Malgranda kaŭzo, granda efiko

"Sablero enkroĉiĝis en la uretero de Kromŭel (1) (Cromwell), k jen pro tio la sorto de l' mondo aliiĝis." Per tia figuro la fama pensulo Paskal celis montri, ke malgrandaj kaŭzoj povas havi grandajn efikojn.


(1) Kromŭel mortis de rena ŝtonmalsano.


Esperanto estas per si mem io tute ne grava. Sed ni supozu, ke jam antaŭ 40 jaroj ĉiuj gvidantoj de laboristaj partioj, ĉiuj internaciistoj k pacistoj lernus, propagandus k praktikadus tiun racie artefaritan lingvon. Tiaokaze, ĉu oni prave povus aserti, ke la historia procezo irus la saman vojon?

Kiu partoprenis SAT-kongreson, kiu dum jaroj interrilatis senpere kun K-doj el plej diversaj mondpartoj, kiu sentis sin forte ligita al movado, kie oni ignoras la landlimojn, kie oni parolas saman lingvon, tiu certe jam konvinkiĝis, ke estus tute ne ebla la patriotisma febro, kiu frenezigis en 1914 la spiritojn de milionoj da laboristoj-internaciistoj k kaŭzis tiom da mortigoj k ruinoj.

Nia sennacieca lingvo estas per si mem kvazaŭ sensignifa sablero. Tamen ĝi ankaŭ povus aliigi la sorton de l' homaro, se ĝi ŝoviĝus en la ĝustan lokon, t. e. en la cerbojn de la laboristoj. Esperanto estas nur ilo, kiun oni povas bon- aŭ malbonuzi. Sed ĝi tamen estas nepre necesa al la klaso, kies historia misio estas unuecigi k sekve pacigi la mondon.

Tion ni jam multfoje diris; sed ripetado tamen estas necesa. Tro da K-doj ja ne sufiĉe konscias pri la utilo k gravo de nia tasko. Tro da SAT-anoj eĉ konsideras sian esperantan laboron kiel akcesoraĵon; tro da ili elspezas siajn monon k energion en bagatelaj servoj k sensignifaj taskoj ...

Mi ne plu memoras, kiu famulo diris, ke "estas facile plenumi sian devon, sed ĝin koni estas malfacile ..."

Nur tiu estas vera SAT-ano, kiu ekkonis, ke la esperanta afero indas, ke oni dediĉu al ĝi sian tutan liberan tempon, sian tutan energion, – sian vivon ...

(19-VII-1928.)