Vilhelmo Buŝ
Per pinta plumo trafi la kernon
La malicaj buboj Maks kaj Moric, la pia Helena aŭ la malbonŝanca korvo Joĉjo Hukebajn - la figuroj de la desegnaĵisto kaj poeto Vilhelmo Buŝ ankoraŭ nun entuziasmigas la publikon. Kun siaj humuraj bildstriaj rakontoj li apartenas al la patroj de la modernaj bildstrigazetoj kaj animataj filmoj.
La legantoj entuziasmiĝis por la fibubagoj de la impertinenta korvo, kiu pelmeligis la bone ordigitan loĝejon de la brava „onjo Lotte“ en mallonga tempo. Hukebajn enviciĝas en la multajn unikajn rakontojn, konsistantajn el koncizaj spritaj versoj kaj trafantaj karikaturoj, per kiuj Buŝ amuziĝis pri la hipokrita moralo de la civitanoj kaj la filistra limigiteco de la ĉiutaga tiama vivo.
Interese estas, ke la simpatioj de la leganto ofte estas direktataj al la fi-aganto anstaŭ al la viktimoj. Buŝ per tio endubigas la kutiman ordon de la aferoj. Sed la rakontoj tamen plej ofte finiĝas per venko de la justeco – kiu efektiviĝas de tempo al tempo sufiĉe kruele. Tiel ankaŭ ĉe Joĉjo Hukebajn : li trinkas tro da likvoro kaj pro tio per ŝnuro stranguliĝas en la trikfadeno de onjo Lotte. Buŝ tiras la konkludon pere de la onjo : „Malic’ jen lia ĉefplezur’, kaj tial pendas ĝi je ŝnur’ !“
Ĉu filistra moralo ĉu hipokriteco – Buŝ surkornigis ĉion, kion li observis ĉe siaj tempaj kunuloj. Al multaj tiu moko plaĉis, sed al kelkaj ĝi estis dorno en la okulo. En 1883 aflikita kritikanto priskribis „Maks kaj Moric“ kiel unu el la plej danĝeraj venenoj, kiuj faras la junularon, kiel oni ĉie lamentas, tiom orgojla, malobeema kaj frivola.“ Aliaj verkoj troviĝis en la cenzurlisto kaj oni ne rajtis presi ilin pro laŭdira neĉasteceo.
Tamen Buŝ pli kaj pli famiĝis, kio ne tre plaĉis al la „apartemulo“, kiel li foje mem priskribis sin.
Pentristo de mil olepentraĵoj
Buŝ serĉis la retiriĝitecon, en kiu li plej bone povis labori en sia vivo. En 1872 li forlasis la urbegon Munkeno kaj reiris en sian naskiĝlokon Wiedensahl, kie li loĝis ĉe la familio de sia fratino. Li vivis de siaj tantiemoj kaj dediĉis antaŭ ĉio al la verkado kaj pentrado. Ne tre konate estas, ke li kreis krom siaj mondfamaj desegnaĵoj ankaŭ proksimume mil da oleopentraĵoj. Sed li ne montris ilin al iu, ĉar ili ŝajnis al li tro malbonaj en komparo al la verkoj de siaj flandraj idoloj. Buŝ eksterlande estis unu el al plej sukcesaj germanlingvaj aŭtoroj de la tiama tempo. Je lia sepdeka naskiĝtago eĉ la imperiestro sendis bondeziran telegramon al li. Sed la vivo de la viro, kiu neniam edziĝis deruliĝis kviete kaj fine li eĉ tute retiriĝis. Buŝ estis tiel kontenta kaj verkis : „ Mi en soleco vivas bone. Ne traktas iu min fripone.“ Sian lastan vivtempon la granda desegnaĵisto pasigis ĉe sia nevo en Mechtshausen en la montaro Harco, kie li mortis en la jaro 1908. La maniero de Buŝ desegni homojn kaj bestojn en movoj metis novan normon kaj fariĝis modelo en la tuta mondo. Tiel la ideo de la usona bildstrigazeto „The Katzenjammer Kids“, kiu aperas ekde 1897 - kaj per tio estas la plej malnova seninterrompe daŭrigata bildstria vico de la mondo - reiras al desegnoj de Vilhelmo Buŝ. La gazeteldonisto Randolph Hearst, kiu entuziasmiĝis pri Buŝ, postulis de sia desegnisto, ke tiu orientiĝu je „Maks kaj Moric“. Ankaŭ la desegnaĵistoj de la Disney-industrio, kiuj devas regi por la produktado de animataj filmoj la dispartigon de movoj en diversajn bildojn, rigardis kun granda intereso la verkojn de Buŝ. Tiel Buŝ por multaj ekspertoj nun apartenas al la prapatroj de la bildstriaj filmoj.
kompilis kaj tradukis
Dorothea & Hans-Georg Kaiser
plej parte laŭ la poŝtgazeto
"poŝtfreŝa" (postfrisch)
PS : Bonvolu gugli en via lingvo pri Maks kaj Moric, ĝi ekzistas kiel filmeto en diversaj lingvoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.