Ĝisdatigita je 2013/06/29
Atentigo : ĉi tie estas listigitaj (dat k alfabet-orde) multaj projektoj, pri kiuj EFK estis kontaktita k ekis konsideron pri eventuala eldono. Tio tamen tute ne garantias baldaŭan aperigon de koncernaj verkoj. Tie do povas aperi verkoj, kiujn la kooperativo fine ne decidos eldoni.
Proponitaj en 2010 aŭ pli frue :
- Biografio de Manuel Dimech, (trad) ; rezignita
- Bluaj muroj, de Cathy Ytak, en traduko (elfrancigo) de Philippe Adeline ;
- Dek du kugloj breloke muntitaj, de Louis Guillou, en traduko (elfrancigo) de Philippe Adeline ;
- Imagitaj komunumoj de Benedict Anderson (trad/elangligo) ; rezignita
- La Lando de lignodioj k La tagiĝpopolo, de Jan Fridegard, en traduko (elsvedigo) de la laborista klubo de Stokholmo ;
- Manifesto de la Komunista Partio de Markso kaj Engelso, en traduko (elgermanigo) de Detlev Blanke ;
- Muzikpecoj de Samir’ Manar’ (gitarpartituroj) ; rezignita
- Naciismo : tre mallonga enkonduko de Steven Grosby (trad/elangligo) ; rezignita
- La Plej bela historio pri parolebleco de Pascal Picq k aliaj, en traduko (elfrancigo) de Nikolao Karacaferis’ ;
- Pri Propraj nomoj en Esperanto (originala), kompillibreto ;
- Revoluciaj kantoj (kunlabore kun Vinilkosmo) (trad k orig), KD ;
- Sennacieca kalendaro (originala) ;
- La Silento de l’ armiloj de Bernard Clavel, en traduko (elfrancigo) de Philippe Adeline ; preskaŭ preta
- Tango kun du paĉjoj (trad/eljapanigo), infanlibro ;
Proponitaj en 2011 :
- Citaĵoj de famuloj pri Eo, kompillibreto ;
- Laborista Esperanta movado antaŭ la mondmilito de G.P. de Bruin (originala), retlibra republikigo ;
- Reĝo Ubuo, teatraĵo de Alfred Jarry, en traduko (elfrancigo) de Thomas Larger kaj Thierry Tailhades ; preskaŭ preta
Proponitaj en 2012 :
- La Minuto antaŭ la Sturmo, de Jérôme Leroy, en traduko de Ĵak LePuil kaj Armela LeQuint ;
- Historio de SAT 1921-1953, reeldono
- Historio de SAT (post 1953), kolektiva (originala) ; verkenda
- Ventro de la filozofoj de Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray), en traduko (elfrancigo) de Ŝarlerik’ d’Arroi ;
- Manifesto por nova civilizo (Sufiĉas trairi la ponton), de Miĉelo Eliardo (Michel Eliard), en traduko (elfrancigo) de Renée Triolle ; preskaŭ preta
Proponitaj en 2013 :
- Varma Mezepoko, bildstrio de Serĝo Sir’