La libreto "Manifesto por nova civilizado" kun subtitolo "Sufiĉas trairi la ponton" celas plenigi kompletan mankon de alternativo rilata al etiko kaj daŭro de nia civilizado. La du kunverkintoj havas klaran pozicion pri gravaj problemoj (socio, ekologio, komunikado, financo, heredaĵo) kaj diras sian indignon pri forgeso pri la homo en ĉiuj kampoj kaj pri la laŭdira progreso, kiu fakte kaŝas la volojn regi kaj alproprigi. Neniu inda ŝanĝo estiĝos sen profunda ŝanĝo en la spiritoj, kaj tiu libreto alportas la necesajn elementojn. Kerna ĉerpofonto estas la verko de profesoro Gilbert Durand "Scienco de la Homo kaj Tradicio".
Antaŭparolo de la tradukinto :
Michel Eliard /Miŝel’ Eljar’/ estas esperantisto el suda
Francio kaj... li ne havas televidilon, sekve restas al li multe
da tempo por legi kaj pripensi. Kun juna instruisto, Patrick
Pappola /Patrik’ Papola’/ forte engaĝita en bataloj por protekti
naturon (defendo de la urso en la montaroj Pireneoj, natura
rezervejo mara kaj tera inter Marsejlo kaj La Ciotat /La-
Sjota’/) li multe diskutis pri kia mondo restos por niaj infanoj
se ni daŭre vivas tiamaniere. Tute klare estas, ke nia mondo
ne povas daŭre vivi laŭ la konsumsistemo, kiu permesas
vivigi 6 miliardojn da homoj laŭ la usona vivmaniero dum ni
jam estas 7 miliardoj. Same tute klare estas, ke ni, el
ekstremokcidenta mondo, kiuj ĝuas la diversajn profitojn de
progreso ne rajtas malpermesi al la evoluantaj landoj celi la
samon, do ni kune, ni la Homoj, devas krei novan
socimodelon ne kun kresko sed kun malkresko por respekti la
planedon kaj la homojn. Sed ne nur konkretaj havaĵoj
permesas al la homo bone vivi se li ne samtempe pripensas
sian lokon en la mondo : kiel rilati kun la naturo ? kiel rilati kun
la Tradicio ? kiel konscii, ke ni vivas nur surbaze de diversaj
mitoj, neniel raciaj. Apogante siajn ideojn sur la ideoj de nunaj
sociologoj (ĉefe Gilbert Durand /Ĵilber’ Duran’/) aŭ malnovaj
filozofoj, la du kunverkintoj invitas nin pripensi kaj kun ili trairi
la ponton al alitipa socimodelo. Trairi, ne nur transiri ĉar ne
mankos problemoj kaj malfacilaĵoj.
Tiu "promenado" tra la jarcentoj kondukos nin de greka
mitologio al francaj filozofoj, de la pensantoj de la 18a
jarcento (jarcento de la Lumoj) al nuntempaj bardoj. Por helpi
vin, vortareto je la fino de la eseo iĝas kvazaŭa panoramo de
moderna filozofio.
Renée Triolle
Vinko Markovo prezentas la broŝuron Manifesto por nova civilizado kadre de la 86a SAT-Kongreso okazinta en Madrido de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2013 :
Soci-filozofia eseo
Aŭtoroj : Michel Eliard, Patrick Pappola
Traduko (elfrancigo) : Renée Triolle
55 paĝoj
Formato : 20x14 cm
Eldonita en julio 2013
ISBN : 978-2-918053-10-1
Prezo : 3 €
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip