Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 010a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Ĉu vi paŭtas, Vicgrafo ? Aŭ ĉu vi mortis ? aŭ — kvazaŭ simile — ĉu vi pluvivas nur por via prezidant-edzino ? Tiu virino revekis la iluziojn de via junaĝo ; ties mokindajn antaŭjuĝojn ŝi baldaŭ ankaŭ reaperigos. Jam vi estas timema sklavo ; pli bonus tutsimple enamiĝi al ŝi. Do vi rezignas je viaj sukcesaj aŭdacoj kaj kondutas sen principoj, lasante ĉion al hazardo, aŭ pli ĝuste al kaprico. Ĉu vi ne plu memoras, ke amo estas, kiel medicino, nur la arto helpi la naturon ? Vi konstatas, ke mi venkas vin per viaj propraj armoj ; sed mi ne prifieras, ĉar mi venkas duelanton jam falintan. Laŭ vi, ŝi devas mem cedi ; nu ! ŝi certe cedos, kiel la aliaj, kvankam rezignacie. Sed por ŝia fina kapitulaco, la taŭga rimedo estas antaŭ ĉio : ataki ŝin ! Via mokinda distingo estas nenio alia, ol proama misrezono ! Mi asertas : amo ! ĉar vi amas ; diri alion estus kaŝi al vi vian malsanon, perfidi vin. Nu, sopirema amanto, ĉu vi kredas, ke tiujn konkeritajn virinojn vi perfortis ? Malgraŭ nia emo kaj urĝo al cedo, ni bezonas pretekston ; kiu pli bona, ol ŝajna rezigno antaŭ perforto ? Por ni, virinoj, plej kontentiga estas atako vigla kaj senhezita, en disvolviĝo orda, kvankam rapida ; precipe sen ĝena mallertaĵo, kiun ni devus mem kun embaraso ripari, anstataŭ taŭge priprofiti ; konservanta al nia konsento ŝajnon de perforto kaj lerte flatanta niajn du plej ŝatatajn pasiojn : la gloro de l’ rezisto kaj la plezuro de l’ cedo. Mi konsentas, ke por tia talento, pli malofta, ol oni pensus, viroj ĉiam min plezurigis, eĉ se ne allogis ; kelkfoje mi cedis nur rekompense : kiel en niaj iamaj turniroj, Beleco laŭris Meriton kaj Lertecon.


Dume vi, kiu nun ne plu estas vi mem, kondutas kvazaŭ vi timus sukcesi. He ! de kiam vi vojaĝas laŭ etapetoj kaj flankvojoj ? Amiko, sukceso postulas galopantajn ĉevalojn sur larĝaj ĉefvojoj ! Sed mi lasu tiun temon, des pli ĉagrenan, ke ĝi forprenas de mi la plezuron de via ĉeesto. Almenaŭ skribu pli ofte por informi min pri via progresado. Memoru, ke tiu sarkasminda aventuro okupas vin jam de pli ol du semajnoj, dum vi malzorge forestas ĉiujn mondumaĵojn !


Se paroli pri malzorgo, vi similas tiujn personojn, kiuj regule petas informojn de sia malsana amiko, sed ne aŭskultas la respondon : vi finis vian lastan leteron, demandante ĉu mortis la Kavaliro ; tamen ne pikas vin mia nerespondo. Ĉu vi ne memoras, ke tiu mia amanto estas via denaska amiko ? Trankviliĝu, li ne estas en danĝero de morto, aŭ eble nur pro troa ĝojo. Kiom milda estas tiu kompatinda Kavaliro ! kiom taŭga por amo ! kiom delikate sentema ! Tio ebriigas mian kapon. Serioze, lia perfekta feliĉo, naskita de mia amo, vere alligas min al li.


En tiu sama tago, kiam mi informis vin, ke mi estas preparanta la rilatorompon, kiom mi male feliĉigis lin ! Mi estis serioze prizorganta lian senesperiĝon, kiam li alvenis. Ĉu prave, ĉu kaprice, neniam mi trovis lin tiel plaĉa. Tamen mi akceptis lin kun ĉikana mieno. Li esperis pasigi du horojn apud mi, antaŭ la malfermo de mia pordo al ĉies vizitado. Mi diris, ke mi tuj eliros. Li demandis kien ; mi rifuzis respondi. Li insistis ; tien, kie vi ne troviĝos, mi malafable aldiris. Feliĉe por li, tiu rebato ŝtonigis lin, ĉar nur unu vorto plua de li okazigus la disputon kaj la sekvan rompon, kiun mi antaŭvidis. Mirinte pri lia silento, mi ekrigardis lin, sen alia celo, tion mi ĵuras, ol vidi lian mienon. Mi trovis sur tiu ĉarma vizaĝo tiun malĝojon, profundan kaj samtempe mildan, al kiu laŭ via propra aserto, estas tiel malfacile rezisti. Sama kaŭzo, sama rezulto : mi kapitulacis por la dua fojo. Ek de tiu momento, mi ĉion faris por esti neniel kulpa al li. "Mi devas eliri pro afero, mi pli milde aldonis, kiu eĉ rilatas al vi ; sed ne pridemandu. Mi vespermanĝos hejme ; tiam revenu, vi ĉion scios." Tiam li retrovis la kapablon paroli ; sed mi silentigis lin : "Mi estas en granda urĝo ; lasu min ; ĝis hodiaŭ vespere." Li kisis mian manon kaj eliris.


Tiam, kompense por li kaj eble ankaŭ por mi mem, mi decidas profitigi lin pri mia plezurdometo [1], kies ekziston li ne konis. Mi vokas mian tutsindonan Viktorinon. Dum ŝi, mia vera servistino, alivestas sin en virlakeon, mi tualetas min en ĉambristinon, deklarinte al ĉiuj aliaj servistoj, ke mi iras al lito pro kapdoloro. Poste ŝi venigas fiakron malantaŭ la domo kaj ni foriras tra la ĝardena pordeto. Alveninte en tiun mian templon de Eroso, mi surmetas mian plej voluptecan negliĝon ; mi inventis ĝin ; rava, ĝi lasas nenion vidi sed tamen ĉion siluetigas. Mi promesas al vi modelon por via Prezidant-edzino, kiam, dank’al vi, ŝi estos inda surmeti ĝin.


Post tiuj preparoj, dum Viktorino zorgas pri aliaj detaloj, mi legas unu ĉapitron de Sofo, unu leteron de Héloïse kaj du Fabelojn de Lafonteno [2], por antaŭakordiĝi al la prenota tono. Dume, mia Kavaliro fervore kaj diligente revenas miahejmen. Unua kontraŭstaro, mia Svisa pordisto rifuzas enlasi lin kaj sciigas, ke mi malsanas (unua kontraŭbato) ; tiu samtempe enmanigas al li letereton de mi, sed ne skribita de mia mano, laŭ mia singarda regulo. Malferminte ĝin, li legas la skribaĵon de Viktorino : ³Je la naŭa, akurate, ĉe la Bulvardo, antaŭ la kafejoj.² Tie malalta lakeo nekonita ‹ pli ĝuste nerekonita, ĉar estis Viktorino ‹ petas, ke li forlasu sian fiakron por sekvi lin. Tiu romaneska mistero varmigis lian kapon : tio tute ne malutilas al amaferoj ! Li fine alvenas, kaj la ama surprizo sorĉe ravas lin. Por ke li havu la tempon retrovi sian memregon, ni promenadas dum tempeto en la arbareto ; poste mi kondukas lin internen. Li ekvidas du preparitajn manĝojn, kaj liton pretan. Ni eniras la buduaron, plene dekoritan. Tiam, duone intence, duone spontane, mi brakumas lin kaj falas ĉe liaj genuoj. ³Ho ! amata, pardonu, ke por tiu surprizo, mi ŝajnigis ĉagrenon ; ke mi por tempeto maskis mian korinklinon ; pardonu miajn misfarojn, mi volas, ke la intenso de mia amo senkulpigu min !² Imagu la efikon de tiu sentimentalaĵo. La feliĉa Kavaliro relevis min, kaj la pardono sigeliĝis sur tiu sama divano, kie vi kaj mi same kaj gaje sigelis nian eternan disiĝon.


Ĉar ni disponis ses horojn, mi volis, ke tiu daŭro estu plej rava por li. Mi do kvietigis lian ardon, kaj anstataŭigis mian mildecon per ŝatinda koketeco. Mi opinias, ke mi neniam sukcesis esti tiel plaĉe agrabla ; vere mi estis kontenta pri mi. Post la manĝo, mi, sinsekve infaneca kaj sindetena, petola kaj sentema, foje eĉ senpudora, traktis lin kiel sultanon meze de haremo, kies malsamajn huriojn mi laŭvice rolis ; kaj siajn ripetitajn ampruvojn li ĉiufoje donacis al nova amantino, kvankam al la sama virino.


Fine ĉe la tagiĝo ni devis disiĝi ; malgraŭ lia neado kaj klopodado por pruvi la malon, li havis al ripozo tiom da bezono, kiom da malinklino. Ĉe nia foriro, kiel lasta adiaŭo, mi prezentis al li la ŝlosilon de tiu feliĉejo : ³Ĝin mi akiris nur por vi ; vi rajte estu ĝia mastro ; regu la templon ties pastro.² Tiu lertaĵo antaŭkontraŭis lian suspekton, kial mi posedas plezurdometon. Mi sufiĉe bone konas lin, por scii, ke nur kun mi li uzos ĝin ; kaj se mi kapricos tien iri kun aliulo, mi ja posedas duan ŝlosilon. Li nepre deziris revenan rendevuon ; sed mi ankoraŭ tro ŝatas lin por tiel rapide eluzi tian ĝuadon. Ni trouzu nur la personojn, kiujn ni baldaŭ forlasos. Kion li ankoraŭ ne scias, tion mi kompense perfekte konas, por lia nuna feliĉo.


Nu, estas la tria matene, kaj mi verkis volumon, anstataŭ la intencitan letereton. Estas la ĉarma rezulto de plenfida amikeco ; al ĝi vi ŝuldas, ke mi plu amas vin ; sed la Kavaliron mi ŝate preferas.


El... la 12an de Aŭgusto 17**.


[1En la franca "petite maison" ; en la 18-a jarcento, suburba diskretejo por amrendevuoj (NdT)

[2Tri klasikaj erotikaj verkoj de la 18-a jarcento : La Sofo, de Crébillon la filo ; Leteroj de Héloïse kaj Abélard kaj la versaj erotikaj Fabeloj (ne la famaj Fabloj !) de La Fontaine (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio