Publika letero al Romen Rolan

Kara Romen Rolan!

Vi jam scias per mia respondo al via publika letero, presita en Le Journal du Peuple (Ĵurnalo de l' Popolo), en kiaj cirkonstancoj, sub kiaj influoj estis balote aprobata la artikolo III-a, enmetenda en la Statuto de SAT, artikolo, kiun akre vi malaprobas. Vi scias, ke tiu kongresa voĉdono havas nur valoron de propono, sed neniel de definitiva decido, ĉar ŝanĝo en la Statuto de nia organizo povas nur okazi per ĝenerala voĉdono de ĉiuj membroj. Hodiaŭ mi do tute ne intencas denove klarigi la motivojn, kiuj instigis la K-dojn el Dresden proponi tiun artikolon.

Se mi nur dezirus trovi viaflanke aprobon por mia persona sintenado, rilate tiun aferon, mi povus preteksti, ke ankaŭ mi ne aprobis la proponon, kiam en Parizo ni ĝin pridiskutis ĉe kunsido de l' Centra Komitato. Mi diris, ke ĝi estas maloportuna, se mi serĉus aprobon alie ol en mia propra konscienco. Mi do malkaŝe diru, ke la intencon de la Dresdenanoj mi plene aprobas. – Kaj se la maltrafa artikolo estos definitive akceptita, nu, mi obeos ...

Ni alvenis je la tre grava punkto diskutinda. Ĉu oni devas aŭ ne obei decidon, kiun oni ne aprobas? Ĉu oni devas eksiĝi el organizo se la plimulto ne akceptis onian propran vidpunkton? Ĉu oni povas konsenti kun via diro, ke vi ne "allasas ian ajn malpermeson?"

Mi ne intencas funde pritrakti tiujn demandojn en tiu ĉi malampleksa skribaĵo. Cetere mi scias, ke de kiam ekzistas homoj – pensantaj homoj, kiel diris La Brujer, – oni sensolve diskutas tiun temon. Lastatempe ĝi estigis amikan interdiskuton inter vi k Henriko Barbus. Mi do konas la ambaŭflankajn argumentojn; k mi devas konfesi, ke ankoraŭ nun pri kelkaj punktoj mi forte ŝanceliĝas pri elekto inter la du tezoj.

Ne necesas tamen longe meditadi por konvinkiĝi, ke ne povas ekzisti du individuoj absolute samopiniantaj pri ĉio. Ne ekzistas identaj homoj. Pro tempaj k lokaj kaŭzoj ĉiu el ni estas malsame decidigata. Kiam iu aliĝas organizon, li do jam devas scii, ke iafoje li devos malatenti siajn personajn preferojn k submetiĝi al tiuj esprimitaj de la plimulto.

Vi volas lasi al ĉiu plenan liberon; vi malaprobas ĉiun malpermeson. Tio certe estas laŭdinda, tre loga k neniel danĝera ... – se la tero estus loĝata nur de homoj kiel vi, Romen Rolan, kiel Han Riner aŭ Tolstoj; loĝata de saĝuloj, kapablaj trovi en si mem la veron, la ĝustan vojon; kapablaj per si mem ŝanĝi la direkton, se ili ekkonscias pri la vojerariĝo.

Nu, vi rigardu ĉirkaŭ vi. Kiom da viaj samtempuloj kapablas vivi senleĝe, en absoluta libero? Tre malgranda nombro, bedaŭrinde.

En 1916 vi diris al via amiko P. J. Ĵuv: "oni ne povas, sen malutilo liveri la tutan veron. Neniam oni povas diri la tutan veron – tutan sian veron. La mondo ne povas ĝin elteni ..." Ĉu prave oni ne povas opinii same pri allaso de plena libero al la popolamaso?...

Jes ja, la aŭtoritato estas iafoje senefika, ofte malbona. Ĝi ankaŭ malbonigas tiujn, kiuj ĝin aplikas. Estas konstatebla fakto. Sed ĉu oni prave povas aserti, kiel la anarkianoj, kiel mi mem kredis ĝis mia tridekkvara jaraĝo, ke sufiĉus fordetrui la ŝtaton, forstreki ĉiun ajn leĝon por malaperigi la malbonon el la mondo? Mi venis al opinio alia.

Certe, por mi ankaŭ, plena, senlima libero restas la plej ŝatata, la plej alcelinda idealo. Mi eĉ opinias, ke estas bone, ke spirituloj kiel vi retiriĝu el la socia interpuŝiĝo k izole superstaru sur la suproj. Kiel aglo kun akra rigardo, kiu per fortikaj flugiloj transflugas abismojn, vi povas tute ne atenti pri la surteraj kaptiloj, en kiujn falas la malfortuloj, kiaj ni estas. Vi signas al ni la celon; k tio estas necesega. Sed ni devas transpaŝi marĉojn. En mallumo iafoje ni palpe iradas, atentante pri insidaj logaĵoj; ni devas trovi apogon unu ĉe la alia, k por tio ni bezonas organizon. – Kaj ĉiu ajn organizo bezonas regulojn, disciplinon, – sekve "malpermesojn" ankaŭ kelkafoje.

Kiam mi petis, ke vi bonvolu apogi nian kongreson per via honorata, mondfama nomo, neniel mi supozis, ke tio iel ajn devigos vin aprobi k akcepti respondecon pri la decidoj tie alprenotaj. Mi deziris nur, ke vi subtenu nian malforton en nia ĉiutaga batalo por universala lingvo. La faktoj montras, ke vi ne perdis la tempon, ke vi ne misuzis vian influpovon, konsentante "pruntedoni vian nomon". La artikolo, kiun vi verkis okaze de nia kongreso, jam tradukite aperis en deko da ĵurnaloj. Ĉu tio ne estas grandampleksa propagando?

Nu, ĉu vi opinias, ke ekzistas alia esperanta organizo preta disvastigi vian opinion pri esperanto? Tiaokaze vi erarus. Vian koncepton pri la mondlingva problemo povas propagandi nur sennaciuloj kiel ni. La aliaj esperantistoj silentas aŭ malaprobas vian vidpunkton. Vole nevole vi do restos kun ni. Kaj mi ne dubas, ke, se vi estus pli objektive informita pri la t. n. neŭtrala esperanta movado, vi tute konsentus kun mi. Ĝi putras pro dandismo, vanto, malseriozo. Tie oni certe ne konscias pri la gravo de Universala Lingvo. Esperanto estas nur preteksto por ekskursadi, amuziĝi, flirti ...

La sperto montris, ke laboristoj akiras en tiu medio nur la malbonajn ecojn de burĝeco. – Tiun terminon mi uzas laŭ la Flobera difino (1). En la broŝuro "For la neŭtralismon!" estas jam notite: "Kontakte de la burĝoj la esperantistaj revolucianoj tendencas al dandismo, al emo pri nomkonigado k aliaj fiburĝecoj. Estas vere amuze – aŭ plorinde – konstati, ke la t. n. laboristaj grupoj neniam forgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj de esperantaj ĵurnaloj, meti la nomojn de la prezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto, ktp., ktp. Kredeble en la koro de ĉiu "laboristo" dorme kuŝas burĝa spirito ..."


(1) "Burĝo estas iu, kiu pensas malnoble."


Mi estas firme konvinkita, ke nur miskompreno k nesufiĉa informiteco pri nia movado igis vin skribi: "Pretendi malvastigi esperanton je revolucia grupo estas perfidi esperanton k ne esti inda je ĝi".

Neniam tia stranga penso venis en la cerbon de iu ajn el ni. Kaj kiel pruvo, mi ankoraŭ faru citon el la ĉi supre menciita broŝuro, kiu estis kvazaŭ la gvidilo por nia SAT-entrepreno:

Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke Universala Lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel ĉio scienca: Internaciismo estus nur revo, se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj, ktp.; vole nevole la scienculoj laboras al la tutmonda revolucio ...

Sed por propagandi esperanton en la burĝan klason, kiel vi prave konsilas, estus necese silenti pri la motivoj, kiuj instigas nin disvastigi k praktiki nian lingvon. Ĉu vi konsilas al ni tian sintenon?

SAT entenas elementojn el plej diversaj partioj k tendencoj. Ŝajnas, ke tiu simpla fakto pruvas sufiĉan toleremon k larĝspiritecon. Ĉu vere vi opinias, ke ni plie devas kaŝi nian ruĝan flagon por ariĝi sub la nure verdan – kun finegocistoj, mensogemaj episkopoj, naciemaj generaloj k aliaj altranguloj? Mi ne kredas. Tial mi rapidu fini ĉi tiun leteron dirante nur:

Kara Romen Roland, vi vivas sur la monto k havas nur ĝeneralan, nedetalan bildon pri nia vivo sur la ebenaĵo, en marĉoj, kie ni pene paŝadas. Estu ne tro postulema al ni, kiuj havas nur bonvolon k kuraĝon. Daŭrigu majstre gvidsigni al ni la vojon al la suproj. Pro tio estu dankata k kredu je la certigo pri nia sincera admiro.

(XI-1922.)