Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

Poresperanta Fako

Per decido de la SAT-kongreso en Bratislavo (2004) la Poresperanta Fako estas oficialigita kiel SAT-fako kun la necesa regularo.

 La Poresperanta Fako havas dissendoliston, al kiu ĉiu membro de SAT povas aliĝi. Ĝi nomiĝas SAT-Poresperanta-Fako.
 Retpoŝta kontakto kun la prizorganto de la dissendolisto : gmickle ĈE nexgo.de
 Retpoŝta kontakto kun la prizorgantoj de la dissendolisto : gmickle ĈE nexgo.de kaj Klasbatalo ĈE aol.com

La iniciatantoj de la Poresperanta Fako alstrebas, ke ĝi plenumu funkciojn, kiujn oni povas proksimume ĉi tiel resumi :

 informi pri Esperanto kaj varbi por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj, tute aparte per la interreto ;
 estigi kaj firmigi rilatojn kun interesitoj pri SAT kaj Esperanto, kaj asisti lernantojn de Esperanto, kiuj inkliniĝas politike al SAT kaj troviĝas ekster la atingopovo de la LEA-oj ;
 faciligi per tradukado, enretigo kaj aliaj rimedoj la interŝanĝon kaj komparadon de informaj kaj varbcelaj eldonaĵoj kaj tekstoj inter la LEA-oj kaj unuopaj SAT-membroj okupiĝantaj pri poresperanta laboro ;
 faciligi ĝenerale la interŝanĝon de spertoj pri tiu poresperanta laboro kaj stimuli la debaton pri informstrategiaj konceptoj, cele al konstanta plibonigo de la poresperanta laboro plenumata en la tuta SAT-medio.

Artikoloj


puce A4-faldfolio pri SAT en Esperanto (propono, 2022)
puce Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI)
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio