La 16-an de marto, la ĉeĥaj deputitoj devus ratifi la traktaton, kiu rajtigus la instaladon de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio. Tiu traktato estis jam subskribita de la Ĉeĥa Registaro kaj ratifita de la Ĉeĥa Senato. Nur mankis la ratifo de la deputitoj. Tamen 2/3 de la ĉeĥa loĝantaro kontraŭas la instaladon de usonaj radaroj en sia lando. La Registaro timis nean voĉdonon de la deputitoj kaj la voĉdono ne okazis la lundon 16-an de marto. Sed la Registaro decidis denove prezenti la ratifon de tiu traktato post la kunveno de NATO je la komenco de aprilo en Strasburgo (Francio) kaj Kelo (Germanio). Probable, en la venontaj tagoj, la Registaro provos konvinki kelkajn deputitojn por obteni plimulton dum la dua voĉdono.
Freŝdate, la Prezidento de la Rusia Federacio, S-ro Dmitri Medvedev, dum alparolo ĉe la Dumao diris ke la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio rajtigus la rekomencon de la konkuro al la armado.
Ni ne lasu denove instali la « malvarman militon ». Ni ne lasu engluti gravajn sumojn en neutilaj elspezoj por la armado .
ni petas ke la ĉeĥaj kamaradoj intervenu ĉe siaj deputitoj.
ni petas ke la aliaj kamaradoj intervenu ĉe la Ĉeĥa Ambasado de sia lando por peti ke Ĉeĥa Respubliko rezignu la instaladon de usonaj radaroj sur sia teritorio.
Pacista Frakcio de SAT
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.