Pri la morto de araba SAT-ano

Kun kordoloro mi eksciis pri la morto de K-do Neĝam Mohames. Tiu fervora junulo apenaŭ ekpaŝis sur la vojo al plena spirita liberiĝo, k jen li falis morttrafite ...

Neĝam estis jam liberiĝinta el la malsaĝaj religiaj kutimoj arabaj. Ne povas esti dubo, ke li ankaŭ liberiĝus el la nacia sento k fariĝus vere plenkonscia sennaciisto.

-- Sed tia li estis, eble protestos liaj amikoj el la grupo "Ĉiam antaŭen!"...

-- Ne, karaj K-doj. Neĝam estis nur araba patrioto, eble bona internaciisto, sed nenio pli. Vi mem konfesas tion dirante: "... li sincere malamis Francion, kiu sklavigis liajn samrasanojn". Konsekvenca sennaciulo malami ne povas iun ajn landon; li malamas nur la ekspluatadon, la maljuston, la fanatikon, la tradicion ...

-- Nu, ŝajnas, ke vi mem estas patrioto: vi ja defendas la francan imperiismon k konsentas la sklavigon de la Francoj super la Araboj! Vi ...

-- Ne tiom ekscitiĝu. Aŭskultu k penu kompreni.

Ĉu do la arabaj proletoj estis liberaj, antaŭ la alveno de la Francoj? Tute ne. Ili estis sklavoj de siaj ŝeikoj (tribestroj), ili estis sklavoj de sia mahometana religio; tiutempe inter ili ne estus eble eĉ paroli pri liberpensa, komunista propagando. Se tia stato daŭrus, neniam nia K-do Neĝam estus fariĝinta esperantisto, neniam estus veturinta al Göteburg k tie en SAT-anio traktata kiel frato k egalulo.

Mi, kiel Neĝam, estas nur franca ŝtatano, sed ne Franco. Mi ja naskiĝis en Normandio, kiu perdis sian sendependecon antaŭ pluraj jarcentoj. Sed mi sentas nenian emon por la nacia liberigo de la Normandoj el la "jugo" de Francio. Normanda aŭ franca patriota sento tute forestas ĉe mi. Tiagrade, ke dum la granda milito mi ne malofte eldiris al K-doj la penson, ke la venko de Germanio estus preferinda pro la pli alte evoluinta tekniko de tiu lando.

-- Kial do vi ne volontiĝis en la armeon de Vilhelmo?

-- Tial ke mi ankaŭ ne povus fariĝi germana patrioto. Mi konstatis, ke germanaj k francaj patriotoj mortigas sin reciproke; tion malhelpi mi ne povis k sekve el tiu okazo mi dezirirs, ke rezultu kiel eble malplej da malbono.

Mi konstatas, ke homoj volas konservi siajn nacian lingvon, naciajn kutimojn, nacian sendependecon k por tio estas ĉiam pretaj morti k mortigi. Por tiaj celoj konsekvenca sennaciisto ne povas vole oferi sian vivon. Li bedaŭras, ke la historia procezo ne okazas laŭ racia metodo. Tia metodo estus forlaso de ĉio nacieca, unuiĝo per la helpo de artefarita lingvo de ĉiuj proletoj el la mondo por liberiĝo el la kapitalista jugo. Unuvorte la sola racia batalo estas la klasbatalo, ne la nacibatalo. Sed kompreneble mi ne volas malhelpi, ke iu ajn nacibatalu, se plaĉas al li. Kaj, se iu nacibatalanto sin nomas "sennaciulo", nu, por mi tio estas nur amuza ...

Tro frue mortis nia K-do Neĝam por povi akiri plenan spiritliberiĝon, tial lia antaŭtempa morto estas tiom pli ĉagrena.

(4-IV-1929.)