la vivo ? »

La vivo estas unu el la eblecoj de la materio por sin organizi. La alia organiz-ebleco estas la kristaliĝo.

La kristalo estas statika, stabila organizado.

La vivo estas dinamika, evoluema orga
nizado.

Krome ekzistas pontoj inter ambaŭ. Viruso metita en speciale malfavorajn kondiĉojn kristaliĝas kaj iĝas minerala substanco. Post reveno de pli favoraj kondiĉoj, ĝi reiĝas vivanto. Do la limo inter Vivo kaj Materio ne estas tiel klara, kiel oni kredas en la ĉiutaga lingvouzo.

La vivo estas komplika ĥemia fenomeno, kies fundamentaj meĥanismoj estas polimerizado kaj katalizo [2] .

Kurioze estas, ke el la 90 kaj kelkaj naturaj korpoj ĝi uzas preskaŭ nur kvar, nome : Karbono, Oksigeno, Hidrogeno kaj Nitrogeno (C-O-H-N), kiuj konsistigas 96 procentojn el ĉio, kio vivas ; ĉar ĝuste tiuj korpoj tre riĉe kaj diverse kombiniĝas kaj povas senfine po1imeriziĝi. La vivo krome bezonas kelkajn aliajn korpojn, etkvante, kiel Fosforo, Sulfuro, Kalcio (P-S-Ca) ktp., entute trideko.

Pri la komplikeco de la polimerizitaj makromolekuloj en viva materio jen nur tri ciferoj : ĉiu scias, ke Hidrogeno havas atompezon 1 kaj Oksigeno atompezon 16 kaj sekve la akvo (H20) 18. Nu, la hemoglobino de ĉevalsango havas kiel atompezan 69 000 kaj la hemocianino de heliko-sango 5 milionojn !

Vivanto, ni scias de jam longe, konsistas el aro da ĉeloj, « kiel domo el brikoj ».

Ne, ne kiel domo el brikoj, ĉar la unuopaj brikoj estas inertaj eroj nediversigitaj kaj interŝanĝeblaj, dum la ĉeloj malsamas de unu specio al la alia kaj eĉ, ĉe la superaj vertebruloj, en unu sama specio de unu individuo al la alia. (Tial estas tiel malfacile grefti de unu individuo al la alia, krom inter du veraj ĝemeloj.)

Kaj la ĉeloj ne estas simplaj pecetoj. Ili mem estas vivantoj kun tre komplikaj funkcioj kaj kiuj entenas diversajn partojn kaj interalie la kernon.

Kaj en la kerno estas aliaj komplikaĵoj kaj speciale la kromosomoj, kiuj portas la heredecon kaj specifecon de la ĉelo.

Kaj la kromosomoj estas bastonetoj, (kvar ĉe iuj muŝoj, 46 ĉe la homo, kiu estas pli supera sed... 48 ĉe la simio, kaj cent kaj kelkaj ĉe iuj vermoj kaj fazeoloj...)

Kaj la kromosomoj konsistas el ĉeno de grajnoj, nomataj genoj, kiuj komandas la kreskadon de la vivanto kaj ĝiajn diversajn karakterizojn. La geno estas buleto de DNA.

La DNA estas Desoksiribonuklea Acido, t. e. unu el la fundamentaj makromolekuloj de la vivo. Jam ekzistas 200 malsamaj DNA.

La DNA estas buleto, sed tiu buleto estas kvazaŭ kaŭĉuka fadeno ruliĝinta sur sin mem. Kaj se oni malbuligas la fadenon, oni malkovras, ke ĝi konsistas el ĉeno de sukeroj kaj de bazoj, entute dudeko, kiuj mem havas komplikajn ĥemiajn formulojn kaj estas kunmuntitaj pere kaj paralele kvazaŭ sur ŝtupetaro, sed silka ŝtupetaro helice tordita. Tiuj sukeroj kaj bazoj estas inter si ligitaj per « pontoj » de Fosforo, Sulfuro aŭ aliaj maloftaj korpoj.

Fine, tiuj bazoj kaj sukeroj konsistas el la kvar fundamentaj korpoj (C-H-O-N) diverse aranĝitaj...

Resume :

– Kvar fundamentaj elementoj faras bazojn kaj sukerojn (dudeko).

– Tiu dudeko da bazoj, kvazaŭ alfabeto, formas kodon, kiu kombiniĝas por formi la DNA, kvazaŭ vortojn.

– Tiuj DNA, aranĝitaj en buletoj (genoj) viciĝas en kromosomoj (35 genoj ĉe iuj virusoj, dekmiloj ĉe vertebrulo [3]), kaj tiuj kromosomoj en la kerno regas la ĉelon kaj nerekte la strukturon de la vivanto.

– La ĉeloj konsistigas - miliardope - la vivanton.

Jen - tre simpligita -, la konstruoludo de la Vivo.


ORIGINO DE LA VIVO

Tio estas demando, kiu turmentas la homojn de jam jarmiloj, kaj al kiu ili longe respondis per religiaj fabeloj, foje amuzaj, foje teruraj, sed neniel seriozaj.

Krome la senmetafizika scienco ankaŭ provis respondi, kaj diris multajn infanaĵojn, ĉar dum jarcentoj oni tute ne imagis la senfinan komplikecon de la vivo. Hodiaŭ la biologio - se ne solvis la problemon - almenaŭ proponas al ni tre verŝajnan klarigon.

Oni atingis tiun rezulton, ĉar oni atakis la problemon de supre, malmuntante la ĥemiajn meĥanismojn ĝis en ilia plej sekreta intimeco, kaj de sube, ĉar arte rekreante la kondiĉojn, kiuj verŝajne regis sur la tero, antaŭ ol la vivo ekzistis, oni sukcesis sintezi la fundamentajn makromolekulojn de la vivo.

La plej antikvaj vivospuroj, kiujn oni trovis, datumas de la kambrio, t. e. de antaŭ 600 milionoj da jaroj. Sed ili montras spongojn, vermojn, algojn kaj estas evidente ke tio ne estas la vivkomenco. En la libro de la vivo ni povas legi nur la lastajn ĉapitrojn, ni posedas nur la duan aŭ la trian volumon kaj povas nur konjekti pri la komenco de la intrigo.

Laŭ hodiaŭaj, probablaj kaj verŝajnaj hipotezoj - kvankam nur hipotezoj - la primitiva atmosfero ne konsistis, kiel hodiaŭ, el liberaj Oksigeno kaj Nitrogeno. Ĝi konsistis el amoniako, metano kaj karbonika oksido (NH3-CH4-CO2), kiel tiu de Jupitero.

Tian atmosferon facile trapenetris la ultraviolaj radiadoj, kiuj nun haltigas la ozono. Kaj oni pereksperimente pruvis ke interesa ultraviola radiado en tia atmosfero sintezas praorganecajn makromolekulojn. Do en tiu unua etapo – eble antaŭ kvar miliardoj da jaroj – kreiĝis la unuaj jam malsimetriaj makromolekuloj.

En dua etapo, kaj sub influo de enzimoj , kiuj mem estas makromolekuloj, kaj funkcias kiel kataliziloj, okazis speco de fermentado en la organeca gelatino, kiu floris sur la maroj. Sed ne jam ekzistis organismoj.

En tria etapo, per novaj polimerizadoj kreiĝis grajnoj de nukleo-acidoj, jam speco de DNA, kiuj estis kvazaŭ liberaj genoj aŭ virusoj.

En kvara etapo okazis, ke plasmaj membranoj, kiel certe devis ekzisti en tiu antaŭorganeca medio, sakforme fermiĝis enkaptante unu tian genon. Tio jam estis kvazaŭ bakterio…

Sed nun venas grava etapo : en unu el tiuj kvazaŭbakterioj aperas klorofilo . Jen la plej grava antaŭenpaŝo, ĉar ekde tiam aperas libera oksigeno, kiu ebligos aliajn vivoformojn konsumantaj oksigenon, kaj ŝirmas ilin kontraŭ mortigaj ultraviolaj radiadoj.

Tamen de la unuaj radiosintezoj ĝis la apero de libera oksigeno pasis tri miliardoj da jaroj. Necesis pli multe da tem­po por atingi la stadion de la unua ĉelo, ol por iri de la unua ĉelo ĝis la homo. Ĉar nun komenciĝos la Evoluado.

EVOLUO

Dum la tuta deknaŭa jarcento la natursciencistoj dividiĝis inter fiksistoj kaj evoluistoj . La Eklezio kompreneble estis fiksisto, ĉar tio pli bone kongruis kun la rakontoj de la Genezo. Hodiaŭ - krom kelkaj retroiremaj mistikuloj - ĉiuj konsentas pri la evoluado de la vivo, eĉ la Eklezio, ĉar ne plu eblas kontraŭstari. La evoluado estas esenca karakterizo de la Vivo. Ĝi manifestiĝas ekde la plej simplaj unuĉeluloj, ĉe kiuj oni jam rimarkas diferenciĝon, specialiĝon kaj adaptiĝon, kiuj estas la tri ĉefaj trajtoj de la evoluado.

La evoluismo estas nur teorio, kiu klarigas la sennombran diversecon de la vivantaro nuna kaj ĉefe pasinta. Sed la evoluado estas fakto ne tute klara, atestata de milionoj da ekzemploj vivaj kaj fosiliaj.

Ĝi montras, ke la vivo iradis de relative simplaj al plej komplikaj formoj, ke ĝi diversiĝis al ĉiuj klimatoj de la planedo, ke ĝi sinsekve okupis la marojn, la kontinentojn kaj la aeron, ke en unu el siaj branĉoj (la vertebruloj, pli precize la mamuloj, pli precize la primatoj) la vivo kreskigis la nervocentrojn, ĝis tio ebligis la aperon de konscio pli kaj pli abstraktopova.

Pli interne la evoluado koncernas ĉiujn detalojn de la vivanto. Ĉiu organo, eĉ la plej perfekta kaj la plej komplika, estas adaptiĝo de antaŭa malpli specialigita organo. Ekz. la homa telencefalo, sidejo de la inteligento, estas la tre evoluinta flarcentro de la fiŝo (rinencefalo), nia mano estas tre evoluinta naĝilo, nia pulmo estas iama naĝveziko, mem elveninta el refaldo de la stomako.

La mamglandoj de la mamuloj estas evoluintaj ŝvitglandoj. Sed tiuj ŝvitglandoj estas rimedo por konservi konstantan korptemperaturon (homeotermio), kaj tio eblas nur ĉe besto jam posedanta izolilon, ĉi tie harojn. Kio montras, ke en la evoluo ĉio estas solidara kaj interdependa.

EVOLUISMO

La evoluismo estas teorio, aŭ pli ĝuste teorioj. Neniu el tiuj teorioj estas absurda, sed neniu el ili estas tute kontentiga.

La plej frua kaj plej simpla estas la lamarkismo  : la bestoj vivantaj en difinitaj medioj ekprenas specialajn kutimojn, kiuj iom post iom modifas iliajn karakterizojn, kaj ili transdonis ĉi-lastajn nov-akiritajn al siaj idoj. Tiel, pro la kutimo naĝi, iuj kvarpieduloj iĝis preskaŭ fiŝaspektaj, kiel la fokoj, aŭ eĉ tute fiŝformaj, kiel la baleno.

Individua adaptiĝo iel ekzistas fakte, sed bedaŭrinde oni neniam povis pruvi, ke akirita karakterizo transdoniĝas, tute male. Dum jarcentoj la ĉinoj kripligis la piedojn de la virinoj, sed daŭre la knabinetoj naskiĝis kun normalaj piedoj.

Sed, dirus la lamarkistoj, mankas al la eksperimento la jarmilionoj, kiujn bezonis la evoluado. Kun aŭ sen jarmilionoj la nuna biologio scias, ke la korpaj modifoj (somataj) neniel trafas la genajn strukturojn, kiuj portas la heredecon. Tial la lamarkismo falis antaŭ la eksperimentado, kaj pluvivis nur en la stalina Sovetio, ĉar ĝi tie kongruis kun la marksaj teorioj pri influo de la medio, pri kio la sovetia biologio akiris konsiderindan malfruecon kompare kun la « kapitalisma ». Dogmoj kaj sciencoj neniam bone fartis kune.

Tamen ĉe bestoj, kiuj kutimas kaŭri aŭ sidi en speciala pozicio, la korpopartoj tuŝantaj la teron akiras kalojn. Kaj tiuj kaloj jam ekzistas ĉe la feto. Kiel ? Tio estas unu el la misteroj de la biologio.

Laŭ la darvinismo en unu specio individuoj ne estas ĉiuj ekzakte samaj. Tiel ke la individuoj plej taŭgaj en sia medio, en la lukto por la vivo, prosperas dum aliaj estas ekstermataj. Tiel mamulo kun larĝa vosto naĝos pli ralpide kaj post jarmilionoj da selektado iĝos baleno.

