Kiuj devus sidi en frenezulejo?

-- Ĉu vere la sennaciistoj celas detrui la naciajn lingvojn?! Estus granda, nepardonebla krimo. Mi apenaŭ povas kredi, ke homoj, kiuj ne sidas en frenezulejo, intencas pereigi tiajn trezorojn...

-- Vi estas tamen ĝuste informita, sinjoro. Fakte la sennaciistoj plenkonscie celas la formalaperon de la naciaj lingvoj...

-- !!!??

Kvietiĝu, mi petas. La sennaciistoj frenezaj ne estas. Cetere ne dependas de ilia volo, ĉu esperanto pereigos aŭ ne la de vi tiom ŝatatajn trezorojn. Sed permesu unu demandon. Ĉu vi opinias, ke esperanto estas, aŭ almenaŭ povas fariĝi literatura lingvo? Ĉu la tradukoj el la literaturaj ĉefverkoj, kiujn faris Zamenhof k aliaj talentaj esperantistoj, bone spegulas k komprenigas la originalojn?

-- Mi opinias, ke jes...

-- Nu, ĉu sekve estus granda domaĝo, se la venontaj generacioj konatiĝus kun Ŝekspir, Volter, Cervantes, Dante, Gete k. a. klasikaj majstroj nur pere de esperanto? Nuntempe la granda plimulto da kleruloj konas la verkojn de Homer, Virgil k de ĉiuj antikvuloj nur pere de nacilingvaj tradukoj. Tre malmulte da fakuloj ja kapablas legi antikvajn aŭtorojn en originala teksto.

La sennaciistoj havas la firman kredon, ke la nacilingvoj mortos, kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi biliotekojn. Nur naciistoj kapablas tion fari dum militoj. Sekve ĉu decas ĝemkriadi, ke la sennaciistoj volas pereigi trezorojn?...

Se esperanto estas taŭga esprimilo por scienco, por tekniko, por literaturo, ĝi pli malpli frue sin trudos al la granda publiko tra la tuta mondo. Kaj sekve de tio estas evidente, ke ĝi fariĝos la ĉefa k eĉ finfine la sola kulturlingvo; estas al ni klare, ke la nuntempaj kulturlingvoj fariĝos arĥaikaj kiel la lingvoj sanskrita, greka, latina. La naciistoj tion malhelpi ne povos.

Se vi bone pripensas la aferon, vi alvenos al la konkludo, ke ne la sennaciistoj devus sidi en frenezulejo, sed ĝuste tiuj esperantistoj, kiuj ne antaŭvidas la konsekvencojn de sia fervoro por la "kara lingvo". Al ili oni ĝuste povas rilatigi la latinan proverbon: Quos vult Jupiter perdere, dementat prius (1).


(1) Kiujn Jupitero volas pereigi, tiujn li unue malprudentigas.


(18-X-1928.)