ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO
Unu el la plej gravaj institucioj en nia moderna socio estas la laboro. La Abolo de la laboro de Bob Black estas la plej grava kritiko al la laboro, iam ajn skribita, kaj sekve la plej revolucia teksto ekzistanta.
Sed ĝi ne estas nure revolucia laŭ la signifo “detruiva”. Kiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n° 111 de 2004). Tiu nova versio estas relegita, korektita kaj subnotita (ĉefe por la bibliografiaj referencoj).
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip