Cl.- Parolas gesinjoroj Claude kaj Andrée Gacond. Tiun .i someron, dum la sama semajno, okazis en du grandaj .efurboj du grandaj esperanto- kongresoj. Dum en Londono disvolvi.is la Universala Kongreso de Esperanto kun pli ol 2000 partoprenantoj, en Parizo disvolvi.is tiu de Sennacieca Asocio Tutmonda kun pli ol 500 partoprenantoj. A.- Pri la Universala Kongreso de Esperanto raportos nia prelegkolego doktoro Arthur Baur dum unu el la venontaj elsendoj. .ar ni .eestis la SAT-kongreson, ni raportos pri tiu manifestacio. Cl.- Anta. kelkaj monatoj, kiam ni ali.is al la 44-a kongreso de SAT, kiu devis celebradi la 50-jari.on de tiu asocio, ni anta.vidis, ke programeroj profitos tiun okazon por paroli a. diskuti pri la .efa originala.o de SAT, la sennaciismo. Fakte tiurilate nenio okazis. A.- La kongresejo mem estis ideala. Ni kunsidis, ni man.is kaj ni dormis en la nova fakultato de Orsay. Oni ne povas imagi pli idealan kongresejon. Tiu fakultato okupas 160 hektarojn en granda arbaro, kie estis konstruitaj domgrupi.oj por ricevi 12'000 studentojn. Tiel ni vivis en kamparana etoso for de la bruo kaj de la gasoj, tio tute proksime de la urbego Parizo. Cl.- SAT-kongreso tute ne estas komparebla kun Universala Kongreso de Esperanto organizata de UEA. .i similas al .enerala Kunsido de grava societo. La plej granda programero estas la laborkunsidoj, kiuj grupigas en grandega salono .iujn kongresanojn, kiujn la vivo kaj la agado de SAT interesas. Tiun .i jaron okazis 5 tiaj po 2-horaj labor-kunsidoj. La lasta e. voris la tempon, kiu estis anta.vidita por forumo, kies temo devis esti : rerigardo al la kongreso. A.- Ni persone sufi.e regule frekventis tiujn laborkunsidojn, kaj ni ricevis la impreson, ke ili disvolvi.as la. kunsida tekniko eksmoda, kie la babilado ne ofte kondukas al pozitivaj rezultoj. .iutage .an.i.as la prezidanto, kaj ni povis konstati, ke tiuj prezidantoj ofte ne havas superrigardon pri la pritraktataj temoj. Nombrante la kunsidantojn ni konstatis, ke tagon post tago ilia nombro malalti.is. Kaj provante resumi la decidojn de tiuj multhoraj kunsidoj, ni konstatas, ke ili estas tre nebulaj. Tutcerte SAT devos renovigi siajn kunsidkutimojn, se .i volos .esi malkreski. Cl.- Apud tiuj laborkunsidoj okazis en diversaj salonetoj fakaj kunvenoj, kiuj grupigis la frakcianojn de SAT. Tiel kunsidis la liberecanoj, la redaktoroj kaj legantoj de la organo La Juna Penso, la vegeteranoj, la mondcivitanoj, la pacistoj, la sennaciistoj, la liberpensuloj. La junuloj havis ofte propran programon, kiu disvolvi.is sur la herbejo inter la man.ejo kaj la kongressalono. A.- La 44-a kongreso de SAT estis solene malfermita en la salonego de la fama universitato La Sorbonne. Gaston Waringhien prononcis belan kaj interesan malferman paroladon, kiu rememorigis la gravan rolon de tiu loko La Sorbonne por la penslibereco. Poste estis alvokitaj tiom da salutantoj, ke Lucien Bannier, kunfondinto kaj prezidinto de SAT ne plu havis la tempon prononci sian saluton al la granda familio de SAT ! Cl.- Dum tiu kongreso anta.viditaj programeroj ofte ne povis efektivi.i, tio ver.ajne .ar la organizantoj ne anta.kalkulis sufi.e da tempo por la amasproblemoj. Ekzemple la ekskurso al Reims fari.is hontinda.o, dum kiu oni nur sidis en a.tobusoj dum la tuta tago kaj e. ne vidis unu .tonon de la gotika katedralo, kiu fakte estis la celo mem de la ekskurso, tio .ar la forveturo okazis kun du horoj de malfrui.o kaj .ar la voja.o estis multe tro longa. .iutage anta. .iu man.o ni devis vice stari dum foje pli ol unu horo, simple .ar 500 personoj invadis samtempe tiun universitatan restoracion memservan. Por la vizitado de la palacoj en Versailles unu sola gvidisto devis paroli al pli ol cent personoj. Lian vo.on ni eble ankora. a.detis, sed tiun de la tradukisto preska. neniu a.dis, kaj malmultaj estis la personoj, kiuj povis vidi la salonojn, tiom ni estis premitaj unuj al la aliaj. Tiuj amasproblemoj nesolvitaj fari.is pli kaj pli tedaj tagon post tago. A.- Okazis du prelegoj : Gaston Waringhien parolis pri la evoluo de la homa skribo kaj Hugo R.llinger pri la evoluo de la pentroarto de la prahistoria homo. Du interesegaj prelegoj, kiuj beda.rinde devis esti prononcataj en konstanta bruo de alvenantoj kaj forirantoj. Cl.- La supro de tiu kongreso de SAT tutcerte estis la arta vespero, en kiu kantis Ramona van Dalsem kaj aktoris Nikolaj Rytjkov, amba. venintaj el Londono, kie ili anka. ludis rolon. En tiu momento la esperantistoj, kiuj plenigis la salonegon (multaj estis venintaj el Parizo) eksentis la profundan belecon de la lingvo internacia de Zamenhof. A.- Kun Parizo ni havis belan kontakton okaze de vespera promenado per.ipa sur la rivero Seine. Alian vesperon ni .eestis striptizan spektaklon sufi.e interesan, kiu efektivi.is en superhejtita saloneto. Kaj tutan posttagmezon ni havis la okazon promeni en la muzeo Le Louvre kaj en la .irka.a.o. Cl.- Dum la tuta semajno funkciis en la restoracia kongresejo libro-servo, kiu estis vera modelo. Tie povis sidi kaj babili la libro-amatoroj kaj la skribemuloj. A.- Vi a.dis prelegon el Svislando. Cl.- Parolis gesinjoroj Claude kaj Andrée Gacond. .is rea.do ! -oOo-