Ĝisdatigita merkredon la 14an de oktobro 2020   Privata spaco  
Rev-ene Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

Dans la même rubrique

puce Kiuj ni estas ?
puce Kontaktoj
puce Kio estas SAT ?
puce Eldonaĵoj
puce E-librejo
puce Projektoj
puce Regularo
puce Arĥivoj
puce La S.A.T-E.F.K
puce Qui sommes-nous ?
> Hejmpaĝo > Regularo
























Regularo

Tiu teksto redaktita skipe far EFK-anoj estas akceptita de la Plenum-Komitato de SAT en ties kunveno de decembro 2010.

Regularo de la Eldona Fako Kooperativa de SAT
(malongige SAT-EFK aŭ Satefko)

Celoj

La eldona fako kooperativa de SAT celas :
- certigi la regulan eldonadon de kultura kaj kleriga materialo sub la ŝildo de SAT
- certigi malaltan vendoprezon de la eldonataj verkoj, por ke ili estu aĉeteblaj de kiel eble plej multaj kamaradoj. Por tamen ebligi al nepagipovaj kamaradoj aliri la eldonaĵojn, 10% el la stoko de ĉiu eldono estu rezervita por senpaga disdonado.
- zorgi pri la disvendado de la produktitaj verkoj.

Konsisto

La kooperativo konsistas el :
- konsilio, kiu leĝe reprezentas ĝin, kaj enhavas prezidanton, sekretarion kaj kasiston.
- eldonkomitato, en kiu estas minimume unu membro de la konsilio, kaj la aliaj praktike plej aktivaj membroj de la kooperativo. Ĉi tiu eldonkomitato zorgas kaj respondecas pri la plenumado de la kooperativaj celoj, kaj decidas pri la eldonplano kaj pri akcepto de novaj membroj en la kooperativo. La eldonkomitato havas sekretarion, kiu ricevas la eldonproponojn, kaj zorgas respondi ilin. En la eldonkomitato nepre devas esti unu el la membroj de la PK de SAT.
- asembleo, tio estas la tuta membraro de la kooperativo, kiu elektas la eldonkomitaton kaj la konsilion. La asembleo konsistas el membroj de la dissendolisto http://fr.groups.yahoo.com/group/SAT-EFK/, kaj funkcias kiel konsulta instanco por la diversaj eldonprojektoj. Krome en ĝi varbiĝas kunlaborantoj por la praktikaj taskoj.

Funkciado

La mono enkasigita per la vendo de la eldonoj estas utiligita jene :
- por repagi la kostojn de la eldonado
- por konsistigi kapitalon, kiu utilos por la efektivigo de pliaj eldonprojektoj
- por helpi al la plenigo de la ĝenerala kaso de SAT. La proporcioj inter la tri uzeblecoj estas regule fiksitaj de la eldonkomitato.

Kvankam leĝe memstara el la vidpunkto de la franca leĝo pro praktikaj kialoj, la kooperativo havas en SAT la statuson de fako, kaj do submetiĝas al la ĝenerala tiutema regularo. Kaze de problemo en ĝia interna funkciado, la PK zorgas solvi ĝin. Ĉiujare, la kooperativo devas raporti pri nombro de eldonoj produktitaj, en preparo, kaj pri financa situacio.

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip