Kiel naskiĝas ideoj?

-- Ĉu la ideoj ĉiam naskiĝas el la materio? Tion mi ne kredas... Se oni detruas la cerbojn, kiuj portas ideojn, ĉi-lastaj pro tio ne mortis; ili pluekzistas...

-- Neniam ĝis nun iu ajn povis konstati la ekziston de ideoj, kiuj ne rezultus el funkcianta cerbo. Kaj ŝajnas, ke cerbo estas ia materia, ĉu ne? Ĉu nia K-do opinias, kiel Platono, ke la Ideoj ekzistas en si k sidas ie en la sino de la Eternulo? Ĉu, kiel la fama greka filozofo, li kredas, ke ili estas la eternaj tipoj pri ĉio, kio en surtera mondo estas ŝanĝiĝanta k pereanta? Estas ja permeseble, sen risko esti konsiderata kiel stultulo, havi tian kredon, ĉar Platono ĝin havis k estas ankoraŭ nuntempe konsiderata kiel plej profundpensa filozofo.

Sed mi tenas min ĉe la simpla saĝo k ne volas erarvagi en subtilajn metafizikaĵojn.

Jen vidu ĉi tiun lignaĵiston; li penadas kunigi tabulojn por fari tablon. Tiucele li devas ebenigi tiujn tabulojn. Tion farante li akiras ideon pri ebeno. Se tiu sama laboristo estas iom pripensema, li certe konstatas, ke en sia hejmo mankas komfortaĵoj, dum li konstruadas luksaĵojn por homoj, kiuj kompense nenion utilan faras. Tio ne estas justa, li sendube pensas. Tiel li akiras ideon pri justo.

Ni supozu, ke tiun laboriston oni mortigas; nu, aliaj homoj same penante ebenigi aĵojn ankaŭ akiros la ideon pri ebeno. Kaj se ili estas same proletoj, la konstato pri maljustaĵoj, kiujn ili suferas, naskos en ilia cerbo la ideon pri justo.

Klara k facile komprenebla afero! Sed mi rezignas kompreni la klarigojn de Platono k de aliaj malpli famaj ideistoj...

Sed ni atentu: la ideo pri justo restas vere tro... platona, t. e. tro abstrakta en la cerbo de la granda plimulto da homoj. Milionuloj tre sincere opinias justa la fakton, ke ili posedas tiom da riĉaĵoj; k multaj mizeruloj sentas nur envion al la riĉuloj; volonte ili konsentus esti mem milionuloj, se la bonŝanco permesus.

En la diskutata "Inter Ni" mi parolis pri la "forto de ideoj" k agnoskis ĝin. Sekve mi ne kontraŭus al tio, ke oni faru ian miton el ideo kapabla unuecigi mondskale la spiritojn. La justo povas esti unu el tiuj ideoj. Ĉu tion celas nia K-do? Kredeble jes, k mi ne volas uzi favoran okazon por moketi lian ideismon.

Se la ideo pri ebeno ne ekzistas en si, tio ja ne gravas, se sufiĉe da lertaj metiistoj kapablas fari ebenaĵojn; same direble pri justo, se sufiĉe da homoj pretas efektivigi justan sociordon. Estas eĉ tre bone, se ili sentus sin morale k forte devigataj agadi juste.

Jam delonge iu fama moralisto, kies nomon nun mi ne memoras, diris, ke maljustaĵo farita al unu sola homo estas minaco al ĉiuj. Oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure egoisma, materialisma vidpunkto.

(16-X-1930.)