Tekstoj de V. Elsudo kaj E. Lanti
kun enkonduka antaŭparolo de Gary Mickle
Sennaciisma pensado en la Esperanto-medio aperis embrie jam antaŭ cent jaroj – antaŭ la fondiĝo de SAT – en 1912, en la Bohema Laborista Asocio Esperantista, en kiu disvolviĝis la ideo de esperantismo kiel « parto de ĝenerala pensmaniero de la homo sinscie progresema, antiklerikula, antinaciula, antimilitarista kaj socialista » kaj de Esperanto kiel rimedo por « forigi la limojn de historiaj ŝtatoj » dum unua ŝtupo, kiu kondukos al dua konsistanta el iompostioma estingiĝo de lingvaj baroj per uzo de la internacia lingvo, kiu de dua lingvo « baldaŭ fariĝos lingvo unua por ĉiuj ».
De tiam la sennaciismo estas daŭre ĉeesta, en pli aŭ malpli eksplicita formo kaj en pluraj mutacioj, kies trajtojn kondiĉas ĉiam la respektiva epoko.
En ĉi tiu volumo vi trovos verkojn, kiuj respegulas plurajn evolustadiojn de la neniel dogmeca kaj ankaŭ nun evoluanta sennaciismo :
● A.B.C. de sennaciismo de V. Elsudo [Viktoro Kolĉinski], unue eldonita de SAT en 1924, kiam la ankoraŭ ne detale ellaborita sennaciismo estis iusence la « ideologio de SAT ». Jen unu el la unuaj provoj malvolvi sennaciismajn ideojn sub tiu nomo.
● Manifesto de la Sennaciistoj de Eŭgeno Lanti, unue eldonita anonime en 1931, poste en pluraj eldonoj ĉe SAT, rigardita longe kiel la definitiva elformulo de sennaciismo. Tiu ĉi sennaciismo-koncepto prezentas sin kiel unu aparta SAT-tendenco inter pluraj.
● enkonduka Antaŭparolo de Gary Mickle, kiu historie enkuntekstigas la verkojn de Kolĉinski kaj Lanti kaj pozitive pritaksas ilian aktualecon.
Kvankam ne la ideologio de SAT, sed nur unu el pluraj disflorantaj pensdirektoj en ĝi, sennaciismo estas infano de SAT, unu el la aferoj, kiuj karakterizas ĝin. Sed ĝi estas pli ol tio : ĝi estas afero, pri kiu necesas havi bazan scion por vere kompreni la ideo-historion de la komunumo, kiu formiĝis ĉirkaŭ la lingvo Esperanto.
Gary Mickle prezentas la eldonaĵon de SAT Du klasikaĵoj pri sennaciismo, dum la 86a SAT-Kongreso okazinta en Madrido de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2013 :
Originalaj eseoj
Aŭtoroj : V. Elsudo k E. Lanti
110 paĝoj
Formato : 15x21 cm
Eldonita en junio 2013
ISBN : 978-2-918053-08-8
Prezo : 8 €
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip