Nia Pozicio

Antaŭ dudeko da jaroj, la lingvistoj ankoraŭ malkonsentis pri la eblo daŭre starigi artefaritan lingvon. Hodiaŭ ili devas agnoski la faktojn: Depost 34 jaroj esperanto vivas k normale daŭrigas sian evoluadon, tute same kiel natura lingvo. Proporcie kiel ĝia uzado disvastiĝas en ĉiuj fakoj de l' vivo: scienco, arto, tekniko ktp., ĝi fleksiĝas k pliriĉiĝas je novaj vortoj k formoj. La kreaĵo de Zamenhof estas nun mirinda lingvo, kapabla traduki ĉiujn nuancojn de la homa penso.

La formulo estas trovita. Kiu ajn konas la strukturon de esperanto, tiu povas, se por tio li havas emon k tempon, naski idojn de esperanto. S-ro de Sosur (Saussure), kiu ŝajne havas pasion por tia ludo, naskis almenaŭ dekduon da ili ekde 1908. Kaj mi scias, ke pluraj amatoraj lingvistoj posedas en siaj tirkestoj mirindajn projektojn; nur maljusta sorto malhelpis, ke ili trafu en presejon ...


Teorie la problemo estas do solvita k ŝajnas, ke hodiaŭ ni ekiras al praktikaj efektivigoj. La III-a Internacio starigis Studkomisionon, kies tasko estas raporti antaŭ la proksima internacia Kongreso.

Kia devas esti nia sinteno antaŭ tiu iniciato?

En 1919, en la unua postmilita n-ro de Esperantista Laboristo, ni faris tre kategorian deklaron, kiun hodiaŭ ni konfirmas: unue revolucianoj, poste esperantistoj. Konsekvence, ni akceptas la disciplinon de niaj klasaj organizoj. La Studkomisiono decidu, k ni akceptos ĝian decidon, kia ajn ĝi estu!...

Estas evidente, ke ni antaŭmetas la kondiĉon ke la fakta ordonpovo, kiun disponas la III-a Internacio, devos fari ĉiujn necesajn aranĝojn por ke la decido de la Studkomisiono ne restu malviva surpaperaĵo. Ni ne povus akcepti la decidon de Komisiono, ne havanta la necesan povon por doni leĝoforton al siaj rezolucioj. La sperto avertas nin pri la senpoveco de morala aŭtoritato, kia ajn granda ĝi estas, por trudi siajn decidojn.

La aranĝoj farendaj devas enteni la devigan instruadon de la alprenota lingvo en ĉiuj lernejoj el la landoj, kie la Proletaro jam konkeris la regadon. Ĉie alie, la organoj de la diversaj sekcioj de la Internacio ricevu la instrukcion fari aktivan propagandon por tiu lingvo. Kaj ĉiuj propagandistoj estu devigataj ĝin lerni en difinota tempodaŭro, se ili volas ne esti malkvalifikataj por okupi siajn postenojn, ktp., ks.


Kia estas nia pozicio antaŭ tiuj, kiuj propagandas surogatojn de esperanto?

La vidpunkto de la skismanoj estus defendebla, se ili povus demonstri:

  1. Ke esperanto ne estas kontentiga solvo pri la demando;
  2. Ke ido, esperantido, aŭ iu ajn projekto morgaŭ naskiĝonta, estas la ununura k definitiva solvo.
  1. * Nu, la 13 internaciaj kongresoj de esperanto, la 70 gazetoj nun aperantaj, pruvas pli ol necese, ke esperanto kontentige solvis la problemon pri lingvo internacia.
  2. * Por refuti tiun punkton, sufiĉas diri, ke la lingvistoj ne interkonsentas pri la kvalitoj de la diversaj projektoj: Jespersen, el Kopenhago, diras jes; sed Brandt, el Moskvo, diras ne. La unua pledas por ido, la dua por esperanto. Kaj kiam niaj idistaj K-doj asertas, ke ilia lingvo estas la "scienca" solvo de l' problemo, ni ne povas ne rideti, pensante, ke preskaŭ ĉiuj decidoj de ilia Akademio estas alprenitaj je la plimulto de la voĉdonantoj. Kelkfoje eĉ tiu plimulto estis nur unu- aŭ duvoĉa.

En scienca fako, demando restas nesolvita tiom longe, kiom ĝi ne akiras la unuanimecon de la fakuloj. Unu sola povas esti prava kontraŭ ĉiuj aliaj. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas memori la nomon de Galileo.

En la nuna stato de la demando, la solvo de la problemo pri lingvo internacia ne estas pure scienca. Ni devas, bedaŭrinde, resti sur la kampo de la empiria metodo. Tion saĝe k modeste faras la esperantistoj per la enkonduko de neologismoj, kiujn akceptas aŭ forpuŝus la uzado. Esperanto tia, kia oni ĝin parolas k skribas hodiaŭ, konsiderinde pliriĉiĝis depost 30 jaroj. Necesas esti blindigita de partieco por ne agnoski tion; k estas argumenti mallojale, kiam oni kritikas nian lingvon per citado de arĥaismoj kiel ekzemploj.

Ĉar la lingvistoj ne sukcesas interkonsenti, ni lasas al la uzado la zorgon decidi pri dubaj punktoj. Ĝi estas la internacia popolo, kiu prilaboras ĉiutage sian lingvan interkomprenilon.

Pri lingvaj demandoj, la decidoj ne dependas de gramatikistoj, sed de la homoj, kiuj utiligas la lingvon. La problemo prezentiĝos sub reala aspekto nur kiam Ŝtatoj aŭ, se Ŝtatoj mankas, aro da internaciaj organizoj (ekzemple sindikatoj) decidos utiligi praktike artefaritan idiomon.

Tia estas la opinio de unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la lingvoscienco. S-ro A. Meje (Meillet) ja diris tion al ni en 1920 per letero, kiun ni publikigis en Esperantista Laboristo.

Konsente kun la klera profesoro ĉe la Franca Kolegio (1), konsente kun tio, kion skribis s-ro Kutura (Couturat) en sia majstra Historio pri Universala Lingvo, konsente kun Zamenhof mem, ni opinias, ke nur fakta regopovo praktike povas solvi la problemon.


(1) France: Collège de France


Oni do ĉesu paroli pri scienco, kiam povas temi nur pri disciplino k ekpraktikado! Ni klopodu alprenigi la ilon. Per uzado, la estontaj generacioj bone scipovos ĝin poluri k tutperfektigi.

(1-1922.)