Ĝisdatigita merkredon la 14an de oktobro 2020   Privata spaco  
Rev-ene Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

Dans la même rubrique

puce For la Neŭtralismon !
puce Historio de S.A.T. 1921-1953
puce Historio de SAT 1953-1981
puce Indignu !
puce Karotkapo
puce La abolo de la laboro de Bob Black (blak)
puce Laborista Esperanta Movado antaŭ la mondmilito
puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj / antaŭparolo kaj enkonduko
puce Parizo lumurbo... kaj ties ombraj zonoj
puce TRA LA MONDO PER BICIKLO KAJ ESPERANTO
> Hejmpaĝo > E-librejo > For la Neŭtralismon !

Elŝuti :


PDF - 171.6 ko, 0 x 0 pixels
























For la Neŭtralismon !

ATENTIGO DE LA 1a ELDONO

Ĉi-tiu studaĵeto pri la organizado de nia esperanta movado estas verkita jam de unu jaro. Ĝi aperis en la n.oj 3, 4-5 kaj 6 de “Esperantista Laboristo”.

De post tiu tempo Sennacieca Asocio Tutmonda stariĝis definitive, kaj la solvo de la organiza problemo kuŝas nun en la disvolviĝo de nia Asocio. Sed tiu disvolviĝo devas okazi laŭ ĝusta direkto, ne hazarde kaj ĥaose. Ni jam spertis, ke multaj kamaradoj ne havas ankoraŭ tre klaran ideon pri nia celo. La kvazaŭ religieca atmosfero en kiu kreskis la esperanta movado nebuligas ofte la klaskonscion de fervoraj proletesperantistoj.

Aliaj, impresite de la ĝisnuna organizmaniero laŭ naciaj sekcioj, emas refali en ian Internacion, similan al la politikaj, nesamlingvanaj organizaĵoj.

Ĉar la studo de Sennaciulo[La unua eldono aperis sub tiu pseŭdonimo.] interdividiĝis en tri sinsekvaj n.roj de la gazeto, ni opiniis utila kunigi la tuton en broŝureton por ke ĉiuj interesiĝantoj povu pli bone prezenti al si la aferon, agi laŭ direkto montrata aŭ rebati la tezon, se ili juĝas ĝin malprava.

Post apenaŭ unu jara ekzistado, S.A.T. jam enkalkulas pli ol 900 membrojn. Estas nepre necese, ke ĉiu el ili konu la vojon sekvendan ; estas plie, necese, ke ni konigu ĝin al la varbotoj. Tial la Centra Komitato de S.A.T. decidis la eldonon de la jena broŝureto.

Februaro 1922. S. A. T.

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip