Ĉagrene parolis Pacisto...

-- Via penado por estigi, kreskigi ĉe la membroj de SAT sennaciecan spiritostaton estas, se ne aprobinda, almenaŭ allasebla. Ni, homaranoj, jam de longe diris pri neceso veki ĉe esperantistoj "fortikan senton de solidareco k disvolvi ĉe ili la komprenon k estimon por fremdaj popoloj".

Sed kial vi parolas pri "klasbatalo", pri la "klasaj celoj de l' Proletaro"? Ĉu ankaŭ la "burĝoj" ne estas homoj? Vere, Zamenhof tre suferus, se li vidus, ke Esperantio fariĝas "malĝojiga bildo de la malsana, malama, malorda nuna mondo". Li ja ĉiam revis pri esperanta rondo, kiu estu "eta modelo de pli bona homaro, kie pozitivaj valoroj jam anstataŭas negativajn fortojn k ebligas pacan kunlaboron. Ni ĉiam preferu tion, kio unuigas, ol tion, kio disigas... Nur esperanto disvastiĝu ĉiujare pli k pli; k kiam la rondo ampleksos la tutmondon, tiam homaro regos ĉie..."

-- Longe k elokvente parolis la pacisto. Li diris pri la grandkoreco de l' Majstro, pri lia senfina amo al ĉiuj gentoj k popoloj. Li emfazis pri la nobla celado de la esperantistoj; pri sankta nia afero ktp. Se mi bone memoras, li eĉ prikantis la bluan ĉielon, la bonodorajn florojn k ĉiujn ordinarajn temojn, per kiuj oratoroj kutimas vuali la vanton de siaj paroladoj.

Ĝue mi aŭskultis la belan voĉsonadon. Tute ne sentis mi la bezonon kontraŭdiri tiajn mielecajn parolojn. Mi lasis min luladi per ia dolĉa revo, estigata de la orbuŝa parolisto, k sentis min transportata en la nubojn de l' malrealo...

Kial do malaperis tiu agrabla sonĝo?...

Reveninte sur la krudan teron, mi bedaŭrinde konstatas, ke la esperantistoj estas homoj kiel la aliaj. Ili agas en la socio laŭ sia funkcio; se ili estas mastroj, ili ekspluatas siajn dungatojn; se ili estas policistoj, ili persekutas k mortigas ribelantojn; se ili estas pastroj, ili predikas absurdan dogmon k tiel sklavigas spirite la laboristojn; k se ili estas patriotoj, ili prikantas -- eĉ en esperanto -- la "karan patrion".

Senreviĝinte k farinte tiun konstaton, mi ripetadis al mi la lastan frazon de la pacisto:

Nur esperanto disvastiĝu ĉiujare pli k pli; k kiam la rondo ampleksos la tutmondon, tiam homaro regos ĉie...

Mi pripensadis... Kaj komparante tiun aserton kun la realo, tiam tre klare mi ekvidis, kiom fantazie, iluziige, trompe parolis la pacisto. Mi plene konsciis, ke la "homaranoj" estas kvazaŭ pastroj de nova religio. Ili trompas la popolon per senenhavaj esperoj k celoj. Necesas ja kontraŭbatali daŭre ilian nebulan ideologion, kiu nur povas moligi la klaskonscion ĉe laboristoj. Estas nia devo montri, ke tiuj pacistoj estas fakte, se ne konscie, tre valoraj subtenantoj de l' nuna krima sociordo. Plie, celante la kunigon de burĝoj k proletoj en saman rondon, ili malhelpas la propagandon de esperanto en la organizoj, kie la klasbatalo estas unu el la bazaj principoj.

Kiam nia Majstro, de ĉiuj respektata k amata, predikis sian "homaranismon", tion fari li povis, ne aspektante tro ridinde. Sed nuntempe, kiam akriĝas ĉiutage pli k pli la batalo inter la klasoj; kiam en kelkaj landoj efektiviĝas antaŭ niaj okuloj tio, kion en sia romano, "La Fera Kalkanumo", priskribis Ĝak London: la celscia, la metoda sklavigo de la laborista klaso, ĉu decas prediki kuniĝon de la sklavoj kun la sklavigantoj? Ne, milfoje ne!... Tio estas perfido, preskaŭ krimo kontraŭ la Proletaron...

La pacistoj ne provu do per sofisma dialektiko starigi ian similon inter homaranismo k sennaciismo. La unua ismo estas nur sentimenta, senbaza aspiro; dum la dua, radike ligita al la laborista movado, anticipas la epokon, kiam la proletara mondrevolucio estos faliginta la landlimojn. Por la homaranoj esperanto estas memcelo; por la sennaciuloj ĝi estas nur necesa rimedo por atingi la definitivan unuecigon de la laboruloj tutmondaj.

Tial mi konsilas al la bonkoraj homaranoj, ke ili prediku sian kredon nur al burĝoj k riĉuloj. Ili konvinku ĉi lastajn pri neceso konsenti je la pravaj postuloj de la laboristaro. Ju pli malekspluatema estos la reganta klaso, des malpli la proletaro bezonos perforti, "klasbatali", por akiri sian ĝustan parton el la de ĝi kreitaj riĉaĵoj. Sed la pacistoj ĉesu narkoti la klaskonscion de la proletoj per vantaj paroloj.

(IV-1924.)