Signo pri maturiĝo de klaso

Iu karakterizo pri kadukiĝo de klaso estas la fakto, ke tiu klaso ne plu kapablas plej efike utiligi, adaptigi la sciencajn k teknikajn eltrovojn por sia propra prospero k memdefendo.

Kio karakterizas la maturiĝon de klaso, aspiranta al liberiĝo k al mastruma rolo en la socio, estas ĝuste la fakto, ke tiu klaso scipovas pli bone ol la kadukiĝanta uzi ĉiujn progresilojn.

Se oni konsentas pri tiuj du asertoj, oni povas sin demandi, vidante kiel la burĝaro k la proletaro aplikas esperanton, ĉu la unua estas baldaŭ pereonta k ĉu la dua estas klaso tuj kapabla mastrumi la socion.

Ni atentu la faktojn. Antaŭ nelonge okazis internacia konferenco por la apliko de esperanto en la scienca k komerca fakoj. Ni konstatas, ke 266 komercaj ĉambroj, foiroj k similaj institucioj el 32 landoj estis reprezentataj: el la raporto de l' delegito de la Frankfurta Foiro, ni vidas, ke tiu institucio uzis esperanton tiome, ke nia lingvo okupas la kvaran lokon inter la lingvoj uzataj.

Nun ni turnu la okulojn al niaj laboristaj organizoj. Ĉu ni povas konstati la saman emon k kapablon utiligi esperanton? Bedaŭrinde, ne. Konsekvence, ĉiaj ajn iluzioj estu for. Nenio estas pli danĝera ol blinda entuziasmo, kiu ne vidas la realon. Kaj reale estas, ke la internaciaj institucioj de la burĝa klaso scipovas nuntempe utiligi pli bone la progresilon esperanto ol la internaciaj organizoj laboristaj.

Plie estas konstatebla fakto, ke multaj laboristaj gvidantoj ankoraŭ nun opinias, ke la laboristoj ne devas perdi tempon en la mondlingva movado. Komercaj ĉambroj k burĝaj registaroj morale helpas, eĉ mone subvencias la neŭtralan esperantan movadon. Nu, ĉe niaj plej altaj instancoj ni trovas nur skeptikon k eĉ mokojn pli malpli kaŝitajn.

Ĉu ni devas malkuraĝiĝi pro tio? Certe ne. Ni ne forgesu, ke nia pure proleta movado esperantista estas ankoraŭ tre juna. Ĝis nun ni ne povis sufiĉe grandskale montri la praktikeblon de la mondlingvo k tiele altiri la seriozan atenton de la laboristaj gvidantoj al nia afero.

Hodiaŭ sufiĉu la konvinko, ke ni antaŭeniras en la bona direkto. Necesas nur ne halti por ke, post pli malpli longa tempo, ni povu postuli, anstataŭ almozpeti, ĉe la laborista gvidantaro, kiel okazas nuntempe.

SAT montris al ni la ĝustan vojon.

Antaŭen!...

(9-VII-1925.)