La tri monoteismoj, animataj de ununura genealogia mortimpulso, dividas tutan aron da identaj malŝatoj : malamo al la racio kaj inteligento ; malamo al la libero ; malamo al ĉiuj libroj je la nomo de nur unu ; malamo al la vivo ; malamo al la sekso, al la virinoj kaj al la plezuro ; malamo al la virineco, malamo al la korpo, al la deziroj, al la impulsoj. Anstataŭ ĉio ĉi, judismo, kristanismo kaj Islamo defendas : la fidon kaj kredon, la obeon kaj submetiĝon, la inklinon al la morto kaj la pasion por transmondo, la anĝelon kaj la ĉastecon, la virgecon kaj la monogamian fidelecon, la edzinon kaj la patrinon, la animon kaj la spiriton. Tio signifas krucumi la vivon kaj glori la neniecon...
M.O.
La filozofio iam travivis epokon, en kiu laŭmodis la « Morto de Dio ». « Nian epokon, aldonas Mikaelo Onfrajo, oni pli ĝuste nomu tiu de la reveno de Dio. » Tial, liaopinie, urĝas la alveno de ateismo argumentita, firme konstruita, fortika kaj luktema.
Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) naskiĝis en 1959, en franca kamparana familio. Li iĝis doktoro pri filozofio, kaj instruis ĉe teknika liceo en Kaeno (Caen - Francio) de 1983 ĝis 2002. Forrifuzante tian instruadon de la filozofio, kia ĝi estas praktikata (laŭ instrukcioj, kiuj laŭ li, celas instrui nur la oficialan historion de la filozofio, kaj tiel mallernigas filozofi), li memvole eksiĝis el sia laborposteno en 2002. Li tiam kreis la « Popolan Universitaton de Kaeno » kaj verkis en 2004 la manifeston « La filozofa anaro » (La communauté philosophique).
Li verkis tridekon da libroj, en kiuj li formulas projekton de hedonismo etika [1], politika [2], erotika [3], pedagogia [4], epistemologia [5] kaj estetika [6]. |
Eseo
Aŭtoro : Michel Onfray
Traduko (elfrancigo) : Paul Signoret
185 paĝoj
Formato 24x16 cm
Eldonita en julio 2010
ISBN : 978-2-918053-03-3
Prezo : 18€
Recenzo de Nikolao Gudskov’ legeblas sur la SAT-retejo :
http://satesperanto.org/Traktajxo-pri-ateologio.html
Antaŭparolo al la esperanta eldono de [Traktaĵo pri ateologio legebla sur SAT-kulturo :
ĈE DU LINGVAJ EKSTREMOJ
[1] Skulptado de si (La sculpture de soi), kiu ricevis la premion Médicis, 1993
[2] Politiko de la ribelulo (Politique du rebelle), 1997
[3] Teorio de la ama korpo (Théorie du corps amoureux), 2000
[4] Kontraŭ-manlibro pri filozofio (L’antimanuel de philosophie), 2001
[5] Anatomiaj feaĵoj (Féeries anatomiques), 2003
[6] Arkeologio de la nuno (Archéologie du présent), 2003
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip