sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










"... mi tute apartenas al la socia revolucio..."

Eltiraĵo el la proceso kontraŭ Louise Michel (Luiza Miŝel)

famulino de la Komunumo de Parizo


JPEG - 53.1 kb


Versajlo, decembro 1871


Mi ne deziras defendi min, mi ne deziras esti defendita ; mi tute apartenas al la socia revolucio, kaj mi deklaras akcepti la respondecon por miaj agoj. Mi akceptas ĝin tute kaj sen limigo. Vi riproĉas min esti partopreninta la mortigon de la generaloj ? Pri tio mi respondus, ke jes, se mi estus estinta en Montmartre kiam ili volis pafigi al la popolo ; mi ne hezitus mem pafi al tiuj, kiuj donis tiajn ordonojn ; sed, kiam ili estis kaptitaj, mi ne komprenas, ke oni ne mortpafis ilin, kaj mi konsideras tiun agon, kiel fian malkuraĝaĵon !


Koncerne la ekbruligon de Parizo, jes mi partoprenis ĝin. Mi volis kontraŭi per flama barilo la invadantojn el Versajlo. Mi ne havis komplicojn por tio, mi agis proprainiciate.


Oni diras ankaŭ, ke mi estas komplico de la Komunumo ! Certe jes, ĉar la Komunumo volis antaŭ ĉio la socian revolucion, kaj la socia revolucio estas la plej kara el miaj deziroj ; eĉ pli mi fieras esti unu el la iniciatintoj de la Komunumo, kiu neniel rilatas kun la mortigoj kaj la bruligoj : mi, kiu ĉeestis ĉiujn kunsidojn de la Urbodomo, deklaras, ke neniam ĉi tie temis pri murdoj aŭ bruligo. Ĉu vi deziras scii la verajn kulpulojn ? Ili estas la policanoj, kaj pli poste, eble, lumo heligos ĉiujn tiujn okazaĵojn, dum vi nun kompreneble volas kulpigi ĉiujn subtenantojn de la socia revolucio.


(...)


Sed kial mi defendu min ? Kiel mi jam deklaris, mi malkonsentas tion fari. Vi estas viroj, kiuj baldaŭ juĝos min ; vi estas antaŭ mi kun malkaŝita vizaĝo ; vi estas viroj kaj mi estas nur virino, kaj tamen mi alfronte rigardas vin. Mi ja scias, ke ĉio, kion mi dirus al vi, ne ŝanĝus ion ajn pri via verdikto. Do, jen mia nura kaj lasta vorto, antaŭ ol sidiĝi. Ni ĉiam deziris nur la trumfon de la revolucio ; mi ĵuras tion nome de niaj martiroj falintaj en la kampo de Satory, nome de niaj martiroj, kiujn mi ankoraŭ laŭdegas laŭte ĉi tie, kaj kiuj iam ja trovos sian venĝonton.


Refoje, mi apartenas al vi ; faru tion je mi, kion vi ŝatas. Prenu mian vivon, se vi tiel deziras ; mi ne disputos pri tio kun vi eĉ dum eta momento.


(...)


Je la kampo de Satory, kie jam falis miaj fratoj, mi postulas de vi, kiuj asertas esti militkonsilantaro, kiuj montras sin kiel miaj juĝistoj, kiuj ne kaŝiĝas kiel pardonkomisiono, de vi, kiuj estas militistoj kaj kiuj juĝas antaŭ ĉiuj, forigu min el la socio ; oni diris al vi ĉi tion fari : nu, la komisaro de la respubliko pravas. Ĉar ŝajnas, ke ĉiu koro, kiu batas por la libereco rajtas ricevi nur iom da plumbo, mi do postulas mian parton ! Se vi lasos min vivi, mi neniam ĉesos krii pri venĝo, kaj mi denuncos por la venĝo de miaj fratoj la murdistojn de la pardonkomisiono...


(...)


Mi finis.... Se vi ne estas malkuraĝuloj, mortigu min...

Sama rubriko :


puce Petro Levi : Luiza MIŜEL (artikolo)

puce A.I. Molok : Virino de la Pariza Komuno ( tradukis Ninelina)

puce Eltiraĵo el la proceso kontraŭ Louise Michel (Luiza Miŝel)




Supren