Publika letero de francia SAT-ano al lia dolara moŝto Kuliĝ (Coolidge)

Sinjoro Prezidanto Kuliĝ,

Antaŭ kelka tempo, skribis al vi la maljuna Klemanso (Clemenceau), la homo kiun oni nomis "La Tigro" pro lia atakemo parola. La kaduka ŝtatisto trovis ankoraŭ sufiĉe da energio por vipi belstile la rabemon de la financistaro, kies dungito vi estas. Li diris kun indigna tono -- ĉu indigno sincera aŭ nur ŝajna, mi ne scias, sed almenaŭ konstatebla en lia letero -- ke "Francio ne estas vendebla, eĉ al siaj amikoj. Sendependa ni ricevis ĝin; sendependa ni forlasos ĝin..."

"Ni ĵetis en la abismon, daŭrigas la fama franca patrioto, ĉion: la sangon k la monon... Venu en niajn vilaĝojn por legi la senfinan liston el niaj mortintoj... ĉu tio estas konto de banko, la viva forto de tiu junularo buĉita... ?"

Tiaj akraj paroloj kredeble vekis ĉe via dolara moŝto, nur kompateman rideton por la malsaĝa kadukulo, kiu cinike konfesas, ke li konsentis k instigis dum kvar jaroj la buĉadon de la franca junularo -- k tio por konservi la sendependecon de Francio.

Kaj jen hodiaŭ nia Ugolino(1)-Klemanso ekkonstatas, ke la "amikoj" minacas la sendependecon de Francio same kiel faris la "malamikoj" antaŭ 12 jaroj!


(1) Ugolino. Italia tirano, kiu vivis en la XIII-a jarcento. Enfermite de sia malamiko, la ĉefepiskopo Ubaldini, en turon kun siaj du filoj por ke ili tie malsatmortiĝu, Ugolino unue manĝis siajn du filojn k tiele povis vivi pli longe. Same la patrioj ĵetas en militon siajn filojn por daŭrigi sian ekzistadon. -- Ni aldonas ĉi tiun klarigon ne en la intenco instrui la usonan prezidanton, sed kelkajn legantojn, kiuj eble ne scias detale la historion de Italio.


Kaj ne nur la fama patrioto-junularmanĝanto indignas pro la postuloj de viaj mastroj pri pago de militŝuldo, sed ĉiuj francaj politikuloj, eĉ laboristaj gvidantoj: Ni ne konsentu liveri "nian landon" al la usona imperiismo, laŭte protestas ĉe kunvenegoj plej popularaj oratoroj. "La usonanoj volas rabi nian tabak-industrion", skribis antaŭ kelkaj tagoj iu deputito en tre maldekstra ĵurnalo (2)...


(2) Marselo Kaŝen (Cachin) en La Homaro (L'Humanité), la oficiala gazeto de l' Franca Kompartio. -- Kompil.


Sinjoro prezidanto, permesu al mi diri, ke tiuj protestoj k babilaĉoj estas tre... naivaj, aŭ simple hipokritaj. Mi estas vere mirigita konstati, ke la voĉoj de laboristaj gvidantoj agordiĝas kun tiu de la sangomakulita "Tigro".

Mi ne estas kompetenta rilate ekonomiajn demandojn. Tamen mi scias, ke la stulto k krimeco de la eŭropaj ŝtatistoj okazigis, ke la milito ebligis al Usono akiri la duonon de la oro el la mondo; ke via industrio nun produktas pli ol la duonon de kelkaj artikloj: 60,2 % de la krudfero; 59,8 % de la ŝtalo; 52,7 % de la kupro.

Nu, tiuj ciferoj estas por mi pli elokventaj ol ĉiuj sentimentaj k belvortaj paroladoj. Via imperiismo ŝajnas al mi nun la plej forta k kapabla trudi sian volon al la disaj, etaj imperiismoj ĉi tieaj. Estas evidente, ke la eŭropaj fabrikoj malkapablas konkurenci sukcese vian industrion. Ili provas tion fari, nur penante malaltigi nian salajron, plilongigi nian labordaŭron.

Bedaŭrinde la laboristaro eŭropa estas nur dise organizita, k sekve senforta por kontraŭstari la ekspluatemon de la ĉi tiea mastraro. Ne estas espereble, ke baldaŭ ni povos imiti niajn rusajn K-dojn. Do kion malpli malbonan ni povas nun deziri? Nur unu aferon: havi dungantojn, kiuj teknike kapablas mastrumi pli bone, pli science ol tiuj, kiuj nin nun ekspluatas. Racie ni povas nur deziri, ke la usonaj inĝenieroj k produkt-organizistoj venu ĉi tien, invadu Francion, Hispanion, la tutan Eŭropon k kreskigante la industrion tiele plirapidigu la historian procezon, kiu, laŭ la diroj de K. Marks, devas nepre, fatale konduki al starigo de socialisma reĝimo.

Bonvolu do, via dolara moŝto Kuliĝ, ne atenti la sentimentajn babilaĉojn de niaj diverspartiaj politikuloj. Kiel Klemanso mi diros: venu ĉi tien; venu ne por legi la liston de liaj viktimoj, sed por organizadi science, malrutineme, grandskale la produktadon.

Ni scias, ke la vivnivelo de la usonaj laboristoj estas pli alta ol la nia. Kial do ni timus? Se ni ne volas batali por konservi al Francio ĝian sendependecon, ĉar tio signifas permesi, ke nur la francaj mastroj nin ekspluatadu, ni almenaŭ estas pretaj bataladi kuraĝe por atingi, ke nia vivnivelo estu same alta kiel tiu de niaj usonaj K-doj. Kaj kiam ĉi lastaj decidos batali por forigi ĉian ekspluatecon, ni ankaŭ estos pretaj partopreni tian batalon. Ni nur ne konsentas morti pro iaj ajn patriaj interesoj.

La superregado de via juna imperiismo ŝajnas al mi malpli malbona, mi ne diras pli bona, ol la eŭropaj inter si batalantaj, malfortaj imperiismoj. Tial mi petas, ke vi ne atentu la sensencajn ĝemadojn pri sendependeco nacia k similaj mistifikaĵoj.

Invadu Francion! la tutan Eŭropon, -- nur ne tuŝu Sovetion...

Mi petas pardonon, ke eble mi faris leteron pli longan, ol tiu de lia tigra moŝto Klemanso. Sed vi ja komprenos, ke mi estas nur laboristo k sekve ne havas lian verko-kapablon por povi diri multon en malmulte da vortoj.

Dume, bonvolu akcepti, via dolara moŝto, mian sennaciulan saluton.

(9-IX-1926.)