La eksterleĝigo de l' milito

Ĉu mi ankaŭ kuraĝu paroli pri tutmonda politiko?

-- Kial ne?

-- Oni ja diras, ke por priparoli dece tian temon, necesas havi vastajn konojn.

-- Sendube.

-- Kaj mi posedas nur simplan saĝon!... Tamen mi risku. Eble mi diros sensencaĵojn. Tiaokaze mi nur faros kiel plej altgrade diplomitaj ekonomiistoj, verkistoj, generaloj k similuloj... Kelkan memoron mi ja havas. Ekzemple, mi ankoraŭ ne forgesis kiel, en 1914, plej titolitaj k famaj homoj argumentis pri la milito. Laŭ ili, pro ekonomiaj kialoj k politikaj motivoj, ĝi ne povus daŭri pli ol kvin aŭ ses monatojn. Tamen ĉiu scias, ke la patriota buĉado daŭris dum pli ol kvar jaroj!

Mi ankaŭ scias, ke plej ŝatataj k obeataj laboristaj gvidantoj ne malofte eraris en siaj antaŭdiroj pri baldaŭa forfalo de l' kapitalismo, pri proksime eksplodanta revolucio en Britio, Francio k aliaj kapitalistaj landoj. Kiuj dubis pri tio, tiuj estis eĉ kelkfoje konsiderataj kiel "kontraŭrevoluciuloj".

Mi do risku liveri klarigon pri la nun tiom larĝe priparolata demando: la "eksterleĝigo de l' milito".

Do s-ro Brian, ruza, senskrupula k renegata politikisto, proponis al Usono, ke ĝi konsentu kun Francio pri aranĝo, kiu malebligus militon inter ambaŭ ŝtatoj.

Kial tia propono? Tial ke Francio ne povas esperi iun tagon perforte kontraŭstari al la postuloj de l' Dolara lando; Francio ja devos iel ajn pagi sian ŝuldon al Usono. Sekve la ŝuldanto havas intereson je "paca" aranĝo. Francio volas nur konservi la liberon malebligi, ke iu ajn eŭropa ŝtato sin liberigu el la Versaja kontrakto...

"Nu, diris al si s-ro Kelog, tiu Brian estas ja lertulo; li havas bonan ideon." Pripensante la aferon, la usona ministro baldaŭ ektrovis, ke la ideo estas plibonigebla. Kial do proponi tian eksterleĝigon nur al du ŝtatoj? "Mi submetu tian proponon al ĉiuj", decidis Kelog. "Kion povas pri tio timi Usono? Nenion. La apliko de la Briana ideo al tutmondo neniel povas domaĝi al ni. Ĉu Usono ja ne estas la plej riĉa nacio? Ĉu do ĝi ne posedas la plej perfektan industri-aparaton? Ni tute ne bezonas timi konkurencon. Per fair play (ĝusta traktado) ni konkeros la mondmerkaton.

"Kion ni nun deziras? Nur la rajton eksporti niajn varojn k oron en ĉiujn landojn. Ni sekve povas tute senriske proponi la eksterleĝigon de l' milito. Per nia tekniko, per nia oro ni havas la certon venki sur la ekonomia batalkampo.

"El tia propono ni eĉ tiros grandan moralan profiton; ni aspektos pli pacemaj ol Sovetio mem!...

"Kaj se oni ne akceptos nian proponon, ni nin turnos al nia popolo k diros: "Nu, vidu; por forigi la militon ni proponis al la tuta mondo rimedon; sed ĝin malakceptis la aliaj nacioj. Tio pruvas, ke Eŭropo sub instigo de Grand-Britio, volas atenci nian prosperon, malhelpi nin konkeri pace la mondmerkaton. Se minacas severa ekonomia krizo, se regas senlaboreco, se suferas la Laboristaro, kulpas en tio la eŭropaj ŝtatoj, kiuj ĵaluzas k intrigas kontraŭ nin. Ni sensukcese proponis pacon al la mondo. Malgraŭ nia granda pacemo, ni kontraŭvole estas devigataj prepari nian defendon, akceli la konstruadon de militŝipoj k de ĉiaj militiloj..."

Tiel parolis al si s-ro Kelog.

La demando ja estas simpla. Ni povos post malmulte da jaroj konstati, ke en Usono oni konstruadas militilojn same grandskale, kiel nun aŭtomobilojn.

Brian estas ruzulo, sed Kelog estas seriozmiena ŝerculo: li proponas pacon, dum li bone scias, ke tio estas nur plej bona taktiko por akceptigi de la Usona popolo larĝan programon de armado. -- Kaj la idealistaj pacistoj, kiuj ĝojas pri la proponoj de la du famaj politikistoj, estas egaj naivuloj...

Oni paroladas pri paco, dum fakte milito prepariĝas. Ne morgaŭ, ne postmorgaŭ ĝi okazos; sed ne forpasos multe da jardekoj ĝis tondros kanonoj, eksplodos gasbomboj k martiriĝos denove la stulta homaro...

Tion malhelpi povus nur la Proletaro. Sufiĉus, ke ĝi organiziĝu mondskale, ke ĝi klaskonsciiĝu k seniĝu je trompa patriotisma ideologio. Se tiel ne okazos, milionope laboristoj estas jam kondamnitaj je "glora", "heroa", "patriota" mortaĉo en la venonta milito inter Eŭropo k Ameriko.

(26-IV-1928.)