Ĉu la Ligo de Nacioj konsistigas ion novan?

Dum ĉiuj registaroj konkuradas en militpreparoj, la popoloj vivas senzorge, lulite de la espero al daŭra paco, per la klopodoj de la Ligo de Nacioj. La tuteŭropa gazetaro (krom eble la faŝista k la komunista) provas teni sian legantaron en tiu iluzio.

Mi volonte konsentos, ke en Ĝenevo oni ne preparas konscie la militon. Por mia tezo tute ne domaĝas, ke la Brianoj, Benesoj, M'kdonaldoj k. a. famaj "pacistoj" deziras sincere malebligi la militon. Ne sufiĉas bonaj intencoj por atingi la celon. Ĉiuj plej famaj manifestacioj de la Ligo de Nacioj favore al la paco ne forigas la fakton, ke ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian sendependecon, sian suverenecon. Tio estas la kerno de l' problemo k kondiĉas la neeviteblan fiaskon de ĉiuj plej "sinceraj" aranĝoj porpacaj. Tial ke la nacia aŭ ŝtata suvereneco restas netuŝenda principo en la internaciaj rilatoj, tio signifas, ke en Ĝenevo temas nur pri tenado de ekvilibro inter diversaj antagonismaj fortoj. Tia ekvilibro sekve estas nur provizora. Ĝi povas daŭri dum 20, 30, 40 aŭ pli aŭ malpli da jaroj, tamen ĝi neniel estas io definitiva. La fama filozofo Kant konsentas pri tio, ke la natura stato inter ŝtatoj estas la milita stato.

Sed la senĉesaj k bombastaj paroladoj k deklaroj porpacaj de famaj ŝtatistoj sukcesas tre bone krei iluzion en la popolamasoj.

Ĉi-lastaj, cetere, ne bone konas la historion; ili facile kredas, ke la Ligo de Nacioj estas io nova, ke finfine stariĝis institucio, kiu trudos pacon al la mondo. Estas do interese k utile montri, ke similaj organizoj jam ekzistis en la pasinto k ke ili ne sukcesis certigi la pacon.

En la antikvo, kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo, ekzistis en Grekio institucioj, kiuj tre similis la nunan Ligon de Nacioj. Funkciis arbitracio inter la civitoj. Tion montris klare burĝa verkisto, Viktor Berar (Bérard), en sia tezo: De arbitrio inter liberas Graecorum civitates (Pri arbitracio inter liberaj civitoj Grekaj). La amfiksjonioj (Ligoj de civitoj aŭ ŝtatoj kun politika k religia karaktero) k similaj institucioj havis tute la saman celon kiel la Ĝeneva. Tiuj ligoj sukcesis kelkokaze eviti militojn; sed, tial ke ĉiu civito (ŝtateto) konservis sian sendependecon k suverenecon, la paco restis ĉiam nur provizora.

Estiĝis diversaj provoj por unuigi la civitojn de Grekio. Ili ĉiuj restis sensukcesaj. Neniu civito konsentis rezigni sian suverenecon k kunfandiĝi en pli grandan unuiĝon. Kaj jen kio okazis: la Romanoj faris tiun unuiĝon perforte, konkerante ĉiujn malgrandajn ŝtatojn...

Estas tre interese noti la similon, ekzistantan inter la nuna situacio en Eŭropo, rilate al Usono unuaflanke, k tiu de Grekio, rilate al Romanio duaflanke. La tiutempa tekniko en Grekio disvastiĝis eksteren k la Romanoj plej bone scipovis ĝin alpreni k aplikadi. La samo okazis rilate Usonon. Tie enplantiĝis k nun plej sukcese aplikiĝas la tekniko naskita en Eŭropo. Usono nuntempe, kiel Romanio en la antikvo, konsistigas la plej grandan potencon. Oni tute ne fantazias, prezentante al si jenan bildon: iun belan tagon, kiam Eŭropo, pro internaj (internaciaj) militoj, estos ankoraŭ pli ol nun malfortiĝinta, tiam Usono, imite al la Roma Imperio, trudos sian superregadon al ĉi tiu kontinento. La hipotezo ne estas malsaĝa, sed male tute racia.

Oni ne rebatu, ke la antikvaj civitoj ne estas komparindaj kun la nunaj nacioj. La ĉefa diferenco ekzistas nur rilate la amplekson. Esence la problemo estas la sama. La nuntempaj eŭropaj nacioj ne volas rezigni sian suverenecon, kvankam la Ekonomio postulas tion. La psikologio de l' popoloj malebligas tian rezignon. Ne vane la lernejo, la Eklezio, la Gazetaro disvastigis naciismon, patriotismon. La nacianoj nuntempe estas en la sama spiritostato kiel antikvatempe estis la civitanoj. Cetere la diferencon pri amplekso larĝe kompensas niaj modernaj interkomunikiloj. La Grekoj k Romanoj ne konis vaporŝipojn, nek fervojojn, nek aviadilojn, senfadenan telegrafion k. s.

Estas ankaŭ notinde, ke Usono ne konsentis aliĝi al la Ligo de Nacioj. Ĝi ja plene konscias, ke en Ĝenevo oni celas ĉefe prizorgi eŭropajn interesojn k kontraŭstari al la usonaj. Neniuj plej elokventaj frazoj povas forigi tiun fakton.

La nuna Ligo de Nacioj ne konsistigas ion esence novan en la Historio. La militkaŭzoj restas la samaj kiel en la pasinta tempo. Oni simple trompas la popolon per senĉesaj paroladoj pri la paco.

Kaj stariĝas antaŭ ni la demando: kiel la proletaro el Eŭropo k Ameriko rilatu al la venonta milito inter la du kontinentoj?

Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus...

Sufiĉu do altiri la atenton de la legantoj al tiu grava problemo, lasante al ĉiu la zorgon trovi mem la ĝustan solvon. Mi aldiru tamen mian esperon, ke la SAT-anoj, kiuj lasis logi sin en la "Paneŭropan" (Tuteŭropan) movadon, ekkonscios pri sia erarpaŝo k retrovos la ĝustan vojon -- la klasan unuiĝon de ĉiuj proletoj de l' Mondo. Ili ekkomprenos, ke la unuiĝo de la Eŭropaj ŝtatoj -- se ĝi estus ebla -- eĉ ne preparus la pacon, sed la militon kontraŭ Usono.

(22-IX-1929.)