Ĉe la lando de la "Nigraĉemizuloj (1)"


(1) Ĉi tio estas ekstrakto el sufiĉe longa raporto pri vojaĝo en Italio. -- Kompil.


Romo

Kiu studis pli malpli la historion de l' romana popolo, tiu ne povas sen ia emocio paŝi sur la zigzagaj, mallarĝaj stratoj de l' t. n. sepmonta, Ĉiama Urbo. Trude oni memoras, ke tie, antaŭ du mil jaroj, vivis, interbatalis, krimis la famaj estroj de imperio, kiu etendiĝis de Nigra Maro ĝis Gibraltara Markolo, de Grandbritio ĝis Sahara Dezerto. Tie staris amase plej belstilaj konstruoj ĉiuspecaj: temploj, banejoj, triumfarkaĵoj, kolonegoj, cirkoj ktp., kies restaĵoj atestas ankoraŭ nuntempe pri la potencego, riĉego, belbrilegeco de formalaperinta civilizo.

En la "Foro Romano" (Romana Forumo) la triumfarkaĵoj de Septimjo Severo, tiu de Tito, multaj rompitaj kolonoj, difektaj statuoj k multe da aliaj ruinoj elokvente konvinkas, ke ĝis nun oni ne superis la artisman kulturon de la antikvaj Romanoj. Kia sento pri formharmanio! kia juĝkapablo pri proporcioj!... Kaj mediteme oni pensas, ke tiun kulturon ili akiris ĉe siaj venkitoj, ĉe la Grekoj -- tiel la "venkitoj" venkis spirite siajn "venkintojn". Kia pripensiga temo!...

Image oni restarigas tiujn konstruojn, k plenigas ilin per svarmanta popolamaso, entuziasma, bruema, paradema. Triumfintaj generaloj laŭre kronitaj, starantaj en ĉaro, veturas meze de varmegaj aklamoj; tie en la giganta Koloseo centmilkapa rigardantaro freneze aplaŭdegas gladiatorojn...

Tie jam ekzistis klasbatalo inter patricioj (aristokratoj) k plebanoj (malnobeluloj); tie sklavoj, gvidate de Spartako, armite ribelis k provis liberiĝi; tie plej diversaj regadformoj estis elprovata: reĝeco, respubliko, diktatoreco, imperiestreco...

Kaj disiĝas la romana potenco... Alvenas barbaroj... Malaperas brilega civilizo.

Pasas jarcentoj da mallumeco; dume kreskas nova potenco: la katolikismo, kiu siavice batalas por akiri la mondregadon. La idolana religio estas anstataŭita de la kristana: sur la ruiniĝintaj temploj elstariĝas vastaj bazilikoj. El la ruinoj kvazaŭ elsorbiĝas k reviviĝas la idolana spirito: la antikvan luksegon imperian imitas la papoj; riĉegaĵoj amasiĝas en la Vatikanon. Konstruiĝas la malhumilega Sankta Petro, kiu kvazaŭ konkuras laŭ la grando kun la Koloseo. En tiu senkompare vasta baziliko ja povas okdek mil kreduloj respektege genufleksi antaŭ la papo.

La papregado!...

Oni preskaŭ kredus, ke ĉi tie la grundo estigadas ĉiaman revon pri tutmonda superregado. La papoj persiste celas fari el Romo la ĉefurbon de l' tutmondo, unuiĝonta sub la regadon de l' Kruco.

Kaj eble en la kapo de Musolini iafoje naskiĝas ankaŭ la penso pri ia vasta imperio. Almenaŭ iu faŝista ĉiutaga ĵurnalo, L'Impero (La Imperio), ne timas propagandi la ideon pri restarigo de l' antikva romana imperio!! Sed tiuj imperiistoj tro facile forgesas, ke en Italio mankas karbo k ferminaĵo, kio malebligas nuntempe, ke ilia revo efektiviĝu...

Apud luksegaj preĝejoj k palacoj staras laŭlonge de malpuraj stratetoj, malkomfortaj, malbelaspektaj domoj. Tie vivas popolamaso, kiu eble estas pli mizera ol tiu vivinta samloke antaŭ dudek jarcentoj. Ja, sub la regado de Aŭgusto la sklaveco estis preskaŭ tute malaperinta, k la popolo ĝuis sufiĉan bonstaton.

Ĉu do progreso estas nur vorto? Ĉu esence nenio ŝanĝiĝis?...

En la stratoj rapidas aŭtomobiloj, serpentumas tramvojoj. Mi pensas, ke nur unutaga veturado apartigas Romon de Parizo. La aeron konkeris aviadiloj; la penso k voĉo preskaŭ ne plu konas distancojn...

La antikvaj Romanoj kapablis fari plej gigantajn konstruojn, sed ili ne konis niajn modernajn veturilojn; ili estis sklavoj de la distanco. Rilate teknikon, nekontraŭdireble granda progreso okazis.

Pri la morala progreso oni ja povas dubi. La homo ne pliboniĝis. Nuntempe kiel antaŭ du mil jaroj la homoj malamas, perfidas, militas, ĉiel krimas; ekzistas sklavoj, la proletoj, k patricioj, la mastroj. Malestas justa sociordo...

Sed la tekniko malaperigas la distancojn; la grandindustrio laŭ tutmonda skalo prilaboras, samnormigas iun klason, la Proletaron, kiu ĉiutage k persiste provas, lernas unuiĝi super la landlimoj. Oni povas prave imagi, ke la ĉiama revo pri unuiĝo de ĉiuj popoloj fariĝos realaĵo. Ne per la konkeremo de iu Cezaro, sed per la ribela agado de l' proletara klaso. Ne reviviĝos la imperioj, sed falos la kapitalisma imperiismo. Regos fine justo sur la tero. Oni povas, oni devas esperi...

Tiele mi monologis irante al K-do B. kun kiu mi rendevuis por aŭdi ankoraŭfoje pri la "afero", kiel diras la Milanaj K-doj por ne elparoli la vorton faŝismo...

(VII-1924.)