Januaro 2008
La eldonkooperativo de SAT antaŭvidas eldonon de 150-paĝa libro, en la serio "Faktoj kaj dokumentoj", pri liberaj programoj, okaze de la venonta SAT-kongreso, en auĝusto 2008.
Detala enhavoskizo, kaj regulaj informoj pri la evoluo de la projekto estos haveblaj ĉe : http://www.satesperanto.org/eldonko...
La libro estos dividita en tri grandaj partoj :
traduko de kelkaj fundamentaj dokumentoj, verkitaj de pioniroj de la
liberprogramista movado (por tiu ĉi parto estos utilega la partopreno
de denaske anglalingvaj kamaradoj) ;
prezento de diverstipaj konkretaj atingoj de la liberaj programoj,
kaj de la filozofio pri "liberaj permesiloj" ;
sintezo, komune verkota, eventuale kunlabore kun nacilingvaj asocioj
por la disvastigo de liberaj programoj.
Vole nevole, la uzo de informadikaj iloj pli kaj pli trudiĝas en niaj ĉiutagaj vivoj. El tio sekvas, ke estas grava kleriga laboro farenda por instrui al laboristoj mastrumi tiujn potencajn ilojn, kiuj povas esti tre efikaj emancipiloj, sed ankaŭ povas esti tre efikaj subpremiloj, se ilin regas nur la mastraro. Trudvendado, spionado, atencoj al la privata libereco ne estas nur teĥnikaj problemoj, sed koncernas ĉiujn, eĉ la plej nekomputilemajn homojn.
Do, tute ne temos pri manlibro pri liberaj komputilaj programoj, sed pri libro normale komprenebla eĉ de analfabetoj pri informadiko. Tial estos tre bonvena la partopreno de kamaradoj, kiuj tute ne fakas pri la temo, por certigi ĝustan ekvilibron inter teĥnika precizeco kaj ĝenerala komprenebleco.
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip