Tiu ĉi libro estas la unua frukto de la nove fondita eldonkooperativo de SAT.
La fakto, ke dudeko da kamaradoj iel kontribuis al ĝia pretigo jam estas kuraĝiga punkto, kaj unua paŝo al pretigo de dokumentoj pri sennaciece pritraktitaj temoj, eĉ se ne ĉiuj mondopartoj estis ekvilibre pritraktitaj ĉi-foje.
La libro dividiĝas en tri partoj. En la unua, artistoj levas diversajn demandojn pri mortopuno. En la dua parto, kondamnitoj mem esprimiĝas. Kaj fine venas kompilaĵo el faktoj kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno.
El ĉio tio la legantoj espereble ĉerpos pensigan materialon, kiu ebligos al ili akiri propran opinion pri la temo, kaj eventuale el tio eltiri praktikajn konkludojn por plua agado en la kadro, kiun ili mem opinios plej oportuna por tio.
Klaŭdo Mizerulo, Viktoro Hugo
Ne mortigu !, de Leo Tolstoj
Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto, Nikolao Nekrasov
Ne mortigu !, Paŭlo Signoret
Deklaro de Ravaŝolo
Letero de Sako (Sacco) el la malliberejo
Letero al ĉiuj miaj amikoj, Julos Beaucarne
“Mi denove estis batita...”, Mumia Abu-Jamal
Usono : seninterrompa subpremo, Mumia Abu-Jamal
Historio
Mortopuno tra la mondo en 2007
Argumentoj
Perspektivoj
Fontoj
Glosoj
Kontribuis al tiu ĉi libro, per redaktado, ilustrado, tajpado, korektado, enpaĝigo aŭ diverstipaj rimarkoj kaj sugestoj : Robin Beteau, Ronald Creagh, Toño del Barrio, Gunnar Gällmo, Fil Guichet, David Kelso, Kribo, Ansofi Markovo, Vinko k Vito Markovo, Viola Murasaki, Barbara Petit, Platano, Arturo Prent, Frederiko Scibor, Paŭlo Signoret, Serĝo Sir, Manfredo Westermayer.
Kompillibro kun literaturaĵoj, atestoj k studoj
156 paĝoj
Formato 20x14 cm
Eldonita en julio 2007
ISBN : 9-782952-892209
Prezo : 8 €
Recenzo de W.Simcock el La Brita Esperantisto, rete legeblas ĉe :
http://www.esperanto-gb.org/lbe/ark...
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip