En tiu historio, mi nenion inventis, sed nur skribis tion, kion mi faris, vidis, aŭdis kaj kion mia memoro gardis gravurita en siaj profundaĵoj pri tiu tempo, kiam mi servis sub la flago nome, de la 4a de marto 1961 ĝis la 30a de decembro 1962.
Same kiel milionoj da nematuraj homoj, adoleskanto mi estis edukita en la spirito de la homaj rajtoj, la respekto de la aliaj, la kredo je Dio kaj lia senlima bonkoreco.
Je la alproksimiĝo de miaj dudekaj jaroj kaj post la soldat-instrua periodo, mi estis sendita Alĝerion kun, en mia dorsosako, ĉaspermeso. Nenio stranga en tio, krom tio, ke la ĉasaĵoj estis “homaj estaĵoj”, niaj fratoj.
Dum la dua mondmilito, mia patro militis por malkateni nian landon de la invadintoj : la soldatoj de la “hitlera reĝimo”. Sed en Alĝerio, mi estis ĉe la malbona flanko, tiu de la invadintoj, de la malamikoj de tiu kvieta lando.
Pro diskretecaj motivoj, mi plejparte ŝanĝis la hom- kaj loknomojn escepte tiujn de Tuikero kaj Besemburgo.
Roĝero Kondono (Roger Condon)
Harkio (arablingve : ĥarki) :
Alĝeria indigeno, uzita de la
franca armeo kiel kompletiga
provizora helpanto au
anstataŭanto inter 1954 kaj
1962 en Alĝerio. La franca
armeo varbis proksimume inter
160000 kaj 200000 harkiojn.
Familiano de harkio estas ankaŭ
nomita harkio.
Vivatesto originale verkita en esperanto
Aŭtoro : Roĝero Kondono (Roger Condon)
150 paĝoj
Formato : 24x16 cm
Eldonita en julio 2010
ISBN : 978-2-918053-02-6
Prezo : 15€
Recenzoj de Francika Toubale k Ginette Martin legeblas sur la SAT-retejo :
http://satesperanto.org/Tuikero-la-harkio-kaj-la-cetero.html
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip