sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










KONKLUDO



La historio de IAREV estis nenio malpli ol rektlinia. Verdire, ĝi eĉ estis sufiĉe ĥaosa, ĉefe dum ĝia dua perido, ĉar nekontesteble estis du periodoj, kaj kvankam estis kelkaj komunaj punktoj inter ambaŭ, interalie la ĉeesto de samaj homoj de la komenco ĝis la fino, la diferencoj estis multe pli grandaj.


IAREV 1 naskiĝis en multe pli favoraj cirkonstancoj, tiuj de la mobilizo de la progresemaj fortoj orkestrata de Moskvo ; danke al la forta ĉeesto de germanaj esperantistoj kaj ilia financa subteno, ĝia bazo estis pli firme certigita. Almenaŭ ĝis Hitler transprenis potencon ; la kunlaborantoj de La Nova Etapo estis multaj kaj ĝenerale altkvalitaj ; kaj eĉ se, kiel mi montris, La Nova Etapo iom post iom fariĝis propagandilo je la servo de Sovetunio, la fizika libereco kaj sekve la vivo de la IAREV-anoj ne estis en danĝero.


IAREV 2 estis multe malpli bonŝanca. Kiam oni revigligis la asocion en 1934, la IAREV-anoj povis supozi, ke pli favora periodo por la disvolviĝo de Esperanto anonciĝas : la foroferoj devigitaj de la kvinjara plano ŝajnis esti fruktodonaj, la reĝimo ŝajne malfermiĝis al diskutoj kaj dediĉis bonintencan intereson al la verkistoj. Sed la murdo de Kirov donis al Stalin la okazon definitive instali sian absolutan povon super la lando. Al la amasa subpremo, kiu senrigarde frapis verajn kontraŭulojn kaj nur-suspektatojn multe pli multnombrajn, IAREV, pro siaj rilatoj kun la okcidenta mondo, apenaŭ povis eskapi. Sed dum la unua periodo de IAREV finis nur per dormiĝo de la asocio, la dua finis antaŭ la rotoj de ekzekutistoj.


Fine, la historio de IAREV 2 estis tiu de duobla iluzio. La unua iluzio, la plej grava, estis la supozo, ke la asocio povos kalkuli almenaŭ kun la bonintenca neŭtraleco de la soveta povo. La dua estis la imago, ke la abonantoj de la revuo de IAREV ekster USSR estos sufiĉe multaj por ebligi la senprobleman eldonon unue de Proleta Literaturo, poste de Internacia Literaturo. Mi jam diris, kio okazis kun tiuj du iluzioj.


La tiama demando estis : ĉu ni povos, devos daŭrigi ? Ŝajnas, ke iuj sovetaj komitatanoj (kiuj ?) antauvidis la revenon de la eldono en Ĥarkovo, iom stranga solvo, ĉar la sovetianoj ne disponis pri la materia apogilo, la papero, por presigi la revuon de IAREV. Mia patro bonege komprenis, ke tiu rehejmiĝo estos la ekdormigo de IAREV, kaj manifestis sian malkonsenton. Dum V. Kolĉinski asertis, ke "nur kun la helpo de l’sovetaj laboristoj la proleta Esperanto-movado povos vere ekflori. Nur kun tiu helpo povos naskiĝi forta, grandskala eldonejo por avangarda esperanta literaturo’’, mia patro respondis : "...mi vidas, ke la "mirakloj" kiujn oni tiel atendegas, povos nin devigi ankoraŭ longe atendi. Morgaŭ eble okazos bona pluvo sur ni. Sed mi ne komprenas, kial ni ne akvumu niajn nunajn florojn per la malgranda akvumilo, kiun ni havas nun. Morgaŭ kredeble aperos la ebleco eldoni centojn da libroj pli facile ol unu- du hodiaŭ. Sed kial hodiaŭ ne peni eldoni tamen almenaŭ unu- du da per la pli malfacila vojo. Kial rifuzi iujn provizorajn rimedojn, kiuj ne solvas la problemon entute, certe, sed kiuj tamen povus doni almenaŭ malgrandan utilon ?"


Tiuj argumentoj, kiujn li verŝajne prezentis al la sovetaj komitatanoj ŝajne konvinkis ilin, des pli ke li precizigis, ke li ne volas fari el tio personan aferon, kaj ke li kompreneble forlasos sian postenon kiel administranto-eldonanto, se Ekrelo denove povos daŭrigi sian eldonan mision kaj, ke tiam IAREV reiros al sia origina misio : kreo kaj elekto de literaturaj verkoj, tradukitaj aŭ originalaj.


Mi pensas, ke la sovetianoj akceptis daŭrigi tiel, ĉar la plimulto el ili tion firme deziris. Ŝajnas, ke ekde 1935, pli kaj pli estiĝis du malsamaj kategorioj de komitatanoj, ĉe unu flanko tiuj, kiujn mi nomas utopiistojn, ĉar mi ne trovas pli taŭgan vorton, kaj aliflanke la realistoj.


Mi metas inter la utopiistojn [1] H. Bourguignon, E. Miĥalski, N. Nekrasov, Ŝ. Usmanov ; tiuj komitatanoj, eble blindigitaj de sia esperantista pasio, ne ĉiam sciis ĝuste taksi la realaĵojn. Sed la sovetanoj tute komprenis, ke la reveno de Internacia Literaturo en Ĥarkovon signifus, dum la momento, kiam la rilatoj kun la IPE-Centro kaj nesovetaj IPE-anoj pli kaj pli malfirmiĝas, la distranĉon de la lasta umbilika ŝnuro, kiu ligis ilin al la eksterlando. Tiu perspektivo verŝajne aspektis neeltenebla al homoj kiel Miĥalski aŭ Nekrasov kiuj, jam delonge, unue en la kadro de SAT, poste en tiu de IAREV, kutimiĝis al kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj. Kun la konvinko, ke ili estis perfekte lojalaj rilate la soveta reĝimo, tiuj homoj verŝajne konkludis, ke la plej bona maniero eskapigigi IAREV-on de la suspektemo, estus la daŭrigo de ĝia agado.


En la kategorio de la realistoj ĉefe troviĝis V. Kuzmiĉ. Lia ideologia ortodokseco, liaj respondecoj en la gvido de IAREV verŝajne klarigas la prudentecon, kun kiu li ofte agis. Li kontraŭis la kreon de la Amikoj de IAREV, li ne modifis la grupon de la komitatanoj, li malmulte kontribuis al la redakta enhavo de Internacia Literaturo [2]. Iom strangas, ke la homo, kiu okupis la ŝlosilan postenon interne de IAREV, sciigis, ke li verŝajne ne troviĝos en Ĥarkovo dum la vizito de mia patro, kiam multaj gravaj problemoj estis solvendaj por la funkciado de la asocio. Ĉu Kuzmiĉ, verŝajne en pli bona loko ol aliaj komitatanoj por percepti la antaŭsignojn, kiuj anoncas malfacilaĵojn, decidis prudente sindeteni ? Ekde somero en 1936, mi havas la impreson, li ne estis pli ol noma estro de IAREV, ĝis tiu tago en januaro de 1937, kiam li decidis forlasi la aferon [3].


Inter la realistoj ankaŭ troviĝis laŭ mi L. Bergiers. Unue membro de la kontrolkomisiono, li poste iĝis komitatano. Ĉu por reekvilibri la direkcian komitaton ? Sed reekvilibri ĝin en kiu senco ? Ĉu por malaltigi la pezon de la sovetianoj ? Aŭ ĉu por kompensi la ĉeeston de mia patro ? L. Bergiers estis disciplinita komunisto. Li tion pruvis per aktiva partopreno en la skismo de SAT. Surpriziga estas lia ekstrema diskreteco dum la tuta ekzisto de IAREV 2. Ĉu estas konekto inter tiu diskreteco kaj la malforta eĥo renkontita de IAREV inter la IPE-anoj de Okcidenta Eŭropo ? Ĉu ne strange estas, ke tiu esperantista verkisto alportis neniun kontribuon al Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo ?


Inter la dua kategorioj, ŝajnas al mi, staras E. Izgur. Li verŝajne estis esperantisto, same entuziasma kiel Nekrasov aŭ Miĥalski. Sed dum sia longdaŭra ekzistado, en kiu li tre frue alfrontis la malbelajn realaĵojn de la vivo, li certe akiris pli relativan vidon de la mondo. Kiel Kuzmiĉ, li komprenis, ke nenio estis atendebla de SEU aŭ IPE-Centro. Sed male al Kuzmiĉ, kies realismo vokis al pli kaj pli da prudenteco, li pensis, ke certaj agoj, ne tro ambiciaj, ankoraŭ eblas. En tiu spiritostato, mi supozas, li imagis la vojaĝon de mia patro en Sovetunion. Pli ol nur kiel oportunecon por revigligi IAREV-on, li konsideris tiun vojaĝon kiel okazon de renkontiĝo inter instruistoj, kaj kiel eblecon plifirmigi la internacian lernejan korespondadon. Li do kun Kolĉinski estis la plej granda aktivulo en la preparo de tiu vojaĝo. Sed la NKVD ŝajne komprenis la alvenon de la franco kiel pruvon de la kompliceco inter Izgur kaj la "trockiisto" Bourguignon.


Mia patro do apartenis al tiuj, kiujn oni nomis la vojkompanojn de la komunistoj. Tiun kompanecon li ĉefe praktikis en la kadro de IAREV. Mi klarigis en kiaj kondiĉoj tiu rilato ekis en 1934. Sed mi opinias necese denove memorigi, ke la soklo de lia revolucia batalemo estis la pacifismo. Antaŭa al lia kunlaboro kun la komunistoj, ĝi restis lia idealo, kiam li distanciĝis. Oni povas diri ke lia kompaneco estis cirkonstanca, sed lia pacifismo restis konstanta. Sed kia pacisto li precize estis ? Se oni scias, ke almenaŭ en Francio la pacifismo atingis ĉiujn tavolojn de la socio, ke ĝiaj motivoj estis plej diversaj, tiel kiel kiel la diversaj formoj de la pacifismaj engaĝo aŭ konduto, oni demandas sin en kiun kategorion oni povas meti mian patron.


Certe ne en tiun de la molaj pacistoj, kiu aspiris al paco sen plia pripenso. Des malpli en tiun, en kiu partopenis parto el la burĝaro, kiu pretis alkutimiĝi al la hitlera reĝimo kiel protekton kontraŭ la komunismo, kaj kiu rifuzis kontraŭfaŝisman koalicion, en kiu troviĝus Sovetunio.


Evidente li apartenis al la maldekstra pacifisma movado, en tiun, kiu kombinis la defendon de la paco kaj la batalon kontraŭ la faŝismo. Tiun movadon fortigis la plimulto el la francaj intelektuloj, kun Alain ĉefe, hororigitaj de la kultura programo de la naziismo ; tiu movado rekrutigis multajn batalionojn inter la instruistoj.


Sed tiu movado tute ne estis homogena bloko. Oni povis distingi en ĝi almenaŭ du ĉefajn tendencojn : unu laŭdis la absolutan pacifismon, la alia, pli pragmatisma, konsideris ĉiufoje la situacion. Tiel, pacisto, foje preta cedi por savi la pacon, rifuzis tion en aliaj cirkonstancoj.


Mi pensas, ke mia patro apartenis al la cirkonstancaj pacifistoj. Li sendube aprobis la Munkenajn akordigojn en aŭtuno 1938, sed li manifestis sian malkonsenton kun la politiko de neintervenoj en Hispanio de Léon Blum. Se lia aliĝo al PSOP iĝis realaĵo, la perfido de la popolfronta Hispanio fare de la demokratioj verŝajne grave influis tion. Sed la ĉefa fakto, kiu ebligas lin loki inter la cirkonstancaj pacifistoj, kompreneble estas lia engaĝo en la Rezistado. Tiu engaĝiĝo, mi jam diris, tragike finiĝis kiel tiu de la sovetaj IAREV-anoj. Arestite de la Gestapo la 10an de Julio 1944, li unue estis enkarcerigita en Nico. La 15-an de Aŭgusto, je la tago de la alveno de la aliancanoj en la Provenco, 19 karceruloj, inter ili kutimaj krimuloj, estis ekzekutitaj ; la plimulto de la aliaj estis liberigitaj, sed la germanoj kunportis kun si 13 homojn, inter ili troviĝis mia patro. La fino de la "vojaĝo" estis Dachau.


Dum la lastaj semajnoj de sia ekzisto, mia patro restis konforma al tio, kio li estis ĝis tiam. Li konservis sendifektite sian esperantistan pasion, provante ĝin komuniki al unu el siaj malliberejaj kunuloj, Henri Geniez (Ĵenje).


Ĝis la fino, aŭ preskaŭ, li konservis sian profundan optimismon. Atestas pri tio la diroj de Henri Geniez, lia najbaro en la buso, kiu kondutis ilin de Nico al Ĝenevo, la unua etapon survoje al Dachau : "ekde la komenco, mi ne ĉesis observi la homon, kun kiu mi estis katenita, sur la sama seĝo. Lia rigardo montris inteligentecon. Li neniel similis al malkuragigita estaĵo." [4].


Tion atestas ankaŭ la mesaĝo, kiun li sukcesis transdoni al sviso, pasia filatelisto kiel li, kiun li petis informi sian familion, ke li daŭre vivas, kaj ke li rekomendas al mia patrino aĉeti por li novajn francajn poŝtmarkojn, kiam ili aperos [5]. Atestas tion ankaŭ lia aktiveco kiel desegnisto en la koncentrejo de Dachau.


Sed la frua malvarmo, la mankoj, venkis tiun optimiston. La 23-an de decembro en 1944 mia patro mortis, forprenita de fulmrapida ftizo.


Tiel, la du totalismoj , la hitlera kaj la stalina, akre trafis la komitatanojn de IAREV. Sed mia patro ĝuis, se oni povas tiel diri, privilegion, kiun liaj sovetaj kamaradoj ne havis : li sciis almenaŭ, kial li mortos.



Medalo de la Punekzilo Medalo de l’ Punekzilo, dorsflanko. Honoré Bourguignon estis postmorte honorata per ordenoj :

- Medalo de l’ Rezistado

- Milita Medalo

- Militkruco kun palmobranĉo


[1] Al la kritikoj de Nekrasov kaj Usmanov kontraŭ la moskva direkcio de SEU, Drezen repondis : "Nekrasov ... laboras sen plano kaj sistemo"..."Usmanov fantazias en Moskvo" Sur Posteno Klasbatala n-ro 31-32(1934).

[2] Li subskribis neniun el la tri ĉefartikoloj de Internacia Literaturo, kvanakam ŝajnas, ke li promesis tion fari al mia patro.

[3] Necesas rimarki, ke Kuzmiĉ estas la sola soveta komitatano, kiu forlasis la asocion.

[4] H. Geniez : l’échappée belle. Mémoires d’un rescapé.

[5] Ĉu li ne rimarkis, ke la Gestapo-anoj, kiuj venis lin aresti, foriris kun lia poŝtmarka kolekto aŭ, sciante tion, ĉu li decidis rekomenci el nula nivelo ?

Sama rubriko :


puce ENKONDUKO

puce ĈAPITRO I : IAREV 1 (1931-1933)

puce ĈAPITRO II : DE IAREV 1 al IAREV 2 (1934)

puce ĈAPITRO III : IAREV 2 (1934 - 1937)

puce ĈAPITRO IV : TRAGIKA EPILOGO

puce KONKLUDO

puce Fontoj kaj bibliografio

puce Anekso : SKISMOJ KAJ REUNUIĜOJ EN LA PROGRESEMA ESPERANTO-MOVADO (1931-1939)




Supren