Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Bukowski : Kandidatovizaĝo sur balota afiŝo
puce Bukovski : Klara diferencigo
puce Bukowski : Babilaĉulo
puce Bukowski : Buĉistotranĉilo kaj mokturdo
puce Bukowski : Evoluo
puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
puce Bukowski : Iom da suno
puce Bukowski : Kie brulas ĝentlemanoj ?
puce Bukowski : La fino de Sajver
puce Bukowski : Laboristoj
puce Bukowski : Laborŝuoj
puce Bukowski : Laĉo
puce Bukowski : Miraklo
puce Bukowski : Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj

Bukowski : La fino de Sajver

prozpoemtraduko


Charles Bukowski
Fino de Sajver

Sivers estis unu el la plej agresivaj defendantoj
ekde Jimi Brown kaj li svingis siajn koksojn
kiel nudodancistino — ĝis surkornigis lin
iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la ludo-
kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski
estis rompitaj.


En la sekva jaro Sivers ne tro brilis, eĉ ne dum
la trejnhoroj, li klakis la dentojn pro timo, ne vere
atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la pilkon
kaj gajnis eĉ ne metron ; kvankam li pli frue kuris
la cent metrojn dum dek du sekundoj.

Mi estas kvardek kvin-jara, ne plu atleta, tro da
biero, sed tamen la plej bona trejnisto en la profesia
futbalo. Sed, kion mi eĉ ne povas flari, estas tio :
ulo, kies energio perdiĝas. Mi tiris tiun Sivers
al mia brusto en la vestoŝanĝejo. La tuta teamo
ĉeestis, starante apude. „Sivers“, mi diris, „iam vi
estis futbalisto. Nun vi estas jam nur malkuraĝa
rato !“

„Tiel vi ne rajtas paroli al mi, Manny !“ li diris.
Mi turnis min al li, li ĝuste surtiris la botojn,
kaj mi lokigis dekstran hokon al lia mentono.
Li falis kontraŭ sian ŝrankon. Kaj tiam li ekploris.
La plej perfekta ekde Brown, kaj jen li kuŝis antaŭ sia
ŝranko kun unu boto kaj ploris.

„Ek, uloj, eksteren en la sekvan rondon !“ mi vokis,
antaŭ ol ni elkuris. Kaj kiam ni revenis, li estis for,
lia ŝranko estis malplena. Ni prizorgis novan defendanton,
junulon el Ilinojso, li premas la kapon inter la ŝultrojn,
la genuojn alten, la okulojn fermas kaj atakas —
al li ĉio estas egala.

Uloj kiel Sivers finas sian karieron kiel
telerpurigistoj por unu dolaro ĉiuhore,
kaj ion pli bonan ili efektive ne meritas.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la Carl Weissner-traduko

„Das Ende von Seiwers“


lingve kontrolis Franko Luin
kaj Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio