Jen finfine kompleta kaj fundamenta esperantlingva referenc-verko pri nuntempa stato de la mondo (el naturmedia, sociala kaj politika vidanguloj). Per tiu sinteza dokumento, Lester R. BROWN per klaraj vortoj ne nur provizas al ni sufiĉe precizan kaj koncizan superrigardon pri okazaĵoj kaj okazontaĵoj naturmediaj kaj socialaj - kaj kiel ili influas sin reciproke ĉirkaŭ la mondo - sed li liveras ankaŭ vastan solvo-proponaron, kiun li zorge kaj sisteme ilustras per tre konkretaj ekzemploj kaj eksperimentoj jam disvolviĝantaj en la mondo.
Lester R. BROWN estas fondinto en majo 2001 kaj prezidanto de la Ter-Politika Instituto (Earth Policy Institute), kies celo estas provizi planon por konstrui daŭripovan estontecon kaj gvidliniojn pri kiel atingi tiun ĉi celon.
Elangligon de la plej lasta ĝisdatigo de ĉi tiu verko de Lester R. BROWN realigis tuta skipo, kunordigita de Robin BETO, en kiu partoprenis Michael CAYLEY, David KELSO, Jack WARREN, Giridhar RAO, CHARMIAN, Leo De COOMAN kaj Nicola RUGGIERO, ĉiu alportante nemalhaveblan parton al la laboro.
Inter viaj manoj baldaŭ kuŝos libro, kiu certe ne nur multe pripensigos vin sed ankaŭ provizos al vi faktojn kaj sciojn por instigi vin al agado.
Plano B eldoniĝis por la Milana SAT-Kongreso.
Eseo pri ekologia politiko
Aŭtoro : Lester R. Brown
Traduko (elangligo) : skipe kunordigita de Robin Beto
344 paĝoj
Formato 24x16 cm
Eldonita en julio 2009
ISBN : 978-2-918053-01-9
Prezo : 18€
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip