Ĝisdatigita merkredon la 14an de oktobro 2020   Privata spaco  
Rev-ene Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

Dans la même rubrique

puce Kiuj ni estas ?
puce Kontaktoj
puce Kio estas SAT ?
puce Eldonaĵoj
puce E-librejo
puce Projektoj
puce Regularo
puce Arĥivoj
puce La S.A.T-E.F.K
puce Qui sommes-nous ?
> Hejmpaĝo > Kiuj ni estas ?
























Kiuj ni estas ?

Qui sommes-nous ? / Was sind wir ? / Who are we ?

La eldona fako kooperativa estis kreita komence de 2007, post referendumo sekve al propono en la beograda SAT-kongreso de 2006. Ĝi celas faciligi la plenumon de la statutaj taskoj de SAT per eldono de kleriga materialo, pretigita kadre de kolektiva laboro kaj kun laŭeble kohera eldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita.

La eldona fako estas kooperativa. Tio signifas ke ĝi financas siajn eldonojn per la profito akirita dum la vendo de antaŭaj eldonoj. Tiu sistemo ebligas ankaŭ eldonon de valoraj libroj, kies vendebleco estas limigita.

Kvankam la eldonprezoj por la paperaj eldonaĵoj de la kooperativo estas kiel eble plej malaltaj, ili tamen certe restos tro altaj por kelkaj kamaradoj. Tial estas antaŭ-vidite senpage havigi 10 procentojn el ĉiuj eldonitaj libroj al nepagipovaj kamaradoj. La eldona fako celas zorgi ankaŭ pri elektronikaj eldonoj, por faciligi la diskonigon de dokumentoj ne adaptitaj al la papera formato, kaj plu plialtigi la kvaliton de la SAT-kultura retejo.

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip