Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11

Ĝi okazis la 11an de aŭgusto en ĉeesto de dekduo da partoprenantoj.

Partoprenis du reprezentantoj de loka komunista partio : s-ino Janica Ĥristova Stanĝeva, kunredaktoro de nekomunista ĵurnalo kaj membro de CK en Kazanlak, kaj s-ino Ragostina Bajĉeva, ĉefredaktoro de semajna gazeto "Dolina valo".

Interpretis lerte la debaton : s-ro Nikolao Uzunov .

Pri la Gulagoj en la postmilitaj jaroj en Bulgario ili respondis, ke tio ĉi estas pasinteco. Ĝi estas tabua temo - ekzistas diversaj versioj pri la okazintaĵoj. Kia versio estas prava ? Krom anarkiistoj (unu el ili partoprenanto de SAT-kongreso) ankaŭ estis malliberigitaj naciistoj kaj disidentoj. Entute la periodo postmilita estis tre malfacila por nova socialisma reĝimo.

Kial ne estis libera la vojaĝo al okcidento dum socialismo ? Tio okazis pro la "fera kurteno" dividinte la mondon. Tiam eblis vojaĝi pere de esperanto - kaj ĉiepoke nur difinita klaso de riĉuloj.

Nuntempe anarkiismo estas tute akceptata de reĝimo bulgara- eĉ ekzistas gazeto por anarkiistoj "libera penso".

En Bulgario troveblas malmultaj enmigrintoj - laboristoj preferas pli riĉajn landojn - ili strebas al okcidento En la lastaj 15 jaroj konsiderinda nombro tamen revenis bulgarion. Kial forveturas multaj civitanoj ? Ĉar ne estas respektata la leĝaro - tre ofte aperas korupto. La komunista partio en Bulgario estas ne reganta, ĝia funkcio estas modesta. En parlamento influas opozicie la socialdemokrata partio kun 108 da seĝoj, la partio de turka gento, kaj la cara partio (gvidata de eksreĝo Simeon).

Krom la BKP (bulgara komunista partio) ekzistas skismaj partietoj - kiuj ŝtelas la voĉojn dum baloto.

La bulgara KP havas kontaktojn i.a. kun Kubo kaj Norda Koreio.

La socialaj servoj lernejo universitato hospitalo daŭre estas en malbona situacio. Ĝi transformiĝis de socialisma senpageco - al kapitalista privata profitemo. La registaro konstante lanĉas reformojn kun tre komplika asekursistemo.

Post la renverso de socialismo en Bulgario regis granda eŭforio - sed nun post 20 jaroj estas konstatebla mala tendenco. Multaj bulgaroj opinias la pasintan socialismon sub reĝimo de Ĵivkov, pli trankvila, pli sekura. Ekaperis ia sento de nostalgio. Nuntempe homoj ne havas monon, ne certas pri la morgaŭa tago.

Dum la balotkampanjo pasint-aŭtune multaj kazanlakanoj petis la portreton de Ĵivkov. Neniu afiŝo estis deŝirita de muro, neniu difektita !

La KP en Kazanlaka distrikto formas koalicion kun socialdemokrata partio. Certe la KP defendas la intereson de laboristaro por ke ĝi akiru pli da materiaj rajtoj.

Nia forpasinta k-do Nikolao Aleksiev prognozis la venkon de kapitalismo en orientaj landoj por almenaŭ 50 jaroj. La perspektivo de Bulgario ja estas integriĝo en la EU kun submetiĝo al ĝiaj postuloj. - Laŭ nia opinio li pravas en sia analizo - sed komunistoj ja plu batalu por venko de progreso. Ĝi estu korektivo - iu ja devas defendi la laboristaron .

Nun ni ambaŭ starigos demandojn al vi : kiel vi povus helpi al la KP en Bulgario, kiel ni kunlaboru ?

Post la debato restis kvin minutoj por internaj frakciaj aferoj. K-do Ron Lynn estis elektita kiel sekretario anstataŭe al k-do Stano Keable.

Raportis D. Rooke

El Sennaciulo, marto-aprilo 2009

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio