Ĝisdatigita merkredon la 14an de oktobro 2020   Privata spaco  
Rev-ene Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

Dans la même rubrique

puce Multlingvaj glumarkoj "Tutmonda solidareco"
puce Liberaj programoj, faktoj kaj dokumentoj (libro)
puce Projekto "Hejmo"
puce Kromaj projektoj (en atendo)
puce Eldonplano 2012-2013
> Hejmpaĝo > Projektoj > Multlingvaj glumarkoj "Tutmonda solidareco"
























Multlingvaj glumarkoj "Tutmonda solidareco"

Novembro 2007
Antaŭ kelkaj monatoj SAT-Amikaro ekigis grandskalan informkampanjon ĉirkaŭ la temo "per Esperanto por Internacia Solidareco". En tiu ĉi kadro estis eldonitaj afiŝoj kaj glumarkoj, kiuj jam ornamas la stratojn de kelkaj francaj urboj (vidu la apudajn fotojn).

Kompreneble, necesos ankoraŭ atendi kelkajn jarojn ĝis kiam la SAT-rondoj el aliaj lingvoregionoj estos sufiĉe fortaj por investi en samtipa materialo, sed ĝis tiam, jam eblas antaŭvidi, pli modestaskale, produktadon multlingvan de glumarko "Tutmonda Solidareco per Esperanto", kun indiko de retadreso. La glumarko estos en formato 7,5 x 4,5 cm, kaj la produktokvanto por ĉiu lingvo estos minimume 1000 ekzempleroj. Eblos tuj eldoni pli grandajn kvantojn por la lingvoregionoj, kie kamaradoj tion petos. Estus dezirinde eldoni la glumarkon en trideko da lingvoj. Do, jen tuj praktikaj konsekvencoj :

- en ĉiu lingvoregiono estus bone, ke kolektivo da kamaradoj interkonsentu pri la traduko de la glumarko. Estas nur kelkaj vortoj, sed jam inter la kooperativanoj, estas diversaj opinioj pri la respektiva taŭgeco de la vorto "internacia" kaj "tutmonda". Do, argumentitaj opiniesprimoj bonvenas pri la temo.

- ĉar la glumarko enhavos retadreson, kiun certe vizitos la neesperantistaj aktivuloj, kiuj vidos la glumarkojn apud tiuj, kiujn ili mem gluas pri sia organizo, necesos, ke la reta ligo resendu al paĝo kun informoj pri Esperanto kaj pri SAT en la koncerna lingvo. Tio helpus korekti la ĝis nun iom hontindan konstaton, ke por kelkaj lingvoregionoj, en kiuj aktivas kelkaj el niaj kamaradoj, tute mankas tiulingva materialo en la SAT-retejo. Antaŭ kelkaj jaroj, la poresperanta fako jam produktis du sufiĉe longajn informajn tekstojn. Ili povus ĉu esti rekte tradukitaj, ĉu utili kiel bazo por verkado de pli konciza prezentoteksto.

La kamaradoj, pretaj kontribui al la projekto, bonvolu esti en kontakto kun gmickle(ĉe)nexgo.de, aŭ rekte aliĝi al la dissendolisto de la poresperanta fako : http://groups.yahoo.com/group/SAT-p....

Kamaradoj sen retaliro uzu la okazon por kontakti rethavantajn kamaradojn el la sama regiono kaj peti ilian helpon. (Jen al kio utilas, i.a., SAT-rondo...).

Lasta grava detalo : la materialo estu preta okaze de la kongreso de SAT-Amikaro, fine de marto, tiel ke la dispartigo de la produktitaĵoj ne estu organizita fuŝe kaj lastminute antaŭ la SAT-Kongreso. Do, ek al !

La eldona fako kooperativa de SAT

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip