Leteroj el Turkio

Konstantinoplo, 9. septembro 1925.

Kontrastoj. -- De tiom longe mi sopiris vidi la nepriskribeble belan Bosforon, la senkompare mirindan Oran Kornon! De tiom longe mi deziregis paŝi sur la lokoj famegaj ne nur pro ilia belo, sed ankaŭ pro la tieaj okazintaĵoj, pri kiuj rakontas la Legendo k la Historio...

Okazis ofte, ke la realaĵo malpli efikis sur min ol la bildo, kiun image mi vidis antaŭe. Ĉi tie ne trafis min tia disreviĝo. Konstantinoplo povas ja spitinviti ĉiun ajn verkiston, ke li priskribu ĝin fidele, ĉiun ajn pentriston, ke li bildigu ĝian veran figuron.

Mi ankoraŭ ne vidis ĉion vidindan, sed jam konvinkiĝos, ke ĉi tiu kosmopolita urbo estas bilde nekaptebla. Okcidentaĵoj k orientaĵoj interpuŝiĝas, intermiksiĝas k kreas ion nedifineblan. Grandaj stratoj, kiujn trakuras tramveturiloj k aŭtomobiloj, najbaras kun stratetaĉoj malglatege pavimitaj, nur piedireblaj k sur kiuj svarmas ĉifonvestitaj homoj. Altaj novaj domoj, belaj magazenoj najbaras kun kadukaj domaĉoj, kun mizeraj budoj. Per unu sola ekrigardo oni povas vidi la Mezepokon k la XX-an Jarcenton. En Stambul (1) ĉie superstaras imponaj moskeoj (2) kun pezaj kupoloj k elegantaj minaretoj. Ĉie kuŝas ruinoj, ruboj, malpuraĵoj. Ĉie ankaŭ novaj konstruoj.


(1) Stambul estas unu de la tri partoj, disigitaj per la Bosforo k la Ora Korno, el kiuj konsistas Konstantinoplo. La du aliaj partoj estas Per-Galata k Skutari. -- Ĉi lasta troviĝas sur la azia bordo.

(2) En la tuta urbo estas 700.


Kontrastoj okulfrapas ĉe ĉiu paŝo.

Ĉu ne estas mezepoka kutimo, ke por transiri la pontojn oni devas pagi unu piastron? Aŭtomobiloj tie haltas pro tiu pago. Sur la Nova Ponto 24 viroj deĵoras k postulas la trairan depagon. Ili staras sesope ĉe ĉiu angulo de l' ponto k baras la tutan larĝon de l' trotuaro. Nur la tramveturiloj ne estas haltigataj.

La popolamaso estas densa, diverskolore, diversaspekte vestita. Ĉie svarmas stratvendistoj k trudemaj almozpetantoj. Portistoj kun ŝarĝo, kapabla terenpremi malfortan azenon, marŝas pene, ŝvitante dum longa vojo k plenumas neplenumindan taskon. La homo estas ja ankoraŭ ŝarĝbesto -- dum rapide preterpasas, kvazaŭ insulte, aŭtomobiloj, kiuj portas homojn. Grandare glitas surakve malpezaj, plaĉaj "kaikoj" (barketoj) movigataj de fortaj brakoj -- dum vaporbarketoj rapide k facilmove preterpasas. Promenas belulinoj, obeantaj la lastajn ordonojn de la Pariza modo -- dum preteriras vualitaj virinoj, kiuj obeas ankoraŭ la Mahometanan leĝon. Fezoj, turbanoj najbaras kun eŭropaj kapvestoj...

Kontrastoj, ĉie kontrastoj.

Okcidento venkas. -- Sed urĝas veni ĉi tien por ĝui tiujn pentrindajn kontrastojn. Ŝajnas, ke la Turkoj nun forte penadas por demeti la pezan tradicion, por forigi siajn apartaĵojn. La nuna registaro energie agadas por ke foriĝu la rutino, por ke definitive ruiniĝu la arkaikaj kutimoj. La prezidanto de la Respubliko, Mustafa Kemal Paŝa, persiste provas disrompi la religian kirason, kiu premkatenas la popolon k malhelpas, ke ĝi akceptu k profitu la okcidentan kulturon. Tiucele li entreprenis grandskalan agitadon. Lastatempe, li profitis la datrevenon pri la batalo ĉe Bumlu-Punar, kie li akiris mondfamon k ĉe la turka gento grandegan popularon pro sia venko super la Grekoj, por alvoki la popolon, ke ĝi forlasu la malnovajn morojn, ke ĝi imitu la kulturitajn eŭropanojn.

Parolante en Ineboli, li forte akcentis pri neceso definitive forlasi la malnovan vestmanieron. Li diris: "La internacia tualeto de la civilizitaj popoloj perfekte konvenas por nia nacio... ni kapvestu nin per vesto kun viziero, t. e., por paroli pli klare, per ĉapelo..."

Kaj nun jam multaj Turkoj forlasis la fezon. La gazetoj sciigas, ke ĉe Angora, kiam revenos la Prezidanto, liaj akceptantoj estos kapvestitaj per ĉapelo. Eĉ decido de la ministraro igas deviga por la ŝtatoficistoj la uzon de ĉapelo.

Estas vera privesta revolucio!

Rilate la virinojn, Mustafa Kemal ankaŭ energie postulas la forlason de la malnovaj kutimoj:

"En iuj lokoj, li diris, mi ankoraŭ vidis virinojn, kiuj kaŝas sian vizaĝon per iu tolaĵo, aŭ per sia antaŭtuko, aŭ sin kaŝis kiam ilin preterpasis viro. Kia strangaĵo! Ĉu indas tiuj sovaĝaj moroj por patrinoj, por filinoj de civilizita nacio? Tia spektaklo estas ridinda k necesas senprokraste ĝin forigi..."

La amatoroj de pentrindaĵoj rapidu veni ĉi tien, se ili volas ĝui la bildon de la malnova Turkio. La okcidenta kulturo antaŭeniras grandpaŝe. Kredeble, post deko da jaroj Konstantinoplo ne plu havos la saman figuron, ne plu estos rekonebla.

Ĉu domaĝe? Mi opinias, ke ne. La mirinda situo natura de la urbo restos ja la sama k nekompareble bela. Ne domaĝas se la stratoj estos pli glataj k malpli malbonodoraj; ne domaĝas, se la hotelĉambroj estos sencimaj; ne domaĝas se fezoj, turbanoj k aliaj malnovaĵoj estos videblaj nur en muzeoj...

La tradicio ĉiurilate estas ja malfacile mortigebla, sed ĝi tamen mortiĝos per la ripetataj batoj de la noviĝemuloj. Ĉie venkas la scienco, la tekniko. Kaj estas por ni, sennacianoj, ĝojige konstati, ke eĉ patriotisma, naciisma movado kiel tiu, kies Mustafa Kemal estas la ĉefrolulo, k kiu agitas la turkan genton, tamen helpas la malvolviĝon de la internacia kulturo, la procezon de la malproksima, sed nepre okazonta sennaciiĝo de l' popoloj.


Konstantinoplo, 11. septembro 1925.

Monaĥejoj k maŭzoleoj estas fermitaj. -- En antaŭa letero mi aludis al la privesta revolucio, nun okazanta en Turkio. Se nur temus pri ŝanĝo en la vestmaniero, la fakto menciinda ne estus. Sed revolucio efektive okazas en la moroj. La jarcentara religia tradicio disrompiĝas. La nuna Registaro ne nur ne timas ataki la antikvan vestmanieron, sed ankaŭ la plej tipajn reprezentantojn de l' religio.

Per dekreto, datumita je la 2. septrembro 1925, la ministraro decidis fermi la monaĥejojn k maŭzoleojn, kiujn de jarcentoj la popolo kutimas konsideri kiel sanktaĵojn. Mi faru kelkajn citojn el tiu historia dokumento:

1. -- Ĉiuj monaĥejoj troviĝantaj en Turkio... estu fermotaj...
2. -- Ne plu ekzistu iu ajn "Kongregacio" en la Respubliko, nek ŝeikoj, nek derviŝoj, nek aliaj adeptoj, havantaj religian karakteron...
4. -- La konstruoj fermotaj estu eventuale transformotaj en lernejojn, se ili taŭgas por tio...

Tiuj eltiroj sufiĉas por montri, ke la turkaj gvidantoj celas funde ekstermi la malnovegan tradicion religian. Oni tamen ne konkludu el tio, ke de nun ĉiuj di-reprezentantoj ne plu havas laŭleĝan ekziston. La nuna spiritostato ne ebligas pli profundan elradikigon. Restas ja la nemonaĥaj pastroj, kiuj diservas en la moskeoj.

La derviŝoj. -- Ekzistis diversspecaj: la turniĝantaj, la dancantaj, la kriegantaj k aliaj. Mi havis la bonŝancon alveni antaŭ ol la dekreto malpermesis la laŭleĝan ekziston de tiuj monaĥoj. Mi do povis proprokule vidi kiel ili kultas al sia dio. Kaj mi pensas, ke eble interesos la legantaron mallonga skizo pri tio, kion mi vidis. Mi nur kopiu el mia notlibro:

Vendrede 28. aŭgusto 1925.
Ĉe la turniĝantaj derviŝoj.

La diservo okazas je la tria posttagmeze. Kaduka domo kun ligna eksteraĵo mizeraspekta. Ĉirkaŭ la korto en malgrandaj ĉambroj estas videblaj tra la vitraĵoj tomboj de monaĥoj. Oni povas eniri la diservejon, ne demetinte la ŝuojn, kiel faros la kreduloj. Sed la vizitantoj restas en la antaŭaĵo. Virinoj ankaŭ vizitas. La turniĝejo estas oklatera, eble sep paŝojn larĝa. En la malantaŭaĵo kaŭras maljuna derviŝo blankbarba kun blanketaj turbano k sutano. Same kaŭras dekstre 12 derviŝoj, maljunaj, mezaĝaj, junaj. Maldekstre kaŭras ankaŭ unu maljunulo k du knaboj. Ĉiuj estas kapvestitaj per alta vesto el griza felto konusforma, senranda. Ĉe la galerio estas kantistoj k muzikistoj. Ĉu vere ili kantas? Strangaj bruoj, kvazaŭ miaŭado, lamentado. Ankaŭ stranga la muziko: mi havas la impreson, ke knaboj ludas, blovante inter la foliojn de fermita libro. Tamburetbruoj. Post kelka tempo, la derviŝoj batas la plankon per la kapo, poste stariĝas. Ili komencas rondiradi envice. Kiam la unua alvenas antaŭ la blankete vestita derviŝo (kredeble la estro), li duonturniĝas sur la kalkanoj tiele, ke li frontas la postiranton; tiam ambaŭ riverencas. La unua faras denove duonturniĝon k daŭrigas rondiradi. Poste la dua faras kiel faris la unua k ĉiuj sinsekve same riverencas duope antaŭ la estro. Tiele ili faras tri rondirojn. Poste ili daŭrigas rondiri, sed nur salutante k kisante laŭvice la manon de la estro. Fine ili komencas turbmaniere turniĝadi per la nudaj piedoj.

Komence ili kruce havas la brakojn sur la brusto, la manojn sur la ŝultroj. Iom post iom la manoj glitas k, kvazaŭ birdo etendanta siajn flugilojn, la brakoj etendiĝas. La dekstra manplato estas turnita al la plafono, la maldekstra al la planko. La pozicio de la brakoj iel pensigas pri aeroplana helico. La kapo kliniĝas. La turniĝado fariĝas pli k pli rapida; la larĝa vestaĵo ampleksiĝas k fariĝas ombrelforma. La turniĝado daŭras eble 10 minutojn. Paŭzo. Ĉiuj ŝvitas. Nu, ili rekomencas rondiradi k saluti la estron. Denova furioza turniĝado. La samo okazas tri fojojn. Kelkminuta predikado de unu derviŝo (kiu ne turniĝadis), k fine la estro (li ankaŭ ne turniĝadis) faras mallongan preĝon, kiun ĉiuj partoprenas.

Ne ĉiuj same rapide turniĝadis. Estis kelkaj maljunuloj, kiuj nur kvazaŭ skizis turniĝadon. Sed kelkiuj turniĝadis kiel veraj aŭtomatoj, kun fervoro, kiu certe najbaras frenezon.

Por la kredulo tiu kulto havas kompreneble sencon. Jen la klarigo, kiun oni donis al mi: en la universo ĉio turniĝadas, ekz. la Tero, la astroj ktp. Nu, se Alla konstruis la mondon laŭ tiu turniĝsistemo, tio signifas, ke li ŝatas la turniĝadon. Sekve, nenio pli povas plaĉi al dio ol la turniĝado...

Vere, tiu opinio ne estas pli malsaĝa ol similaj, kiujn havas la plej diversspecaj kreduloj. Vidante tiun spektaklon, mi nur bedaŭris, ke tiom da homa energio estas elspezata por senutila celo. Kaj eble la tuta malbono en la mondo devenas el tio, ke la homoj faras tro ofte senutilan, eĉ malutilan laboron...

En Skutari (parto de Konstantinoplo, kiu troviĝas sur la azia bordo), mi ankaŭ ĉeestis diservon de kriegantaj derviŝoj. Mi ne priskribos ĝin. Tiu ĉi letero estas jam sufiĉe longa, k temas ne misuzi la paĝojn de nia gazeto. Mi nur diru, ke la kulto de tiuj derviŝoj estas ankoraŭ pli stranga, pli burleska ol tiu de la turniĝantoj. Ĝi baziĝas sur la jena paragrafeto de la Korano: "Kiuj ne kapablas lerni entute la Sanktan Libron, tiuj lernu nur la unuan paragrafeton: Je la nomo de Alla, pardonema k kompatema. Ĉu tio estas ankoraŭ tro? nur la vorton Alla. Ĉu ankoraŭ tro? nur la unuan silabon."

Tial dum la tuta diservo oni aŭdas jenajn raŭkajn sonojn: Alla hu! aŭ simple hu! k tio daŭras eble du horojn kun kelkaj paŭzoj. Mi havis preskaŭ la impreson esti en bestmontrejo, kies gastoj malsatas...

Tiuj derviŝoj k aliaj ne plu havas laŭleĝan ekzistorajton en Turkio. Eble la turistoj bedaŭros tion. Sed ĉiuj saĝaj homoj povas nur aprobi la turkan registaron, kiu kuraĝis kontraŭstari al tiu religia fanatiko.