Pensoj

I

La inteligento konsistas el tio, ke per juĝkapablo k rezonado homoj eltrovas solvojn pri problemoj, kiujn starigas la vivo.

La besto neniam faras ion, ĝi nur imite ĉiam refaras, tial ke ĝia instinkto liveras al ĝi la solvojn trovitajn de la speco.

Per sia inteligento homoj inventas, same kiel, per la kutimo, kiu estas ia persona instinkto, akirita per la praktikado, ili reproduktas tion, kion ili mem inventis aŭ kion aliu instruis al ili.

II

Oni sekve povas diri, ke ju pli homo ne submetiĝas al la kutimo, des pli inteligenta li estas. Kaj se oni observas la homojn, oni konstatas, ke inter ili troviĝas malmulte da inteligentuloj: preskaŭ ĉiuj ja estas kutimuloj, rutinuloj, tradiciuloj.

III

Oni tamen grave erarus, konkludante el tio, ke sufiĉus ne obei ian ajn kutimon por agi inteligente. Kiu, post persona analizado, kritikado, alvenas al la konkludo, ke iu kutimo estas en si mem bona, obeinda, tiu ne agus saĝe, inteligente, se li malatentus ĝin nur pro tio, ke ĝi estas kutimo.

IV

Aliparte, estas iarilate preferinde, ke homo akiru per propra cerbumado eraran opinion ol alpreni ĝustan ideon, kiun li tutfunde ne komprenas.

V

Diri: "Mi ne scias, mi ne komprenas", tio postulas sufiĉe da kuraĝo ...

VI

Oni nomas vero aserton pri kiu ekzistas spirita konverĝo, t. e. interkonsento de ĉiuj spiritoj. Unu el tiaj veroj estas, ke la homaro alcelas unuecon, aŭ -- parolante pli precize, pli marksisme -- estas al unueco puŝata de l' malvolviĝo de l' produktofortoj. Malkonsento ekzistas nur pri la vojo irenda, pri la rimedoj uzendaj por akceli tiun unuecon. Kiaj ajn estas la vojoj irotaj, la rimedoj uzotaj, estus tre malsaĝe ignori la grandan unuigan forton, kiun konsistigas artefarita lingvo.

VII

En la priklasa elementa kono, genie klarigita de K. Marks, kuŝas vero pli profunda, pli esenca ol opinias eĉ Marks-anoj. Latente ekzistas klaso el personoj, kiuj volas konservi la privilegion, kiun donas al ili la scipoveco de multaj lingvoj, por tiel havi pli da ŝancoj akiri gvidpostenojn en la laboristaj organizoj. Tiuj poliglotoj nature estas, pli malpli senkonscie, kontraŭuloj al esperanto.

VIII

La spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia.

IX

Ŝafaro, kiu blekante atendas, ke la paŝtisto konduku ĝin, ĉu al paŝtejo, ĉu al buĉejo, ne reprezentas forton. Oni ne forgesu la grandan primilitan lecionon de 1914: la grandaj, multanaraj organizoj el internaciistoj agis tute same kiel la plej puraj patriotoj.

X

Ŝipestro sin orientas laŭ la direkto montrata de sia kompaso. Sed sur la ideala linio, se montriĝas rifo, la estro ĉesas direkti la ŝipon laŭ la rekta vojo. La sennaciismo, samkiel la socialismo, estas ia anticipo en estonton. Hodiaŭ, kiuj volus ĉiurilate konformigi siajn agojn al tiuj ismoj montrus nur, ke ili estas kredemuloj k similus ŝipestron, kiu malatentas rifon.

XI

Prediki sennaciismon al neesperantistoj estus same ridinde k maltrafe kiel instrui beletristikon al analfabeto.

XII

La internaciismo estas la hodiaŭa vero; la sennaciismo la morgaŭa.

XIII

Nur senkuraĝulo, duonviro, kastrito timas akcepti ĉiujn konsekvencojn de la ideoj, kiujn li propagandas.

XIV

Morti pro iu ideo estas pravigeble nur per la konvinko, ke la morto vivigas la ideon. Aliel la martirigo estas sensenca mistikaĵo.

XV

La eduka SAT-laboro estas antaŭ- k postrevolucia, ne dumrevolucia.

XVI

Al kuracisto, advokato, profesoro, k. s. oni pagas honorarion; al laboristo salajron. Tiu simpla kvalifika diferenco montras klare kiom da servuteco entenas la vorto laboristo.

XVII

Laboristo sin gloranta pri sia isteco similas sklavon, kiu sin glorus pri sia sklaveco.

XVIII

Ne plu devas ekzisti laboristoj, sed nur laborantoj -- laboruloj.

XIX

La emo al uzado de vortaĉoj estas ia dandismo ĉe laboristoj.

XX

Por ricevi instruon el la legado de gazetoj, oni devus legi nur malnovajn. Se dekjare malnova artikolo estas ankoraŭ ... aktuala k interesa, aŭ se la "profetaĵo" de la aŭtoro realiĝis, la artikolo certe estas leginda.

Malmulte da tiaj artikoloj troviĝas en la ĵurnaloj, precipe en la ĉiutagaj. Tial oni plej ofte perdas tempon en la legado de gazet-artikoloj.

XXI

Iel gazetisto devas flati al la deziroj de la legantoj. Kiu ne flatas, sed diras nur malagrablajn verojn, tiu riskas neniam akiri popularon.

XXII

Mi kompatas redaktoron, kiam li devas enmeti artikolojn pli bonajn ol la siajn ...

XXIII

Iu laŭdis mian artikolon, k ĉagrene mi pensis: "Kredeble mi diris en ĝi banalaĵojn."

XXIV

Se por refuti vidpunkton klare eldiritan en 50 linioj, kontraŭulo bezonas skribi 100-linian artikolon, ne povas esti dubo, ke la "refuto" refutas nenion.

Sed por refuti malklare eldiritan opinion, oni kelkfoje bezonus skribi multajn paĝojn. Tiaokaze estas preferinde tute silenti.

XXV

"Mi petas, ke vi ne prokrastu la aperon de mia artikolo", insistas ĉi tiu -- kiu ne antaŭvidas la oscedon de la legonto.

XXVI

Bona verkisto penas por eviti penon al la leganto -- k plie ne forgesas, ke la unua troviĝas en la redaktejo ...

XXVII

Se ideoj estas fortaj, ĝuste k korekte esprimitaj, tiaokaze la leganto penadu por kompreni. Verkisto ne povas konsenti kastradon al sia penso.

XXVIII

Kiu atentigas siajn kunhomojn pri neceso multon lerni, multon sperti, pri neceso akiri organiz- k mastrumkapablon; kiu parolas pri malfaciloj, pri neceso de oferado k daŭra batalado; kiu parolas, ke revolucio ne estas sportafero, tiu riskas neniam ricevi aplaŭdojn.

XXIX

Por akiri popularon, ne estas pli trafa maniero ol diri plaĉajn banalaĵojn aŭ profeti baldaŭan venon de paradiza stato sur la teron.

XXX

La pastroj tiurilate estas la plej lertaj homoj: ili ja promesas al la kreduloj nur postmortan eniron en la paradizo.

XXXI

Sur la soci-politika kampo grandaj homoj estas ordinare persekutataj. Sed oni erarus, opiniante, ke ĉiuj persekutatoj estas grandaj homoj.

XXXII

Estas danĝere tro ofte pravi.