Vivu la neŭtralismo!

Oni jam atentigis min pri neceso ne tro paradoksi en miaj diroj.

Tute prave!

Sed la vivo, la faktoj ne malofte paradoksas. Kaj ni devas atenti la vivon, la faktojn ...

Sendube la plej "ortodoksaj" marksistoj konsentos, se mi asertas, ke la socia vivo estas sinsekvo el kontraŭdiroj. Ne ekzistas absolutaj veroj, krom eble en la abstrakta, matematika kampo. Veroj ĉiam rilatas al tempo, loko, forto, cirkonstancoj, ktp.

Sed sufiĉe da ĉirkaŭfrazoj! Mi simple intencas krii: Vivu la neŭtralismo! Jen cinika konfeso pri "revizemo" (1).

Bonvolu tamen ne tro rapide finjuĝi pri tiu mia "krimo" (1) ...


(1) Aludo al riproĉoj faritaj ĉe la Lajpciga Kongreso. – Kompil.


Vero estas, ke en la landoj, kie regas blanka teroro, nia SAT-movado ne povas malvolviĝi normale. Tie Sennaciulo k aliaj SAT-eldonaĵoj ne povas eniri libere. Sufiĉas esti posedanto de membrokarto de nia Asocio por esti suspektata, arestata, malliberigata.

Nu, ĉu do ni simple notu la fakton k rezignu? Estus tute maltrafa oportunismo! Kie SAT estas malpermesata, kie niaj anoj ne povas kolektiĝi sub nian ruĝan flagon, tie ili devas ŝirmi sin per la nure verda; ili devas partopreni la neŭtralan, burĝan, eĉ faŝistan esperantan movadon ...

Ne gravas, se laboristo ricevas esperantan instruon de pastro, de faŝisto. Esperanto estas ilo. – ilo nepre necesa por la emancipo de nia klaso. Oni do ne timu ricevi ĝin de malamikaj manoj. La ĉefaĵo estas posedi la ilon k scipovi lerte ĝin uzadi. Aliiĝos la cirkonstancoj en la blankaj landoj; venos certe la tago, kiam estos eble utiligi malkaŝe la akiritan k bone akrigitan ilon por niaj klasaj celoj.

Kiuj ne komprenas tion, kiuj krias: "For la neŭtralismon!" en la terorlandoj, tiuj, en plej bona okazo, estas blindaj fanatikuloj, aŭ simple provokistoj ...

La vera kuraĝo ne konsistas el fanfaronaĵoj: vera heroo ne oferas senbezone sian vivon; male li ŝirmas zorge sian bruston por batali venke, kiam la cirkonstancoj fariĝos favoraj.

La vera kuraĝo ankaŭ estas diri la veron, eĉ kiam tio povas domaĝi al la verdiranto ...

Sed, kompreneble, ju pli la cirkonstancoj devigas nin rezigni provizore niajn principojn en la blankaj landoj, despli ni devas rigore apliki ilin tie, kie regas ankoraŭ la burĝa demokratio.

Vivu la neŭtralismo! tie, kie nia obeinda, sed ne obeebla agitvorto: "For la neŭtralismon!" riskas detrui tute la esperantan vivon.

(25-VIII-1929.)