Je la lumo de la sperto

Ekrigardante nian postmilitan movadon retrospektive, ni konstatas, ke kelkaj famuloj favore rekomendis esperanton. Memorige mi citu kelke da nomoj: La nobla pacisto Romen Rolan, la scienculo Karlo Riŝe (Richet), la revoluciulo-verkistoj Henriko Barbus k M. Gorki, la poeto Eduin Markm (Edwin Markham), la saĝulo Han Riner, la aŭtoritata lingvisto A. Meje (Meillet) k aliaj.

Gravaj organizoj vocdonis deziresprimojn por esperanto, k eĉ kelkaj, kiel la Internacio de l' Militintoj k la Edukista Internacio, per kongresaj decidoj alprenis ĝin kiel sian oficialan lingvon.

Nu, kia estas la rezulto de tiuj aproboj k decidoj? Ni bedaŭrinde povas konstati, ke ĝi estas preskaŭ nula.

Grandan esperon ni havis rilate la sintenadon de Sovet-Rusio pri nia afero. Kaj jen, lastatempe ni eksciis, ke la rusa Registaro seninteresiĝas pri nia propagando, eĉ likvidas la poresperantajn organizojn, kiuj de nun estos nur privataj entreprenoj.

La Studa Komisiono por alpreno de helpa lingvo ĉe la III-a Internacio jam ne donas vivsignon. Ĝi ne atentas la ricevon de dokumentoj k eĉ ne respondas al informpetoj. De tiu flanko ni ankaŭ ne atendu gravan rezulton, se ni ne volas senrevigi.

Kaj la famuloj, kiuj rekomendis esperanton, ĉu mem ili lernis ĝin? Eble ili lernetis, sed certo estas, ke praktike ili ne uzas nian lingvon. Pro tio iliaj aproboj k instigoj estas nur duonvaloraj, ĉar la ekzemplo ne apogas la konsilon. Estas tamen nedubeble, ke se iu talenta verkisto penus por funde scipovi esperanton k verkus per ĝi, nia afero antaŭenmarŝus grandpaŝe.

Tion ni ne esperu: la literaturistoj konsideras sian tempon tro multekosta por dediĉi iom da ĝi al funda lernado de nia lingvo. La politikistoj estas tro okupataj ĉe solvo (?!) de ĉiutagaj problemoj por interesiĝi pri nia afero.

La sukceso povas veni nur de malsupre. Estas nia modesta tasko penetrigi en la vivon la uzadon de internacia lingvo.


Ni ekrigardu alian flankon de la problemo: la kursojn. Ĉu la rezulto estas tie kontentiga? Multloke instruistoj plendas pro malsukceso. En "Kroniko" ofte estas sciigate pri malfermo de kursoj kun multenombra lernantaro. Sed plej ofte oni silentas pri la ferma por ne konfesi fiaskon. Estas do necese, ke ni atentu ankaŭ pri tiu fakto por orienti nian propagandon.

Oni tro klaĉadis, ke esperanto estas "tiel facile lernebla!", ke oni povas encerbigi ĝin en "kelkaj semajnoj" da lernado. Tio estas malvera. Kaj la laboristoj tiele trompitaj forlasas la kurson je la unuaj malfaciloj. Sufiĉu diri la veron: esperanto estas multe pli facile akirebla ol iu ajn nacia lingvo.

Ni precipe insistu al la varbotoj pri la nepra neceso de komuna, sennacieca lingvo por la vivo de Internacio. Ni ne laciĝu montri la nekonsekvencon de la t. n. internaciistoj, kiuj ne konscias pri la gravo de nia propagando. Ni demonstru, ke ili konstruas sur sablo, dum ni starigas nian konstruon sur roko; ke ili komencas meti la tegmenton en malplenon dum ni pacience masonas fundamenton. Ni konigu al la amaso, ke niaj ĉefoj estas preskaŭ ĉiuj pli malpli plurlingvanoj, pro tio ricevas delegitecon al la internaciaj kongresoj k tute ne estas interesataj, ke oni malaperigu la lingvajn malfacilojn. Ni klarigu pri la grandega valoro de internaciaj rilatoj por naskigi ĉe nia koro veran sinceran senton de amikeco al tutmondaj Kamaradoj. Ni senlace ripetu: kiu ne havas amikojn en ĉiuj landoj, tiu ne rajtas sin konsideri kiel indan internaciiston.

Pli trafe: komprenigu ni, ke estas jam tempo por celi al universalismo, al sennaciismo; ke la esperantisto-revoluciuloj komencis krei la celon de tiucela organismo: nian SAT. Ni montru ankaŭ per nia nekompromisemo kun la burĝaj esperantistoj, ke ni estas la plej konsekvencaj el la revoluciuloj.


Sed antaŭ ol almiliti la internaciistojn, kiuj ne sufiĉe atentas pri nia propagando, estas unue necese, ke la esperantistoj mem plene konsciu pri la gravo de la mondlingva problemo. Estas urĝega tasko formalaperigi el niaj rondoj ĉian neseriozon, ĉian emon al blufo k trograndigo; unuvorte ĉion hereditan el la burĝa movado.

En niaj rondoj estu ne nur verdstelportantoj, sed veraj praktikantoj de la lingvo. Ĉar estas konstatebla fakto, ke multaj ne penas sufiĉe ellerni la lingvon, ni devas instigi ilin per ia konkuremo. La aniĝo al SAT povos esti instigilo. Ĉiu deziranta aniĝi devus pruvi, ke fakte li uzas esperanton. Kompreneble ni ne povas postuli, ke aniĝdeziranto perfektege estru la lingvon. Cetere estas en ĝi tro da punktoj pri kiuj niaj "eminentuloj" ne interkonsentas. Ili eĉ ofte riproĉas unuj la aliajn, pri nekorekta uzo de esperanto. Eĉ Zamenhof estas kulpigita pri gravaj eraroj, troviĝantaj en lia verkaro. Sufiĉas postuli, ke ĉiu estu kapabla bone komprenigi sin. Kiam oni scios, ke por fariĝi "Satano" estas unue necese scipovi esperanton, tio estigos en la kursoj tre efikan instigon por la ellernado.

Oni bonvolu ne konkludi el miaj premisoj, ke mi estas iel pesimista. Tute ne. Mi nur celas atentigi la Kamaradaron pri danĝero de iluzioj k pri forfaligendaj baroj; pri neceso de longdaŭra, sistema, metoda k zorge antaŭpreparita klopodado por varbi la indiferentulojn k silentigi la kontraŭulojn. Ni kvazaŭ transirante grandan arbaron el rutino k antaŭjuĝoj, devas iri malrapide, sed kuraĝe dishaki, por fari lumon k forpeli la nigrajn bestojn embuskataj en densejoj.

La propagandistoj estas ja pacaj batalantoj, tamen batalantoj. Ili do devas agi kun plej scienceca strategio k plej zorga antaŭpreparo. Kiam oni ekiras militon nur entuziasmigite k ne preparite, tiam malvenko okazas.

La batalo por trudi esperanton al la Internaciistaro apenaŭ komenciĝis. Ni antaŭeniru celrigardante, kun la plena konscio, ke la objekto por kiu ni batalas estas nobla k inda je ĉiaj oferoj.

(III-1922.)