Al ĉiu sia tasko

--SAT devas batali kontraŭ la kapitalismo, kontraŭ la imperiismo, kontraŭ la militismo, kontraŭ...

-- ... Ne, milfoje ne!...

-- !!??...

-- Ĉu do jam delonge ne ekzistas partioj, sindikatoj k aliaj organizoj, kiuj tute klare difinis al si tiujn taskojn? Ĉu do vi volas, ke nia Asocio konkurencu kun ili?

SAT ne kapablas k sekve ne devas batali kontraŭ tiuj diversaj ismoj. Ĝi nur povas havi kiel taskon sciigi, diskonigi kiel la socialistoj, la komunistoj, la anarkistoj, la kooperativistoj, k. a. plenumas tiun batalon. Per tio la SAT-anoj povas kompari la rimedojn k metodojn, uzatajn en la diverslandaj, diverstendencaj organizoj. Per tiaj informoj ili "batalu" en siaj propraj partioj k organizoj por akceptigi la rimedojn k metodojn, kiuj ŝajnas al ili la plej bonaj...

-- Sed tio estas tamen kontraŭbatali la supremenciitaj ismojn...

-- Eble, sed estas ia nuanco en la maniero prezenti la aferon. Kaj nuancoj ludas rolon en la vivo. Ni ĉiuj konsentas, ke SAT devas havi kiel celon meti esperanton je la servo de l' tutmonda Proletaro. Ĉu estus bona maniero, se per esperanto ni volus plenumi la samajn taskojn, kiujn jam plenumas aliaj pli kvalifikitaj por tio organizoj?...

Ĉu do estas tiom malfacile kompreni tion, kio estas nigre-sur-blanke skribita en nia Statuto? Vi relegu ĝin atente, penante kompreni ĝian profundan signifon, k eble vi konvinkiĝos, ke SAT havas kiel celon batali nur kontraŭ la malklero k fanatiko, kontraŭ ĉiaj dogmoj k rutinoj.

Kiam ekzistos en la mondo kelkaj dekoj da milionoj da laboristoj scipovantaj esperanton, tiam la tiutempaj vivantaj SAT-anoj povos eble kun ia pravo difini al esperanta asocio politikajn taskojn. Dume ni estu modestaj. Ni pliperfektigu nian interhelpan, informan, klerigan, edukan aparaton, k ni ne ridindigu nin, celante difini al SAT taskojn, kiujn ĝi plenumi ne povas.

Se K-do akiras per konstanta uzado de esperanto pli da klero; se per la SAT-aparato li povas bone informiĝi pri ĉio, kio interesas la tutmondan laboristan movadon, ne povas esti dubo, ke li fariĝos pro tio plej bona batalanto en sia partio, en sia sindikato, en sia kooperativo aŭ en alia simila organizo. Sed nur en tio limiĝas la rolo de SAT.

En revolucia periodo, kiam temas preni la armilojn por ataki, aŭ por sin defendi kontraŭ la faŝismo, ne SAT, sed la partioj aŭ sindikatoj gvidas la batalon. Sekve estas tute sensence postuli, ke nia Asocio difinu al si taskojn, por kies plenumo jam ekzistas aliaj organizoj...

(9-VIII-1928.)