Sed la eksperimentado pruvas, ke la interindividua diferenco ne nepre estas hereda, kaj statistika studo montras, ke la natura ektermado ne funkcias por selekti esceptan estulon, sed tute male por konservi mezan tipon. Ankaŭ la darvinismo ne rezistis al la eksperimento.

Tamen de la darvinisma skolo venas la mutaciismo , kiu ne plu konsideras la hazardajn interindividuajn diferencojn, sed la efektivajn mutaciojn [4]. Kiam la mutacio estas avantaĝiga, ĝi konserviĝas, la individuo progresas plu kaj iom post iom disiĝas de la fundamenta familio.

Tiu ĉi teorio estas jam pli kontentiga, sed ĝi ne respegulas la komplikecon, nek la direktitecon (ortogenezo) de la evoluado. Cetere la nun konataj mutacioj ŝanĝas detalojn, proporciojn, koloron de la individuoj, sed ili kreas nenion novan . Kaj plej ofte en la naturo mutacio ne fiksiĝas kiel dum laŭcela bredado, sed perdiĝas.

Fine ekzistas sinteza teorio, multe pli komplika, kaj kiu enkalkulas la mutaciojn konsiderante stadiojn de antaŭadaptiĝoj, de ŝanĝoj en la eksteraj kondiĉoj kaj de postadaptiĝoj. Ĝi estas ankoraŭ iom pli taŭga, sed ĝi tamen klarigas nek la ortogenezojn, t.e. mutacioj direktitaj samcele (kaj eĉ transcele) dum jarmilionoj, nek la mirindajn kazojn de adaptiĝo de diversaj korpopartoj, kiel la flugiloj de abeloj, tiel perfekte kunkroĉiĝantaj ĉe la unua ekflugo, kvankam ili kreskis dise unu de la alia.

Oni eble devus reveni al speco de nov-lamarkismo pri heredeco de akiritiaj karakteroj, sed laŭ nekromosoma procezo, eble laŭ la patrina citoplasmo. Kaj tio tamen ne klarigus la kazojn de « inventado », kiuj vere mirigas la plej spertajn biologojn. Kaj tio ne pli klarigus la grandajn mutaciojn, kiuj fakte naskis novajn speciojn, kiel birdojn. Restas ankoraŭ multaj enigmoj solvotaj.

Almenaŭ oni povas esti certa, ke same kiel la unueco de iu vivanto aŭ la ekvilibro de iu natura medio ne estas io simpla kaj evidenta, sed la rezulto de plej diversaj faktoroj, la evoluon, kun ĝia ŝajna kontinueco, oni certe ne klarigos per simpla, facile resumebla teorio. Ĝi estas multflanka fenomeno kaj tre verŝajne havas multajn kaŭzojn.

NUNA BIOLOGIO

La biologio estas kun la kernfiziko unu el la avangardaj sciencoj de nia tempo. Iliaj mirindaj malkovroj havas egale gravegajn konsekvencojn. La kernfiziko malkovris kelkajn sekretojn de la Materio, kaj tre facile povus neniigi ĉian vivon sur la tero. Biologio malkovris sekretojn de la Vivo kaj tial ĝi - eble pli terure - baldaŭ povos modifi tiun vivon, krei superhomon... aŭ monstrojn.

Feliĉe, pli proksime, ĝi sukcesis klarigi iujn malsanojn kaj strangajn heredecojn, kiel la hemofilio [5], ĝi kapablas krei novajn speciojn de cerealoj kaj metode selekti brutojn, ĝi provas fari manĝeblaĵojn el maralgoj kaj el aliaj nekutimaj materialoj, kaj tiel luktas kontraŭ malsato.

En la laboratorioj la biologo per eksterordinaraj eksperimentoj, per subtilaj inventaĵoj, helpante sin per radioizotopoj [6] sukcesis malmunti la genojn, klarigi kiel la proteinoj formiĝas en la ĉelo, kiel interne de la citoplasmo eroj, nomataj lizosomoj, venas por konsumi fremdajn partiklojn, sed liberigitaj povas forkonsumi la ĉelon mem (aŭtolizo), kiel alia ero vojaĝas ire kaj revene por ĉerpi el la ekstera medio la necesan materialon kaj ĝin alporti al la kerno...

La biologo ankaŭ fabrikas strangajn monstrojn, distranĉas, regreftas plej puzle [7] voston anstataŭ kruron, aŭ du bestojn por refari unu, faras birdon laŭlonge duonkoka kaj duonkokina… Kaj tiel iom post iom komprenas la meĥanismojn de la kreskado, de la regenerado kaj la sekretajn determinismojn.

La moderna biologio faris rimarkindajn antaŭenpaŝojn. Sed ĉiufoje kiam ĝi progresas unu paŝon, ĝi trovas novajn problemojn kaj komplikaĵojn. Ekz. oni komprenas la influon de tiu aŭ alia geno sur la strukturon de iu vivanto. Sed oni tute ne komprenas kial tiu kombino de genoj, aranĝitaj en unu ovo, t. e. en unu sola ĉelo, kapablas komandi al tiu ĉelo dividiĝi, organiziĝi laŭ difinita plano por konstrui ranon, kokon aŭ homon. Oni komprenas, ke pro eraro de geno-aranĝo okazas mutacio. Sed oni ne komprenas, kial tiaj eraroj povas esti direktitaj kaj iel konstruivaj.

Fakte, rigardante la hodiaŭan biologion, oni havas senton kvazaŭ Afriko-mapo de la pasinta jarcento : ĝi precize indikas la marbordon, la estuarojn, kelkajn ĉefriveregojn, kelkajn elstarajn mont-kulminojn, sed la cetero estas blanka « tero nekonata »... Same en la nuna biologio la blankaj spacoj estas ankoraŭ vastaj, multaj generacioj devos ankoraŭ peni, antaŭ ol trairi la kontinenton, kaj eble neniam finkonos ĝin.

BIOLOGIO KAJ MITOJ

Kurioze estas konsideri la malnovajn mitojn kaj mondkonceptojn, kiuj tiel longe nutris la homon, sub la lumo de moderna biologio.

Ĉu ekzemple la malkovroj de iuj vivsekretoj definitive detruas ĉian religian kredon, kiel oni ofte supozas en raciemaj medioj ? Se religia kredo estas kredo pri mondo kreita en ses tagoj kaj Eva el Adam-ripo, jes. Sed tio ne estas tiel simpla ; la modernaj teologioj ne plu estas tiel simplanimaj. La religia sento, kiam ĝi ne plu estas primitiva superstiĉo, konformismo aŭ spicista kalkulemo, estas bezono pri absoluta klarigo de la kosmo, ĝi estas soifo je absoluto. Kaj tiun soifon je absoluto ne povas kontentigi la biologio, ne pli ol alia pereksperimenta scienco, kiu laŭdifine, restas inter la limoj de la relativo kaj realo.

Tial apud la eminenta figuro de Johano Rostand, - kiu estas liberpensulo kaj raciisto, - oni trovas alian figuron, same eminentan, humanan kaj simpatian, Teilhard de Chardin (Tejar’ de Ŝarden’) kiu estas profunde mistika kaj serĉadis sian tutan vivon sintezon inter la donitaĵoj de racia scienco kaj la dogmoj de la katolikismo. Rimarkindan sintezon li cetere faris, tre intelekte vastan, kosmoskalan... sed kiu neniel povas kontentigi raciiston, ĉar ĝi, kiel ĉiu metafizika koncepto, jam antaŭsopazas, antaŭ ĉia rezonado, la ekziston de ia Supera Konscio aŭ Inteligento, ne kontrolebla de la racio.

Krome restas ankoraŭ sufiĉe da nekonato en la vivo, por ke metafizika kredo - kiu tiel ŝatas la malklarecon - trovu kaŝfendetojn kien sin enŝovi. Pri la metafizikaj respondoj mi citos J. Rostand :

« Oni foje miris, ke agnoskante la nesufiĉecon de sciencaj respondoj, mi ne cedis al la tentado serĉi aliloke iajn spiritkonsolaĵojn, sed mi preferas resti kun mia malsato ol min helpi per la « falsaj nutraĵoj » de la metafizika konjektado. Ĉu tiel malfacile por nescio esti silenta ? Ni ne estas kandidatoj ĉe ekzameno, kie estas pli bone respondi ion ajn ol nenion diri » [8]..

Por raciema spirito nur unu fakto estas certa :

La vivo estas portempa, nurloka fenomeno. La vivo ekokazis sur nia planedo ĉar regis tiam precizaj kondiĉoj ; ĝi daŭris p1u, ĉar regas aliaj precizaj kondiĉoj ; sed ĝi certe ĉesos, kiam ĉesos tiuj kondiĉoj ekz. kiam la suno estingiĝos. Same kiel unuopa homa vivo havas kiel solan certecon, ke ĝi ne daŭros, la Vivo ĝenerala kaj kolektiva estas provizora. Kaj tiu konstato kondamnas ĉian metafizikan signifon de la vivo.

Tial eĉ la koncepto de Tejar’ pri « mondŝtofo », de kiu unu faco estas materio kaj la alia spirito, kaj malfaldiĝas tiel ke la spirita flanko pli kaj pli leviĝas kompare kun la materia... estas ne pli ol poezia bildo por ne diri simpla vortludo.

Kaj same lian koncepton pri konverĝo de la materio al Spirito, al punkto Omega, tra la hamaro finfine memkonscia, oni povas akcepti nur, se oni forneglektas la tutan ceteron de la vivo, kaj ĉefe la vegetaĵojn, kiuj neniel « konverĝas ».

Pri la kredo je senmorta animo ĉe la homo mi ankaŭ nur citos J. Rostand, kiu tiel akute sentas - kaj konas - la profundan solidarecon de ĉio, kio vivas :

« Oni ne povas konsenti pri senmorteco de la homo sen donaci ĝin samtempe al ĉio, kio spiras, al ĉio kio svarmas kaj proliferas ĉirkaŭ ni. » [8]

Sed al la diversaj dogmoj, sur kiuj staras la grandaj religioj, la biologio povas foje respondi.

Ekzemple la hinduismo kaj poste la budhismo proklamas, ke vivi estas suferi kaj suferigi . Tie la biologo diros « jes, ĉar ĉiuj superaj bestoj (inkluzive la homon) estas heterotrofa », t. e. ke ĝi ne povas kiel planto ĉerpi siajn vivbezonaĵojn rekte el la aero kaj la mineraloj, ĝi nepre devas ĝin preni de jam ekzistanta vivo. Sekve, por ni vivi estas detrui, mortigi, malutili. Tie pravas la orientanoj.

Por la orientanoj ankaŭ ne ekzistas preciza limo inter la homo kaj la bestoj, inter la bestoj kaj plantoj kaj materio, kiu profunde ŝokas kristanon. Ni flanklasu la demandon pri animtransmigrado, kiu neniel estas scienca, kaj rigardu nur la Vivon. Kaj efektive la samaj atomoj, la samaj molekuloj utilas por fabriki sinsekve primitivan planton, fiŝon, insekton, bakterion aŭ superan intelektulon ; la materia solidareco, kaj eĉ la struktura solidareco estas absolutaj.

Male la kristanoj insistas, ke la animtransmigrado estas tute malvera inventaĵo, sed ke ĉiu homo estas unika kaj neanstataŭebla. Tie preskaŭ pravigas ĝin la biologo, kiu scias, ke - krom ĉe veraj ĝemeloj - la homoj estas biologie, pro siaj kromosomaj strukturoj, ĉiuj malsamaj.

Sed ankaŭ la kristanoj ĉiam emfazas pri la unika originaleco de la homo. Ili bonvolas, ke oni klarigu la tutan vivantaron per la materio, sed ne la homon Di-kreitan. Tie mi lasos ankoraŭ J. Rostand respondi :

« La mistero ne estas koncentrita en nia specio... Klarigu al mi la plej simplan el la insektoj kaj pri la homo mi kvitigos vin. » [8]

BIOLOGIO KAJ SOCIO

Ĉu nia kompatinda homaro dividita inter nacioj, inter klasoj, inter teorioj, inter tromanĝantoj kaj malsatantoj k.t.p. ne povu iel serĉi en la naturo modelon de socia organizo ? Oni ne beate admiru la naturon. Ĝi kreis ĉefverkojn, sed ankaŭ fuŝaĵojn, kiuj tial malaperis kaj aliajn, kiuj apenaŭ sukcesas vivi. (Tial sciencisto kiel J. Rostand rifuzis ĉiopovan providencon).

Tamen de pli ol tri miliardoj da jaroj ĝi palpserĉadas kaj fuŝprovadas, tiel ke la rezultoj, kiujn ni vidas, estas iel sukcesoj. Dume la homo ekzistas de apenaŭ unu miliono da jaroj, kaj nia raso - « infana raso », kiel diras W. Auld, - de kelkmiljaroj. Ni certe povas ankoraŭ multon lerni el la naturo.

Unua fundamenta konstato : en la daŭra komplikiĝo de la materio, en la kreskado al malprobableco [9], kiu iras de la unuaj makromolekuloj ĝis la homo, oni renkontas plurajn ŝtupojn : la unua makromalekulo, la unua geno, la unua ĉelo, la unua ĉelaro, la unua memstara vivanto, la unua socio de vivantoj, la apero de nervaro, la apero de la konscio, rezulto de cerba komplikiĝo... kaj sur ĉiu ŝtupo oni renkontas fenomenon, kiun la matematikistoj nomas « strukturaj » kaj la germanaj filozofoj « geŝtalto », t. e. proksimume « aro da elementoj, kiu estas multe pli ol la simpla sumo de tiuj elementoj ». Ĉiufoje oni konstatas la aperon ne de simpla plio, sed de io nova kaj originala.

Tiel ankaŭ la homaro estas ne nur sumo de homoj [10], sed nova geŝtalto ne jam finkonstruita. Por imagi kiel ĝi devus esti, aŭ estos kiam finita, oni eble sen troa fantazio povus ĝin kompari kun memstara vivanto bonfarta, en kiu sekve regas harmonio [11].

Laŭ tiu homaro oni rimarkos ke la Vivo kondamnas la dividiĝon de la homaro en fremdajn naciojn. En Vivanto ekzistas diversaj partoj, sed ili kunlaboras.

La Vivo same kondamnas la diktaturon kaj eĉ la aŭtoritaton. La Cerbo ja komandas, sed ekstere ; ĝi estras la rilatojn inter la vivanto kaj la ekstera medio laŭprincipe por defendi tiun vivanton kontraŭ tiu ekstera medio. Ĝi ne komandas la internajn funkciojn. Eĉ la regantaj partoj de la nervosistemo, - kiel la cerbeto, la mezencefalo, la talamo, la hipofizo, - kunakordigas diversajn funkciojn, neniam ili trudas blinde obeendajn ordonojn.

La Vivo ankaŭ kondamnas la individuismon, la egoismon. En vivanto ne ekzistas klasbatalo, ĉar ne ekzistas klasoj, nek ekspluatatoj, nek ekspluatitoj. Regas perfekta egaleco. Ĉiu ĉelo faras sian devon kaj ĉerpas laŭ siaj bezonoj el la komuna medio. Ekzistas interŝanĝoj, cirkulado de « varoj » kaj riĉaĵoj, sed nenia komerco. La vivanto stokas, sed por la komuna bezono, se venos malfacila tempo. La rezervojn ĝi neniam uzas par spekulacii. La ĉeloj en vivanto estas « kazoaj », kiel dirus nia kamarado Szathmari. [°]

Okazas ke iuj ĉeloj vivas memstare, profitas el la ĝenerala riĉeco, prosperas por si mem parazite, kaj ne plenumas siajn funkciojn, sed tion oni nomas kancero.

Pli ĝenerale, rigardo al sana vivanto estas profunda leciono pri solidareco.


LIMOJ

Oni tamen ne daŭrigu ĝisfine la komparon, ĉar oni tuj rimarkas ke en la pli strukturitaj stadioj de la fenomeno Vivo, la unuopaj eroj multe aŭ tute perdis sian individuecon. La abeloj estas tre specialigitaj kaj ne kapablas vivi izole. La termitoj, kies socioj estas verŝajne ankoraŭ pli antikvaj ol tiuj de la abeloj, estas fiziologie transformitaj, tute adaptitaj. Kaj pli profunde en la vivanto oni scias, ke la ĉeloj estas komplete specialigitaj kaj tute ne plu havas apartan vivon, ili fukcias nur por konstrui la vivanton.

Nu, ni ne forgesu, ke per siaj kromosomoj la homoj estas malsamaj. Ĉiu el ili havas sian originalecon. Ni ankaŭ scias, ke pro sia tute ne ordinara cerbo la homo ĝuas « liberecon », t.e. ke li ne estas tute antaŭdeterminita denaske. Tio malfermas la pordon al senfinaj konkeroj.

Tiel oni konsciu, ke tiu « geŝtalto », tiu strukturo, ne konstruiĝu per detruado de la unuopa originaleco.

La biologio estas tre grava, certe fundamenta scienco por ekkompreni la homon. Sed ne pli ol io alia ĝi iĝu dogmaro.


Lagrange (dec.63)


el Sennacieca Revuo, 1965

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio