sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Jean-Louis Sagot-Duvauroux

Pri senpageco



Tiu teksto estas la kvara ĉapitro de la unua parto de "Pri senpageco", libro skribita de Jean-Louis Sagot-Duvauroux.

La unua parto (2006) estas ia antaŭparolo por la reeldono de "Por senpageco" (1995), kiu konsistigas la duan parton.

Notinda estas ke tia libro estas aĉetebla libroforme, kaj senpage disdonita en la reto ( http://www.lyber-eclat.net/ ).


**********************

Krizo de homa tempo

En la Manuskriptoj de 1857-1858 tiel nomataj “Grundrisse”, oni legas sub la plumo de Karlo Markso tiun fascinan teorion : “Ju pli disvolviĝas la granda industrio, des malpli la kreo de realo riĉo dependas de la labortempo kaj de la laborkvanto uzita, ol de la potenco de la agentoj movitaj dum la labortempo”. Meze de la 19-a jarcento, la industrikapitalo ankoraŭ tute ne estis ĝeneraliginta la kapitalistan ekspluaton de la homa aktiveco per la varigo de la tempo. Kaj jam Markso vidis ekaperintan novan krizon. La disvolviĝo de la meĥanikigo kaj de la produktiveco permesas imagi butonpreman produktadon, en kiu la maŝino plenumas la ĉefan parton de la taskoj. La homa labortempo necesa por produktado iĝas pli kaj pli malgranda. Tio ne signifas tamen, ke la homo estas destinata por neniofarado : “Tiu potenco”, indikas Markso, “havas neniun rilaton kun la labortempo tuje uzita, por produkti ĝin, sed ja pli dependas de la ĝenerala scienca kaj teknika grado. La homo /.../ kondutas kiel kontrolisto kaj regulisto de la produktada procezo mem.” La entuta nivelo de civilizacio disvolvita de la homaro iĝas la ĉefa faktoro de produktado de aŭtoj, kaseroloj kaj puloveroj. Alidire, la homoj povas dediĉi sin preskaŭ ekskluzive al civilizacia disvolviĝo, laŭ ĝiaj flankoj de scikapablo kaj de simbolo, kaj lasi la maŝinojn zorgi pri ĝia transformo en materiajn riĉojn. “En tiu mutacio, nek la tuja laboro farita de la homo mem, nek ĝia labortempo aperas kiel la granda fundamenta kolono de la produktado kaj de la riĉo, sed la alproprigo de ĝia produktiva forto ĝenerala, ĝia kompreno kaj ĝia superregado de la naturo.” La homo ne plu estas meĥanismero de la produktado. ĝi ne plu estas momenta anstataŭanto de la maŝino. ĝia funkcio tute ne plu estas meĥanika. ĝi konsistas de nun el kultivo de ĝia kreivo, produktado de ĝia homeco, ĝia historio, ĝia kulturo, kaj de ĉio, kio diferencigas ĝin grade de besto aŭ de maŝino. ĝi konceptas, direktas, kontrolas la meĥanikon : la malo de la ĉenstablo, kiu voras la Charlot-on en la “Modernaj tempoj”. La utilo de la homa individuo en la produktada procezo de aŭtoj, kaseroloj kaj puloveroj estas finfine tute lokita en la kapablo, kiun ĝi akiris de aliaj kompreni la naturon kaj inteligente agi sur ĝin. ĝia agado povas de nun dediĉi sin al kultivado de tio ! “Ekde kiam la laboro en sia tuja formo ĉesis esti la granda fonto de la riĉo, la labortempo necese ĉesis esti ĝia mezuro, kaj sekve, la interŝanĝvaloro esti la mezuro de la uzvaloro”. Logika, sed kapturna. Hodiaŭ aŭtoj, kaseroloj kaj puloveroj interŝanĝiĝas pli malpli sur la bazo de la labortempo, kiun oni bezonis en la merkato por produkti ilin, kaj tio mezuras ilian interŝanĝvaloron. Senlabore produktitaj, ili plu havas nek “interŝanĝvaloron”, nek prezon. Ili havas nur sian utilon antaŭ nia kapablo ĝui ilin. Senpage. “La trolaboro de la amaso ĉesis esti la kondiĉo de la disvolviĝo de la ĝenerala riĉo, same kiel la nelaboro de iuj ĉesis esti la kondiĉo de la disvolviĝo de la universalaj povoj de la homa cerbo. Tio signifas la disfalon de la produktado bazita sur la interŝanĝvaloro.” Ni ja konis unuflanke la aristokraton aŭ la burĝon, kiu havas tempon dediĉi sin al ĝojoj, aliflanke amasojn stultigitajn per senkvalitaj laboraĵoj, por kiuj sufiĉas minimuma intelekta lernakiro. Kaj finiĝis tio. Sekve, la tuta komerca sistemo disfalas, kaj ekiĝas nova vivo : “Estas la libera disvolviĝo de la individuecoj /.../, al kiu respondas la formado artista, scienca, ktp. de la individuoj dank’al liberigita tempo kaj al rimedoj kreitaj por ĉiuj el ili”. Do jen kion Markso havis en la kapo, kiam li paroladis pri komunismo : imagi ĉiujn el ni dediĉitaj al arto, scienco kaj ĝuado de la vivo...

Sklava laboro estas senkosta.


La teksto de Markso havas la markon de iu tempo, kiam la industrio okupis la tutan vidkampon. La novaj kapabloj malfermitaj hodiaŭ per la komputiko kaj la amaskomunikiloj estas ne imageblaj. La demonstro prisilentas la multegajn tedaĵojn necesaj por la socia vivo, kie la produktivaj profitoj restos marĝenaj. Ni ne priktraktu tiun racian utopion pli ol necesas. Ni tamen agnosku ke ĝi kaptis en kelkaj frazoj la historian kolizion, kiu renversas la rilaton de la homoj al ilia tempo kaj ilia agado. Longtempe, deviga laboro kaj libera agado disdoniĝas ne ene de ĉiu vivo, sed are, laŭ la socia klaso al kiu oni apartenas. Estas klasoj destinitaj por direkti la civilizacion : organizado de la potencoj, disvolvo de la konoj, lukso de la plezuroj kaj de la arto, milita kapturno, encenso de la ritoj. Per la forto de la armiloj kaj la potenco de la tradicioj, kiuj firmigas la dispartigon inter venkinto kaj venkito, la regantaj klasoj liberigas sian tempon el la devigo, por dediĉi sin al ĝenerala disvolvo de la civilizacio, kies kondiĉo estas ilia ne-laboro. La malvenkintaj popoloj estas kondamnitaj al ĉiama trolaboro. La riĉa civitano el la sklaviganta urbo aŭ la feu˘da sinjoro liberigas tiel sian tempon el la laboro, kaj sin rajtigas dediĉi ĝin al la libera disvolviĝo de la individuoj, pri kiu ili proklamas prave la superan dignecon. Tiu dispartigo en tutaj vivoj de la libera tempo kaj de la deviga tempo disdoniĝas sur bazoj preskaŭ rasaj inter la venkintaj kaj la venkitaj idaroj. La laboro estas la entuta devigo de la subuloj. En la sociaj rilatoj sklavigaj aŭ feu˘daj, la labora tempo ne estas varo, kiun oni aĉetas. ĝi estas rabaĵo, kiun oni disponas. Senpage.

Kun la kapitalismo, la ekspluato de la laboro ne plenumiĝas per la kapto de la laboristo kaj lia persona submeto, sed per komerca cedo de tio, kion Markso nomis la loborforto. Kiel viva kaj pensanta estaĵo, mi disponas agadkapablon, kiun mi povas uzi memrege, sed ankaŭ vendi al iu, kiu trovas profiton regi ĝin. Kiam la estro aĉetas al mi tiun kapablon kontraŭ salajro, temas pri varo ankoraŭ virtuala, kaj kiu enskribiĝos en la realo laborforme. ĉiu komerca riĉaĵo devenas de laboro. ĉiu laboro realiĝas en tempo. La labortempo iĝas tiel la mezuro de ĉiu komerca riĉaĵo. En la epoko de la varo-tempo, la limo, kie estiĝas la emancipo, ŝanĝas lokon. ĝi ne plu stariĝas sur la persona distingo inter mastro kaj sklavo aŭ servutulo, sed disigas la senpagan tempon, kies regadon ni konservas disde la vendita tempo, lokita per la vendago je la dispono de sia aĉetinto. Por regi kaj doni ĝian tutan produktivan forton al la tempo, kiun ĝi regas kontraŭ salajro, kapitalismo stimulas liberon vendi kaj aĉeti, kaj ankaŭ rajtan egalecon, kiu igas nin ĉiujn eblaj kontraktantoj. Oni rapide spertas, ke la komerco de la tempo estas artifika, ke la tenanto de la produktadrimedoj regas la proleton, kies nura propraĵo estas agadkapablo realigebla en labortempo. Sed ilia abstrakta kaj necesa egaleco, la komuna libero vendi kaj aĉeti, renversas tamen ĉiujn liniojn. Nur transirante la limon, kiu disigas senpagan tempon disde vendita tempo, la amaso eskapas trolaboron, kaj atingas la liberan agadon, fine dediĉante sian energion al libera disvolviĝo de la individuecoj.

Feminismo kaj salajreco.

La ekzemplo de la virina emancipo bildigas bone la kolizion elvokitan en la teksto “ Grundrisse”, samkiel la sinsekvajn kaj kontraŭdirajn rolojn, kiujn la senpageco havas en ĝi. ĝis nun la patriarka potenco funkciis en la antaŭkapitalisma maniero de entuta kaj persona submeto. La kapitalismo montris, ke ĝi volonte kontentiĝas tre trankvile per la hejma submeto de la virinoj, samkiel ĝi sciis uzi siaprofite la sklavigon de la afrikanoj. Tiuj eksterkapitalismaj tipoj de subpremo enskribiĝis senpene en la ĝenerala sistemo de la produktado kaj potencoj. Ili ne estas eroj de la Mezepoko mislokitaj en novaj tempoj, sed ja konsistigas flankon de la okcidenta moderneco. La atlantika komerco estas inventaĵo de la okcidenta moderneco, kaj ĝi por longa tempo formis ĝian figuron. En la okcidentaj kapitalismaj socioj, la patriarka subpremo prenas tute novajn formojn, ekzemple la burĝa pudorafekto, aŭ la liberala pornografio, kiuj disdonas la kartojn de la potenco moderneske. Tamen kapitalismo estas tre fleksebla rabobesto. Kaj ĝi ankoraŭ refalas sur siajn piedojn, kiam la ribelo aldoniĝas al la liberala streĉo por kontesti tiujn personajn subpremojn. Liberigi la virinojn el patriarka subpremo estas malfermi la komercon de la homa tempo, kaj tiel novan kampon por la valorigo de la kapitalo. Ni notu, ke tiu liberala liberigo de la tempo, tiu komerca liberigo de la agado plenumiĝas unue kontraŭ la senpageco. ĉar, dum ili estis ankoraŭ asignitaj, kvazaŭ nature, al mastrumaj servutoj, la virinoj ne estis pagitaj por tio. Ne pli ol sklavoj. Ili plenumis tiujn taskojn senpage. Kaj tiu tempo senpage disponigita al patriarka familio estas la formo mem de ilia submeto. Tial oni vidas la in-emancipan movadon forte kontestanta tiun senpagecon, kaj prave postuli salajratan laboron kiel liberigon. Unua momento en la tempa skuo.

Nu, emancipiĝantaj el patriarka subpremo, la virinoj fariĝas liberaj vendi siaprofite tempon, kiun de nun ili disponas memrege. Tiu liberiĝo ne estas formala. ĝi estas ja realaĵo. ĝi evidentiĝas per disponebla enspezo, per iroj kaj revenoj en la publika spaco, tute novaj oportunaĵoj por sociiĝo. Ne kalkulante la simbolan valorigon, kiu ligiĝas al la laboraĵoj tiam destinitaj al maskloj. Sed ili eskapas la senpagecon de la geedza servuto per la disponigo de sia tempo al nova mastro. La virinoj liberiĝas el persona kaj entuta submeto, sed per la alproprigo tagon-post-tago de ilia tempo sur la labormerkato. Tiam ili malkovras, kun la viroj, la novan limon de la emancipo, kiun desegnas la ebla senpageco de tempo liberigita el ĝia kapitalisma surmerkatigo, nova senpageco, memrega, riĉa je ĉiuj homaj kapabloj. Tie ni estas, meze de ĉi tiu krizo.

Virtualigo de la homa tempo.

Tempo vendita. Tempo devigita. Sed ankaŭ tempo malplenigita. Tio, kion aĉetas la kapitalo en labormerkato nun mondigita, ne estas unue laboro, estas tiu magia varo, kiu ebligas la profiton : nia laborforto, nia agadkapablo. Aĉetinte tiun, la kapitalo havas evidentan profiton uzi kiel eble plej bone tiun kapablon, kiun ĝi igis sia. Unue kvante. Planedskale, ĉiam pli da homoj disponebligitaj por la varbado en salajreco. Laŭ la skalo de ĉiu ekzisto, ĉiam pli da tempo disponebligita por la salajrata laboro. Tiu nesatigebleco havas kiel nuran kuracilon la organizitan reziston de la laboristoj, kiuj trudas leĝojn kaj konvenciojn limigantajn la labortempon : aĝo de la deviga lernotempo, aĝo de la emeritiĝo, semajna labortempo, ferioj, pagita libertempo. Sed tio estas inversigebla, kaj de la metilernado je dek-kvar jara ĝis la Pentekosta lundo [1], neniu parto de la liberigita tempo plu estas sekura kontraŭ la malsatego de merkato, kiu returnis la fortorilaton siaprofite. Ni rigardu ankaŭ tion, kio okazas ĉe la kvalita flanko. La revo de la kapitalo estas aĉeti al la salajrulo puran agadkapablon, por povi eklaborigi ĝin laŭplaĉe kun maksimumo da flekseblo, puran virtualecon. ĉiam estos neeble sukcesi tion, tial ke la laboristino aŭ la laboristo estas personoj kun kvalitoj, historioj, temperamentoj, kompetentecoj kaj limoj, kiuj estas propraj. Kaj ankaŭ tial, ke la teknikaj kondiĉoj de la produktadprocezo necesigos ankoraŭ longtempe apartajn kompetentecojn. Eĉ komercigita en la virtuala formo de simpla agadkapablo, nia tempo restas forte individuigita. Kaj oni ne povas tutplene aliproprigi ĝin. La amikeco, kiu naskiĝas en oficejo aŭ laborejo superas la laborkontrakton. La ĝojo fari kaj senti sin utila transpasas ankaŭ la venditan agadon. La ĉirkaŭbarita kampo difinita de la laborkontrakto permesas foje, ke oni disvolvas sian personecon. La estra povo ne estas malfavora, laŭprincipe. Oficejaj amikecoj, kial ne, tiom longe kiom ili ne malhelpas la dungitaran flekseblecon. ĝi eĉ scipovas regi tiujn malflekseblecojn kaj turni ilin siafavoren. Sed la revo de la kapitalo, ĝia dekomenca strebo restas trovi en la merkato malplenan, moveblan, flekseblan ujo-tempon, por plenigi tiun ĉi nur laŭ siaj kriterioj. Onta salajrulo deklaras : “Mia patrino malsanas. ŝi ne plu vivos longe, kaj mi ne povas malproksimiĝi de la vilaĝo.” Laŭ la kapitala vidpunkto, lia tempo tro plena, tro peza, elkonkursigas lin, kompare al orfo sen ligo aŭ malsatuloj preta je ĉio. Malplenigi la tempon. Akcepti ke oni malplenigas sian tempon. Multaj aranĝoj celas plenumi la drenadon : fleksebleco, malstabileco, movebleco, laborkontraktoj sen garantio pri daŭro, superkvalifiko, subkvalifiko, planeda tutmondiĝo de la labormerkato, la kadrula streso, spirito de la entrepreno, ktp.

Pezaĵoj, malrapidaĵoj kaj apartaĵoj.

Al la multegaj aranĝoj destinitaj por rompi la pezaĵojn, la malrapidaĵojn kaj la apartaĵojn, kiuj estas la substanco mem de libera disvolviĝo de la individuecoj, aldoniĝas de nun trudvarbo de subjektecoj, kiu similas ja multflanke cerbolavadon. Oni devas preni sur si subjekte la celojn de la entrepreno. Ne ĝiajn kvalitajn celojn de uzado : konstrui belan domegon, kie homoj fartos bone. ĝiajn kvantajn celojn de produktiveco, al kiuj ĉio estas submetita. Kaj por la kalcitremuloj, la karierblokado aŭ la pordo. La produktiveca kriterio ne estas nova. Sed estas nove fari el ĝi la moralan regulon de salajrulo. Estas ankaŭ same nove, ke nekapitalismaj entreprenoj -administracioj, mutualaj societoj, kolektivoj- konformiĝas tiel streĉe kaj sen neceso al tiuj funkciadoj.

Iutage esploristo salajrata de la farmacia grupo Sanofi-Aventi konfesis tion al mi : “Antaŭ dudek jaroj”, li klarigis, “kiam mi volis esti dungita, mia metio, kiun mi ŝategis, esti trovi kuracilojn por sanigi homojn. Hodiaŭ, mia misio estas simple prilabori produktojn kapablajn estigi inter 20 kaj 30 procentojn da profito”. Lia profesio, lia gusto fari, lia socia utileco, liaj etikaj motivoj, troviĝis malplenigitaj je sia substanco, brutale, eksplicite konformigita kun celo, en kiu nek li, nek la socio havas rektan profiton, kaj li estis malĝoja pro tio. La farmacia kaptitalismo de paĉjo konsentis, ke ianivele en la hierarkio, ĝiaj dungitoj povas konstrui al si memregajn motivojn, kaj ĝi akordiĝis kun tio. Hodiaŭa financigita kapitalismo sentas sin sufiĉe forta por memorigi al ĉiuj, ke ĝi aĉetis de ili nek ilian socian utilon, nek iliajn etikajn motivojn, sed agadkapablon, virtualan varon por konkretigi kiel eble plej bone la akciulajn profitojn. Kaj necesas por tio rompi la atavisman emon de la salajrulo al reinvestado de sia tempo kaj agado per konkretaj kaj apartaj enhavoj. Necesas konduki lin al tiu “neeltenebla facilanimeco de la estaĵo” ( [2]), kiu ebligas alproksimiĝi al kapitalisma revo, homa tempo malplenigita je sia tuta valoro.

La lasta jardeko estas markita de signifoplenaj antaŭeniroj de la kapitalo en la kvanta kaj kvalita submeto de la homa tempo. Tiuj sukcesoj estas, malgraŭ ĉio, limigitaj de aliiĝoj en la naturo mem de la dispartigo de la senpaga kaj de la vendita tempo. Longtempe, la nevendita parto de nia tempo apenaŭ ebligis certigi riparon de niaj fortoj. ĝi estis kvazaŭ lokita en la orbito de la labortempo, satelitigita ĉirkaŭ ĝin, metita je ĝia servo, invadita de ĝia imago kaj ĝiaj valoroj. La salajrulaj bataloj, la medicinaj progresoj kaj la plilongiĝo de la viva tempo renversis ĝin en alian universon, “tiom tempo de distriĝo, kiom tempo destinita por supera aktiveco”, reprenante esprimon de Markso en la sama teksto “Grundrisse”. Tamen, la liberigo de la homa tempo ne agas sur inertan materion. Kiam la ekzisto lasis sin malplenigi, kaj ĝi alkutimiĝis al tio, la praktiko de libero iĝas defio. La kapitalismo kalkulas kun tio, kun tiu ebla malplenigo de la libera tempo, por remeti tiun ĉi en orbiton ĉirkaŭ ĝi, kaj malgrandigi tiel ties memregon. Cele al sukcesi en tio, ĝi uzas du tentojn. Al emerito, kiu enuas, ĝi memorigas ke, dum li estis dungita sub ĝiaj ordonoj, li ne havis tempon demandi sin pri tempo kiu pasas. Al deprimema hejmomastrino, ĝi proponas kapturnon de reklamaj ekranoj, normajn distraĵojn kaj superbazarojn. Puŝi sakĉareton aŭ plenigi aĉetĉareton. Senfine. Sencele. La tempo malposedigita. La gvidsignoj kiuj permesis, ke ni donis valoron al niaj tagoj, forsvenis. Tiam ni petegas de la potenco, ke ĝi plenigu ilin. ĝi faras tion laŭplaĉe kaj siaprofite. ĝi aldonas nin al sia mekaniko.

Poezio ne estas varo.

Mortigaj streĉoj en la komuna spaco, revolucio de la libera interŝanĝo dank’al interreta disvolviĝo, ŝanceliĝo de nia rilato al tempo sur la limoj, kiuj apartigas la komercon disde la nevendebla... La lasta jardeko konis abruptajn merkatajn antaŭenirojn enkadrigitajn de plialtiĝo de kontrolo kaj de subpremo. Sed ĝi ankaŭ vidis perspektivojn tute novajn malfermiĝi al la senpageco. Ne nur perspektivoj. Jam eksperimentado. Ne nur malfermo de revo. Sed novaj eklaboraĵoj. Ni prilaboru ekzemplon, nur unu, de tiu eklaborita utopio. Eble la elektita ekzemplo aspektos tre periferia al iuj legantoj. Sed estos, ŝajnas al mi, pro unu el tiaj optikaj efektoj, kiun estigas la potenca gravito de la merkato, kaj kiu tordas la lumon de senpageco, samkiel la nigraj truoj kaŝitaj en la spaco devojigas stelan radiadon. La ekzemplo estas poezio, aŭ prefere ekonomio de la poezio. Tiu altvalora parto de la homa agado estas eliranta la merkaton. De A ĝis Z. De la laboro kaj tempo bezonataj por skribi ĝis la renkontiĝoj, dum kiuj tekstoj disdoniĝas. En poezio, en ekonomio de la poezio, ĉiuj krizoj, kies nodon priskribis tiu ĉi teksto, trovas eliron.

Krizo de homa tempo
. Poezio ne enspezigas monon, ne sufiĉe da mono por esti konkurenca agado en la merkato de la tempo. Rilate al la nura kriterio, kiu estas la pliatigo de la profitokvanto, ĝi ne interesas. Sed tamen ĝi ne mortas. ĝi vivas. ĝi intense vivas. ĝi fruktodonas en tempo, kiun oni lasas al ĝi, la senpaga tempo, kaj laŭ agadformo, kiu taŭgas al ĝi, la libera agado. Tiuj, kiuj praktikas poeziarton vendas parton el sia tempo, la kompatinduloj. Tio necesas. Cetere. Por ke ili povu bazarumi. Sed Poezio ! Rigardu ilin, tiujn potencajn forĝistojn. Ili forpuŝas, per sia tuta forto, la blenditajn septojn de la vendita tempo, kaj la spacon, kiun ili liberigas dank’al tiu forpuŝo, ili magnetizas. Ne dirantaj, kaj eble ne sciantaj tion, ili rekuniĝas, siamaniere, kun la granda civiliziga movado engaĝita de la laborista klaso por malpliigo de la vendita labortempo kaj “abolo de la salajreco”, kiel oni tiam diris eĉ ankaŭ en la statutoj de la CGT ( [3]). La senpaga tempo de la poeto ne estas malplena. Poezio invadas kaj ensorĉas ĝin. La sindikatisto kaj la poeto havas aferojn, pri kiuj interparoli.

Krizo de interŝanĝo.
La poezio de la senpaga tempo interŝanĝiĝas. Poezio estas okazo de renkontiĝo kaj de disdonado. ĝi ne interŝanĝiĝas kiel varo, ĉar oni eĉ ne scias, ĉu ni kapablos apreci ĝin. Tial ke poemo enskribiĝas ĉiam en la hazarda aparteco de la renkontiĝo. ĝi povas fartigi bone, kiel botelo da kokakolao en mezo de varma tago ankaŭ povas fartigi bone. Sed, male al la kokakolaa botelo, la kontentiĝo, kiun oni atendas de poemo restas mistero, kiun mono neniam mezuros. Oni ĉiam havos tro aŭ maltro por sia mono. Poezio ne estas varo. La poetoj kaj la amikoj de la poezio transdonas la tekstojn dum kunvenoj aŭ per interreto. Ili priparolas tiujn inter si. Ili parkerigas ilin. Ili eĉ eldonas kaj ankaŭ aĉetas librojn, sed la eldonistoj de poezio estas ofte metiistoj, laboristoj de metiista varo klare dependa de ĝia uzado. Honesta varo konsentanta lasi sin esti transigita de sia bela uzado.

Krizo de komuna spaco.
Liberigita el la duobla premo de la potenco kaj de la merkato, poezio multobliĝas kaj disvastiĝas. ĝia historio longtempe elmontriĝis kiel grada vehiklo, kiel kurado al podio : literaturaj premioj kaj kalibritaj ĉapitroj en lernejaj programoj. Nun estas tro da ĝi. Statistike. Tro da homoj scipovantaj legi kaj skribi. Tro da homoj emantaj promenadi en neesploritaj vojoj de la lingvo. Tro mallarĝas la podioj. Oni obstinas paroli pri nuntempa literaturo aŭ historio de arto. Oni faras tion kun la senkulpeco kredi tiujn mensogajn vortojn, en kiuj neeblas enigi, krom perforte, la literaturajn kaj artajn idarojn eksterajn al la centro de la okcidenta imperio. Kaj kiam tiu ĉi traktado ne sufiĉas, neblankulaj artoj estas retroklasitaj en praajn artojn aŭ en "mondan muzikon" ( [4]). Oni estas konstruanta muzeon por tio, kajo Branly ( [5]). Sed kun la poezio en reto, la imperia genealogio ekstumblas. La teksto de Donzo-ĉasisto produktita voĉe dum entombiga ceremonio trapasigas sian navedon inter la aliaj fadenoj de la teksaĵo, kaj tio finaspektas bona. En la reto de interplektitaj poezioj, kiujn preterlasas la merkato, la komuna spaco estiĝas kaj sentiĝas.

Krizo de lingvo. La privatigantoj de la lingvo preterlasis la forĝejon, kie poemaj vortoj estas prilaboritaj. Nenio elprenebla el tio. Senvalora. Libera kampo por la vero.

Ĉu ne serioza la poezio ? Fakte oni povas diri tion, pro tio ke la regulo de seriozeco, la normo laŭ kiu ĉio ŝajnas taksenda, estas la mono. Sed tiam necesas diri la samon pri amikeco, asocia vivo, amo, nacia instruado, promenado rande de maro aŭ en komunuma arbaro, konversacio, socia asekureco, politika kunveno, preĝo, publika prilumado, suna lumo, urba biblioteko, prizorgo de la infanoj, uzo de la voĉdonrajto, ĉiuj varoj produktitaj de la libera agado, la grandaj ĝojoj kaj la veraj melankolioj, kiuj ĉiam dissolviĝas je la perspektivo esti vendotaj... ĉi-teme, se mi memorigas al ni, ke senpageco ne estas ĉe la periferio de nia ekzisto, sed ke ĝi estas ĝia akso, ke la plej grava en nia vivo ne estas tio, kion ni aĉetas, sed tio, kio estas senpreza, se mi konkludas el tio, ke estas bone doni pli da spaco al tiu aksa senpageco, kaj flankenmeti tion, kio estas vendebla, ĉu estas stultaĵo aŭ ĉu indas, ke oni zorge funde esploru la demandon ?

Sama rubriko :


puce Pensoj ĉe tombo

puce Petro Levi : Pri tielnomata eraro de Marks

puce Pri senpageco

puce Aŭtuna promeno al la tombo de Karl Marx sur la tombejo Highgate en Londono




Supren