Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

Liberpensula Frakcio

Karaj geamikoj, gekamaradoj kaj gefratoj,

la Liberpensula Frakcio agadas kaj se vi volas membriĝi al la Liberpensula Frakcio, vi devas unue membriĝi al SAT kaj poste al la Liberpensula Frakcio.

Venu ĉar ni havas multe da laboro.

Plej liberpense
Dominiko.

Oni povas kontakti min :

Telefono/Fakso : +33 (0) 9 53 80 45 89
Poŝtelefono : +33 (0) 7 82 42 78 85

rete : dominique.simeone@yahoo.fr

Poŝte :
SIMEONE Dominique Résidence du Levant Bat.A, 133 avenue Henri Martin, FR-46000 Cahors

Skajpe  : dsimeone

LIBERPENSULA FRAKCIO DE SAT

En ĝi, oni diskutas pri ĉiuj problemoj, ne nur pri kio koncernas ateismon, religiojn, sed oni tuŝas ankaŭ ĝeneralajn mondajn problemojn.

La frakcio ne havas specifan bultenon. Oni sendas la artikolojn al Sennaciulo. Por ke pluraj kontribuaĵoj alvenu ne samtempe en la redakciejon de SAT, oni rekomendas sendi la artikolojn al la frakcia sekretario, kiu tralegas, kaj se necese, korektas ilin.

Ne estas speciala kotizo por membriĝi al la frakcio. Dum kongresoj aŭ aliaj manifestacioj, la responsanto, aŭ alia membro povas plani la kunvenon.

KIO ESTAS LIBERPENSO ?

"Liberpenso" estas populara asocio pli filozofia esplorado kaj socia agado, kies principoj estas la racio kaj la scienco. Ĝi ne apartenas al politika partio aũ tendenco. Ĝi ne havas dogmojn kaj nur celas disvolvi ĉe ĉiuj homoj la spiriton de memekzameno – tute sendepende – sen iu ajn influo.

Ĝi konsideras ĉiujn mistikismojn kaj ĉiujn religiojn kiel la plej malbonan obstrukcon al la emancipado de la penso. Ili per eraraj principoj kaj delogas de agado la homojn, deturnante ilin de iliaj surteraj celoj kaj disvolvas en ilia spirito la superstiĉon kaj la timon pri la transtera vivo. Ili facile degeneras en klerikalismon, fanatikismon, merkantilismon kaj helpas la reakciajn potencojn en la deziro teni la popolamasojn en nesciado kaj servuto. Ilia ŝajna aprobo al niaj progresigaj ideoj estas nur nova klopodo por restarigi ilian minacatan potencon.

La "Liberpenso", male, opinias ke la emancipiĝo de la homo estu daŭrigata en ĉiuj kampoj. Ĝi deziras kontraŭbatali ĉion, kio celas plimalgrandigi, submeti, perversigi la individuecon kaj defendi la homajn rajtojn, liberecon, laikecon de la publika instruado, justecon kaj pacon.

Liberpensuloj el ĉiuj landoj, unuiĝu !

Venu al Esperanto kaj al la Liberpensula Frakcio ! Ĉar ili povas esti uzataj por ĉiuj viaj internaciaj rilatoj.

Vivu la libereco de konscienco en ĉiuj landoj !

Defendu kaj internacie varbu por la leĝo el la jaro 1905 pri la apartigo de Eklezioj disde la Ŝtato

Neniu ŝtata financo de la kultoj kaj de ties verkoj !

Abrogacio de la kontraŭ-laikaj leĝoj !

Liberpensuloj el ĉiuj landoj, paroli komunan lingvon kaj instruu tiun lingvon al viaj infanoj !

Ni volas, ke SAT-anoj sentu, pensu kaj agu ekster la kutimaj kadroj de siaj nacioj !

SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo !

Artikoloj


puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
Liberpensula Frakcio
puce Statuton de SAT
puce Historio de SAT
puce SAT Bonvenon al vi
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio