Ĝisdatigita merkredon la 14an de oktobro 2020   Privata spaco  
Rev-ene Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

Dans la même rubrique

puce Multlingvaj glumarkoj "Tutmonda solidareco"
puce Liberaj programoj, faktoj kaj dokumentoj (libro)
puce Projekto "Hejmo"
puce Kromaj projektoj (en atendo)
puce Eldonplano 2012-2013
> Hejmpaĝo > Projektoj > Projekto "Hejmo"
























Projekto "Hejmo"

Januaro 2012

Kadre de SAT-EFK organiziĝas nova kultura projekto. Ĉirkaŭ muzikigo de unu poemo, Hejmo, verkita de Marĵorio Bultono (Marjorie Boulton), pluraj muzikistoj kaj komponistoj el la tuta mondo, ne nepre esperantistoj, estis kontaktitaj por verki propran muzikigon de tiu poemo. Celo estas havi plurajn versiojn pri tiu sama verko en diversaj stiloj, laŭ la estetikaj emoj de la komponistoj, kaj eldoni ĉiujn versiojn en unu sama kolektiva libro kaj KD, kiu entenos ĉiun version.

Kvankam ligi literaturon kun muziko estas tute ne aparte originala ideo, ja estas kultura agado kiu kuraĝigas artan kreadon kaj kies celo estas ankaŭ krei ligojn inter muziko kaj esperanto, ambaŭ universalaj kaj sennaciecaj en sia eco. Ĝi estas ankaŭ bazo por inviti komponistojn pripensi rilatojn inter muziko kaj esperanto kadre de literatura teksto, kaj kleriĝi pri tiu filozofia dimensio, sed ankaŭ riĉigi la kulturan vivon de la esperantista (kaj interalie) laborista mondo.

SAT-EFK starigis tiun projekton okaze de la SAT-kongreso en Sarajevo, somere 2011. Lino Markovo, muzikisto el Francio, iniciatis kaj kunordigas ĝin. Jam pluraj komponistoj engaĝiĝis kaj pretigas iom post iom siajn versiojn. La unua komponisto kiu publikigas sian laboron estas Abatejo, esperantista artisto el Japanio, kaj SAT-EFK entuziasme prezentas ĝin en sia retejo. Ĝuu !

La teksto de la muzikigita poeziaĵo legeblas sur la retejo de SAT :
- Hejmo

Novaĵoj pri la evoluo de la projekto regule aperas ĉe la blogo de la kunordiganto :
- Ipernita paĝaro de Lino

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip