Ĉu ili estas sennaciistoj?

Mi verkas kiel mondcivitano ... Frue mi ŝanĝis mian patrion por la homaro, kiun apenaŭ mi image konis.

Ŝiler (1759--1805).

La nacioj estas kunfandiĝontaj en unu grandan, kiu faligos la landlimojn.

Ŝevreŭl (fr.: Chevreul, 1786--1889).

Jes, socio, kiu ne forigas mizeron, jes, homaro, kiu akceptas militon, ŝajnas al mi malsuperaj socio, homaro; k mi celas al pli alta socio, al pli alta homaro: socio sen reĝoj, homaro sen landlimoj.

Viktor Hugo (1802--1885).

Iun tagon, ni esperu, la tuta terglobo estos civilizita: en ĉiuj lokoj de la homa vivejo regos klero. Tiam estos plenumita la grandioza revo de la intelektuloj: havi por patrio la mondon, por nacieco la homaron.

Viktor Hugo (1843).

Nacioj! estas pompa vorto por signi barbarecon. Ĉu la amo haltas tie, kie haltas niaj paŝoj? Ni disŝiru tiujn standardojn; alia voĉo krias: "Nur la egoismo ka la malamo havas patrion; la frateco estas senpatria!"

A. de Lamartin (1841).
Ĉi tiu peco estas en belaj versoj en la franca teksto.

La faligo de la naciaj limoj, la bridado al la aristokrataj k plutokrataj klasoj, kiuj havas avantaĝon je ilia pluigo, la kunfandiĝo de la interesoj, la starigo de l' socia egalo, jen, al kio celas la antropologioj sciencoj.

Hovlak (Hovelacque, 1843--1896).

La nacieco estas fiktivaĵo ne nur absurda, sed danĝera. La patriotisma ideo k la religia ideo estas superstiĉoj, kiujn inventis la burĝaro por gvidi k obeigi la popolon.

Oskar Klemiĉ (1873).

La vilaĝoj unuiĝas, poste la urboj, k la provincoj, la landoj; finfine la landlimoj tiom malantaŭeniras, ke ili tute malaperos. Certe venos la tago, kiam ne plu estos milito, tial ke ĉiuj homoj estos civitanoj de unu sola k sama lando, kiu etendiĝos sur la tuta tero.

H. Peren-Duportal (1901).

Se oni konsideras la staton de la homaro kiel ĝi estos post tempodaŭro de cent mil jaroj, estas neeble prezenti al si alion ol puran k simplan unuecon de la homa speco; unuecon realigitan laŭ plej kompleta maniero k ampleksantan, sen ia escepto, ĉiun homojn el ĉia ajn origino, vivantajn sur la tuta surfaco de l' tero. Tiu absoluta unueco havos federacian registaron, kiu zorgos pri la universalaj aferoj, kun komuna leĝdona principaro, komuna al la tuta tero, kun sama fundamento de kulturo certigata al ĉiuj gefiloj de l' homoj ...
... Inter tio, kio hodiaŭ disigas la popolojn, estas elemento tre forte kontraŭstaranta la kunfandiĝon; ĝi estas la lingvo. La gravaj lingvoj longe rezistos post la efektiviĝo de la politika unueco, k al ili sin ligos, post la malapero de la ŝtatoj, la lastaj apartiĝemaj korinklinoj. Ili estos, dum kelkaj jarcentoj, kvazaŭ moralaj patrioj, kiuj anstataŭos la materiajn patriojn. Tio estas iom konsola al ni, kiuj ĉagrene ĵetis tro akrevidan rigardon sur tion, kio estos.
Nenio tamen estas eterna, k ni devas kutimiĝi al tiu ideo, kiu estas ĉagrena, sed vera, ke venos la tago, kiam unika idiomo, kiu eble ne estos la nia (la aŭtoro estas Franco. Trad.), estos sammaniere parolata sur ĉiuj loĝeblaj lokoj. La rezigno devas esti sen maldolĉo. Tial ke tiu unika idiomo, starigante por ĉiam la kuniĝon inter la racio k la scio, efektivigos la fratecon. La homo povos esti fiera. Li estos elfininta la konkeron super sia planedo, moviĝanta malliberejo, entenanta ĉion, kio havas penson, senton k volon. Li estos ĝin pleniginta per sama animo, lasante al la naturo la respondecon esti doninta limojn al tiu reĝlando de la spirito.

Ludoviko Have (Havet, 1902).


Tiajn platonajn frazojn pri kunfandiĝo de nacioj, pri malapero de landlimoj k. s. oni povas trovi abunde en la diverslingva eŭropa literaturo. Ĉu pro tiaj diroj oni prave povus nomi tiujn aŭtorojn sennaciistoj? Mi opinias, ke ne. Laŭ mia kompreno, sennaciisto povas esti nur tiu, kiu konscie(1) laboras por plirapidigi la historian procezon.


(1) Necesas diri konscie, tial ke fakte, objektive multaj patriotaj, reakciaj inventistoj, teknikistoj, financistoj ktp., laboras senkonscie al la sennaciigo de l' mondo.


Ĉio, kio tendencas ĉu krei, ĉu plifirmigi, ĉu revivigi naciajn apartaĵojn, tio estas laŭ mi simple reakcia; aŭ, en plej bona okazo, povas nur celi al ia internaciismo, sed ne al sennaciismo.

La artefariteco kondiĉas la sennaciigon de nia planedo. Kaj nuntempe la tekniko, rezulto de artefariteco, troviĝas grandparte en la manoj de l' kapitalistoj. Tial la sennaciiga procezo okazas sub formo de kapitalisma imperiismo. Estas tiu imperiismo, kiu enkondukas la teknikon en ĉiuj mondpartoj. Se morgaŭ Eŭropo k Usono estos regataj socialisme, la sennaciiga procezo ne povos pro tio halti k sekve ni havos ian socialisman imperiismon. Kaj tiel, ĝis la tuta planedo estos unuecigita je mastruma vidpunkto.

Estas de ĉiuj kompetentuloj konfesite, ke la lingvo ludas grandegan rolon en la vivo de homaj socioj. La lingvo estas kvazaŭ subtila k samtempe potencega teknikilo. Vera sennaciisto estas tiu, kiu uzadas k aplikadas artefaritan lingvon kiel teknikilon por forpuŝi k detrui la naciajn idiomojn. Konsekvenca sennaciisto neniel k nenial povas subteni ion ajn naciecan. La batalo por la sendependeco de nacioj estas pravigebla je internaciisma vidpunkto, neniel je sennaciisma.

Se la gvidantoj de la laboristaj movadoj ĉiam ĝis nun sin deklaris por la rajto de la popoloj je nacia memdispono, tio signifas, ke ili estas nur konsekvencaj internaciistoj. Ili cetere ĉiam ĝis nun konsideris la esperantistojn kiel neatentindajn fantaziulojn.

Nek la literaturistoj k filozofoj, kiuj kontentiĝis per eldiro de belsonaj vortoj pri mondcivitaneco k kunfandiĝo de nacioj; nek la gvidantoj de laboristaj organizoj, kiuj malatentas la lingvan problemon k batalas por la sendependeco de nacioj, povas logike esti nomataj sennaciistoj.

Sed ĉu utilas batali pri vortoj? Certe ne. Mi ne vidas nuntempe grandan domaĝon en tio, ke homoj samigas la sencon de la vortoj internaciismo k sennaciismo. Sed, kiuj ŝatas logikon k klaron en la ideoj, tiuj ne povas konsenti al tia samigo.

Aliparte, necesas aldoni, ke la vortoj sennaciisto k SAT-ano ne estas samsignifaj. Ĉiu konsekvenca sennaciisto estas ja SAT-ano, sed ne ĉiu SAT-ano estas sennaciisto. En la Statuto de nia Asocio ne estas parolite pri sennaciismo. Tion bone memoru ĉiu K-do, kiu deziras ĝuste kompreni la diskutojn, kiuj okazas nuntempe en la gazeto pri tiu temo.

(21-III-1929.)