Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Planedo Tero iom post iom estingiĝos

Planedo Tero iom post iom estingiĝos

artikolotraduko


Laŭ novaj kalkuloj la planedo Tero pereos post 7, 59 de jaroj. Eble la planeda morto jam 50 milionojn de jaroj pli frue okazos, eble nur 50 milionojn de jaroj pli poste. La esploristoj ne volas doni definitivan datenon. Sed certaj ili estas rilate la mortokaŭzon de la Tero : Ĝi forbrulos, ĉar ĝi rapide falos en la fajron de la same mortanta Suno.

Antaŭiros tiun fajrecan finalon bizara mortobatalo, kiel raportas la gazeto „Bildo de la scienco“. Post la scenaro, kiun skizis la usona planedosciencisto Jeffrey Kargel helpe de matematikaj modeloj kaj datenoj pri kometoj, meteoritoj kaj la jupitera luno Io, la malagrabla fazo jam komenciĝos post ĉirkaŭ 1,5 miliardoj d jaroj, se Suno estos ĉirkaŭ 15 procentojn pli hela ol nun : La temperaturoj sur la Tero tiam troviĝos ĉe 60 ĝis 70 gradoj laŭ Celsio, klimato dum kiu multe pli da akvo forvaporiĝos ol nun. Ĉar la akvovaporo estas bonega forceja gasa efikilo, la temperaturo pli kaj pli kreskos en la sekvantaj jarmilionoj. Iom post iom foriĝos la oceanoj, la montaroj iĝos ebenaj kaj nur la grandaj riveroj plu ekzistos.

Iam, kiam la temperaturoj jam kreskis je pli ol mil gradoj laŭ Celsio, komencos degeli la ŝtonaĵoj mem. Mineraloj kiel ekz. gipso disvolviĝos kaj mortigaj nuboj el sulfata acido leviĝos en la amosferon, simile kiel nun sur la Venuso. Post 7,5 miliardoj da jaroj eĉ tago kaj nokto ne plu estos sur la Tero : La Suno transformiĝinta al ruĝa giganto, kies radiuso tiam estos 250-foje tiom granda kiom nun, tiom firmtenos nian planedon, ke ĝi tiam turnos ĉiam la saman flankon al ĝi. Tie tiam regos eterna tago, kun tiom grandaj temperaturoj, ke la magmaj oceanoj forvaporiĝos. La alia flanko de la Tero male estos kondamnita al daŭra tenebro.

Dum la jam menciitaj 7, 59 miliardoj jaroj la Tero tiom proksimiĝos al Suno tiel, ke la terkrusto vaporiĝos kaj la mantelo de la Tero disvolviĝos kaj fine estingiĝos ankaŭ la restaĵo de la Tero iom post iom. La homaro kaj ĉiu alia vivo tiam delonge ne plu ekzistos : La lastaj mikrorganismoj mortos laŭ la plej novaj prikalkuloj post 1, 2 ĝis 1, 6 miliardoj de jaroj.


Laŭ dpa tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio