Ekrigardeto sur la historion de l' Unua de Majo

Tiu datreveno jam havas sufiĉe longan historion. En la jaro 1884, la Kongreso de la Federacio de la laboristaj unuiĝoj (Trade Unions), okazinta en Ŝikago, decidis, ke la unuan de majo 1886 la laboristoj devos konsenti labori nur ok horojn. Dum la du antaŭaj jaroj estis farata tra tuta Usono vigla agitado por sukcesigi la decidon alprenitan.

DE LA HODIAŬA TAGO
NENIU LABORISTO DEVAS LABORI
PLI OL OK HOROJN
POTAGE
OK HOROJ DA LABORO!
OK HOROJ DA RIPOZO!
OK HOROJ DA EDUKADO!

Je la difinita dato okazas grandaj strikoj en diversaj gravaj industrioj. En kelkaj grandurboj tuj sufiĉe da laboristoj ricevis kontentigon. Sume 125.000. Post unu monato, 200.000 sukcesis trudi al la mastraro la okhoran labordaŭron.

Ĝenerale la labordaŭro en la tuta Usono estis mallongigita. Ekzemple, la bakistoj, kiuj laboris 16 horojn, akiris la dekhoran labortagon.

Kompreneble la mastraro ne konsentis volonte al la postuloj de la laboristoj. Kun helpo de la ŝtato ĝi organizis fortan kontraŭstaron. Kelkloke laboristoj estis eĉ mortpafataj. Ekzemple, en Milvoke (Milwaŭkee) naŭ personoj estis fimortigataj de policistoj. Regis plej akra klasbatalo, kiel montras la jena alvoko, publikigita per germanlingva ĉiutaga gazeto, Laborista Gazeto (Arbeiter Zeitung), aperinta en Ŝikago:

La klasbatalo komenciĝis. Hieraŭ oni mortpafis la laboristojn antaŭ la fabriko Mak Kormik. Ilia sango postulas venĝon! Nedubinde la tigroj, kiuj regadas, avidas la sangon de la laboristoj. Sed la laboristoj ne estas ŝafoj. Al la blanka teroro, ili respondos per la ruĝa teroro. Prefere morton ol mizeron!
Se denove oni mortpafas la laboristojn, ni respondos tiel, ke niaj mastroj pri tio longe memoros. Ni estas devigataj voki: Al la armiloj!
Hieraŭ virinoj, infanoj de malriĉuloj priploris la morton de siaj edzoj k de siaj patroj mortpafitaj. Dum, en palacoj, riĉuloj trinkis pro la sano de la fimortigistoj.
Plu ne ploru, vi kiuj suferas!
Estu kuraĝaj, sklavoj! Ribelu!

Tiu alvoko tipe montras, kia estis la spiritostato en la vicoj de la usonaj laboristoj.

Respondis 15.000 da ili. Sur la placo Hemakit (Haymarket), starante sur ĉaro, parolis la plej popularaj oratoroj el Ŝikago, interalie Ŝpis (Spies), Pas'ns (Parsons), Fild'n (Fielden). La kunvenego estis tuj finiĝonta. Noktiĝis. Subite 200 policistoj ekatakis la popolamason. Sed antaŭ ol ili povis denove krimi, kiel la antaŭan tagon, bombo estis ĵetata en iliajn vicojn k dudeko da ili terenfalis. Aliaj policistoj alvenis k vera batalo okazis.

Tiu okazintaĵo liveris pretekston al la registaro por fari amasan arestadon. La tuta personaro de la Laborista Gazeto, kies ĉefredaktoro estis Aŭgusto Ŝpis, estis enkarcerigata. Fine la juĝistaro faris filertan elekton inter la arestitoj k nur ok el la ĉefaj propagandistoj ĉeestis antaŭ la tribunalo: A. Ŝpis, A. Pas'ns, A. Fiŝe (Fischer), S. Fild'n, G. Engel, M. Ŝvab (Schwab), O. Neeb k L. Ling.

Kvankam mankis ia ajn fakteca pruvo, tamen la verdikto kondamnis la akuzitojn. La 11-an de novembro 1887 Pas'ns, Ŝpis, Engel k Fise estis pendigataj. La antaŭan tagon de la ekzekuto, Ling sin mem mortigis. La punoj de Fild'n k de Ŝvab estis ŝanĝataj en dumvivan enkarcerigon; tiu de Neeb, en dekkvin jaran.

Kelkajn jarojn poste estis pruvate, ke la bombon ĵetis anarkisto, kiu ne estis arestata, kvankam la polico bone konis lian rifuĝejon. La policisto, kiu malkovris ĝin, ne sukcesis ricevi de siaj estroj la ordonon aresti la bombĵetinton. Se oni estus lin arestinta, la ok influhavaj propagandistoj, kies morton deziregis la timigita burĝaro, devus esti liberigataj. La firuzega plano de la polico sukcesis.

Tiel la Unua de Majo naskiĝis en sanga, fuzioza k senkompata klasbatalo.

En la postaj jaroj, en diversaj landoj la manifestacioj de la laboristoj okaze de la Unua de Majo ankaŭ malvolviĝis en klasbatala atmosfero k multloke la sango de la proletoj ruĝigis la teron.

Jam forpasis 41 jaroj de kiam la usonaj laboristoj donis al la Unua de Majo ĝian karakteron de lukto por la plibonigo de la laboristaj vivkondiĉoj. Tamen ne ankoraŭ ĉie en la mondo la okhora labortago estas aplikata. Sed ne povas esti dubo, ke granda antaŭenpaŝo estas farita tiudirekten. Oni eĉ jam povas ekvidi la tempon, kiam la laboristaj organizoj devos postuli pli mallongan labordaŭron ol la okhoran. La senlaboreco ekzistanta en preskaŭ ĉiuj landoj, la senĉese perfektiĝanta tekniko, la raciigo en la produktado klare montras al la Laboristaro, ke ĝi devas bataladi por plimallongigi la labortempon.


Por ni, SAT-anoj, la Unua de Majo devas havi specialan signifon. Kiel laboristoj ni ja devas partopreni la surstratajn manifestaciojn. Sed kiel SAT-anoj ni havas la taskon instrui al la laboristoj pri la simplaj jenaj veroj k faktoj:

  1. Finfina liberiĝo de l' Proletaro povas okazi nur laŭ tutmonda skalo.
  2. Sekve, la laboristoj devas forte unuigi super la landlimoj.
  3. Sed forta, intima unuiĝo povas ekzisti nur se la unuiĝintoj povas senpere interkompreniĝi.
  4. Unu el la unuaj, plej grandaj taskoj estas do la forigo de la lingvaj baroj.
  5. Jam ekzistas proleta unuiĝo, kies anoj troviĝas en ĉiuj mondpartoj k kiuj inter si fordetruis la lingvajn barojn.
  6. Tiu organizo nomiĝas SAT; ĝi konsistas el proletoj el diversaj politikaj tendencoj, kiuj frate kunlaboras. La tuta Laboristaro imitu la bonan ekzemplon.

Tiujn punktojn ĉiu SAT-ano devas detale klarigi ĉe ĉiu bona okazo. Kaj la Unua de Majo, kiam laboristoj el la tuta mondo manifestacie konigas sian volon atingi kompletan liberiĝon, estas unu el la plej taŭgaj okazoj por konigi nian SAT-movadon.

Ĉiuj SAT-anoj forte konsciu, ke ili staras ĉe la fronto de la larĝaj vicoj de batalantoj por definitiva venko de la laboro super ĉia ajn ekspluatismo. La Unua de Majo estu por ni la tago dum kiu pli vigle ol iam ajn, kun streĉita volo, ni propagandu por la SAT-celoj, por la sennacieca k senklaseca socio tutmonda.

(30-IV-1927.)