SENNACIISMA FRAKCIO DE SAT


La Deklaracio de la Frakcio estis decidita dum kunveno okazinta 2001-07-20 ĉe la SAT-kongreso en Nagykanizsa (Hungario).

DEKLARACIO PRI SENNACIISMO

Antaŭparolo

Kapitalismo kaj naciismo estis la ĉefaj karakterizaj faktoj de la 20a jarcento. Ili ne ĉesis sin nutri unu la alian per rivaleca sistemo: ĉiunivele regas konkurenco kaj ekspluatado de homoj far homoj. Tiu sistemo favoris iun minoritaton: homoj kaj nacioj, damaĝis al la plimulto. Ĝi ekstremigis la perfortecon inter la homoj. En la nova jarcento, kiu ekkomencas en tiu jaro 2001, kunvenitaj en Nagykanizsa (Hungario) kadre de la 74a SAT kongreso, la sennaciistoj celas alian sistemon.

La Sennaciista Frakcio aganta en kaj ekster S.A.T.

kunigas la gekamaradojn konvinkitajn pri tio, ke la naciismo estas unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo.

Ni ne povas konsenti, ke pro ĝi estu oferataj homamasoj.

La ekspluatistoj obeigas siajn servistojn ĉu per narkotilo kiel naciismo, ĉu perforte.

Naciismo bremsas evoluon de la tutmonda kulturo kaj, pere de ĝi, kondukas al ekologia katastrofo.

Ne ĉiuj homoj klare rimarkas tion, sed tiuj, kiuj racie aplikas Esperanton, devas konscii, ke partopreni en naciista agado signifas daŭrigi la homan ekspluatadon.

La kapitalistoj subtenas ĉiamaniere la naciismon, ĉar ili el sia sperto scias, ke tiu religieca animstato estas altgrade ekspluatebla.

Tasko de la Sennaciista Frakcio

Imunigi ĉiujn homojn, esperantistojn aŭ ne, kontraŭ la naciisma bacilo.

Klare montri, ke la internacia konkurenco parencas kun la interentreprena, ke la landlimoj neniel povas respondi racie al la kulturoj, gentoj, lingvoj nek al religioj, sed utilas por protekti privatajn interesojn.

La sennaciistoj luktas cele al ĝenerala rajto de memdetermino. Ĉiu homo rajtas sin determini, kiel ajn li volas : ĉu religie (kristano, judo, islamano, homaranisto, ktp), ĉu metafizike (ateisto, agnostikulo, materiisto...), ĉu etne (cigano, kurdo, ĉerkeso, flandro...), ĉu asocie (SATano, UEAano...), ĉu klase (proleto, etburĝo...), ĉu politike (komunisto, anarkisto..), eĉ nacie (franco, germano...). Tiuj, kiuj sin determinas SENNACIISTOJ, ĉie kaj senlace agas cele al homaro emancipita kaj frateca. Ili partoprenas la klasbatalon kune kun ĉiuj siaj luktantaj gekamaradoj.

Nepenseblas, ke iam ajn la sennaciistoj intencos trudi perforte sian ismon nek en SAT nek ekstere.

Ek de la fondiĝo de SAT, ili scias ke:

Tial, ili celas kutimigi siajn proksimulojn al EKSTERNACIA SENT-, PENS- kaj AGADKAPABLO.

Se viaj ideoj estas proksimaj al ĉi tiuj principoj kaj vi opinias necese agadi por sennaciismo, anoncu vian aliĝon al la frakcia adreso ĉe: Djémil Kessous, 38 rue du Capitaine Cocart, FR-91120 Palaiseau.

{ĝisdatigo de 2004-01-17}


[reen al la ĉefpaĝo de la Sennaciisma Frakcio]