Dogmo -- Dogmiĝo

-- Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon.

-- Vi certe pravas. Sed pri kio temas?

-- Temas pri la aldono al la Statuto, kiu estis akceptita ĉe la lasta balotado per 1570 voĉoj kontraŭ 192. Mi dubas, ĉu la voĉdonintoj serioze k atente legis k cerbumis la tekston. En ĝi oni ja parolas pri "dogmoj", kiujn instruas partioj. Tio estas ofenda. Ĉu vi opinias, ke mi estas dogmulo? En mia Partio oni ja ne instruas dogmojn. Mi do ripetas: estas dube, ĉu la K-doj, kiuj akceptis tiun aldonon, profunde ekzamenis ties signifon.

-- Sed ĉu vi mem atente legis la tekston de tiu aldono? Ŝajnas, ke ne. Vi parolas pri "dogmoj", dum tiu vorto absolute forestas en la menciita teksto.

-- ??!!

Vi miras! Nu, bonvolu mem kontroli. Jen la koncerna parto: "... per komparo de faktoj k ideoj, per libera diskutado ĝi (SAT) celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiun ili ricevas en siaj apartaj medioj."

Ĉu do vi tiom supraĵe konas nian lingvon, ke vi ne scipovas fari diferencon inter dogmo k dogmiĝo? Estas ja granda diferenco!

Ni supozu, ke via Partio sukcesis meti en sian programon la tutan puran veron; nu, ĉu tio signifus ke partianoj ne povos fari el tiu vero dogmon? Jen la demando: Mi opinias k scias laŭsperte, ke jes; veraĵo ja povas fariĝi dogmo ĉe multaj spiritoj, se ili ne havas okazojn kvazaŭ repensadi la temon k retrovi mem la argumentojn, kiuj pruvas ties veron. Se partianoj ne tenas konstante vigla sian spiriton, se nur parkere ili lernas la instruojn k ne penas kompreni ilian ĝustan sencon, tiam fakte tiuj instruoj dogmiĝas en la cerbo de la instruitoj.

Tion volas diri la de vi riproĉata frazo. Nenion pli.

Ni ĉiuj konsentas, ke SAT ne devas fari politikan agitadon, ke ĝi povas nur esti kleriga, kultura. Necesas do esti konsekvenca k kompreni, ke oni vere kleriĝas k kulturiĝas ĉefe per komparado de ideoj k libera diskutado pri ili.

Necesas insisti, por ke estu tute klara la afero.

Estas lernantoj, kiuj scipovas solvi geometriajn problemojn nur per tio, ke ili bone parkeris teoremojn. Sed ili ne scipovas klarigi, pruvi ties ĝuston. Sekve por ili tiuj teoremoj estas kvazaŭ dogmoj. Sed estas aliaj lernantoj, kiuj scipovas bone demonstri la veron de teoremoj, bone aplikas ilin k scipovas tiri el ili ĉiujn konsekvencojn. Laŭ mi, estas granda diferenco inter la du specoj de lernantoj: la unuaj estas dogmemuloj, la duaj estas memstare pensantaj homo.

Estas dezirinde, ke la SAT-anoj estu el la dua speco de homoj: nur tiel ili fariĝos plej taŭgaj partianoj, sindikatanoj ktp., unuvorte plej bonaj klasbatalantoj.

Difinante al si kiel unu el siaj taskoj malebligi dogmiĝon de partiaj instruoj, SAT bone helpas al la partioj k trafe metas esperanton je la servo de l' tutmonda Proletaro.

(10-X-1929.)