SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado.
SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas, laŭ sia nomo, sennacieca, tio estas, tute ne gravas la nacio nek ŝtato al kiu ĝiaj anoj apartenas, kaj la asocio ne havas naciajn filiojn. Ĝi tamen kunlaboras je nacia nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), kiuj informas pri Esperanto kaj zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj.
Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.
Konkrete, SAT plenumas siajn celojn per :
faciligo de rektaj ideinterŝanĝoj inter membroj pere de reta adresaro, dissendolistoj kaj kongresaj debatoj ;
eldono de la dumonata Sennaciulo, kun dosieroj pri aktualaj socipolitikaj problemoj, pritraktitaj de kunlaborantoj el diversaj mondopartoj, kaj
informoj pri la agado de laboristaj esperantistoj tra la mondo ;
eldono de la jara Sennacieca Revuo, kun ampleksaj eseoj, originale verkitaj de esperantistoj aparte kompetentaj en la pritraktita fako, kaj
beletraĵoj ;
disponigo de abunda kleriga materialo en la retejo « SAT-Kulturo » ;
eldono de libroj kaj broŝuroj.
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip