|
serĉado :
|


En la printempo de 1670 aperis la unua granda verko de Baruĥ d’Espinoza, internacie konata sub la nomo Spinoza. Ĝi estas La Teologia Politika Traktato, kaj la jaro 1970 donas al nia revuo indan okazon dediĉi artikolon al la persono kaj pensoj de tiu filozofo, kiu per la ĵus menciita verko skuis la tiaman ortodoksan pensomondon de judismo kaj de kalvinismo. La titolo de la libro jam indikas, ke Spinoza ne nur ŝvebis en metafizikaj sferoj, sed per la Politika Traktato staris firme sur la fundo de la realo. Per la Teologia Traktato li malkaŝis sin kiel la plej radikala biblio‑kritikisto de sia tempo. Liaj verkoj entute konsistigas gravan paŝon sur la ŝtuparo, kiu kondukas supren al la liberiĝo de la homa spirito. Se ni volas agi konsekvence al la supra eldiro de Hegel kaj kompreni kaj juĝi la filozofiajn konceptojn de Spinoza, ni unue devas kompili skizon pri la politika kaj socia klimato, en kiu li vivis kaj trovi la materian bazon de liaj pensoj en la ekonomio kaj politika pozicio de la Respubliko de la Sep Provincoj, internacie nomata la Holanda Respubliko. Li naskiĝis en 1632 en la juda kvartalo en Amsterdamo, kiam la trupoj de la Respubliko triumfe forpuŝis la hispanajn armeojn al Belgio kaj ĝi praktike estis libera de hispana tiraneco. Post legado de liaj pensoj ni eble atingos la konkludon, ke lia frua morto, 44‑jara, por nia mondo ankaŭ estis grava perdo, ĉar li ne nur anticipis sian tempon, sed ankaŭ nian.
“Ilia sukceso ne estis hazarda aŭ pasa. Ĝi rezultis el granda koincido de cirkonstancoj, longa tempo‑daŭro, la forto de ordo kaj reguleco, kiuj nenie en la mondo tiel oportune koincidis kaj eble neniam plu iam koincidos."
Laŭ li la holandanoj ne havis la anglan sagacon kaj prudenton. Plue, li akre observas la politikan sistemon en la respubliko.
“La demokrata, libera respubliko estas falsa imago de la naciismo. Kvankam la holandanoj konservis la nomon de libera popolo, ili tamen perdis la fruktojn de tiu libero. Sub la flago de Oranĝo la kalvinistaj etburĝoj batalis ne nur por libera, demokrata eklezio, sed ankaŭ por aŭtonomio en la ŝtato, kontraŭ la regantoj. Ili havis ŝancon venki, sed la membroj el la Oranĝo-dinastio strebis al la monarkio. Vilhelmo III‑a ne estis pli demokrata ol la regentoj, sed li eluzis la malkontenton de komercistoj, oficiroj, nobeloj, kamparanoj, de ĉiuj, kiuj estis ekskluditaj de potenco."
La holanda burĝaro regis per diktaturo, per bonfarado kaj multfoje per teruraj punoj. Se Sir William Temple neas saĝon kaj prudenton al ki, lia reĝino, Elizabeta I‑a, kiu komence mokis la respublikon, kiu volis regi sen monarko, sen burokrataro, kie nur burĝoj regis, poste tute ŝanĝis sian opinion kaj sporthoneste kaj malkaŝe diris, kelkajn jarojn antaŭ sia morto, al la holanda ambasadoro :
“Tiu sagace elpensita rego‑formo estas tiom plena de bona ordo kaj reg‑prudento, ke ĝi en sia saĝo superas la inteligenton de ĉiuj reĝoj kaj potenculoj. Ni, reĝoj, ĉiuj povas lerni de la Ĝeneral‑Ŝtatoj de la Holanda Respubliko."
Se oni konsideras la klarigon de Sir William Temple pri la koincidoj, oni rajtas demandi, ĉu la spirito, la liberamo, la demokrataj postuloj de la kalvinistoj, la liberaj tradicioj inter la kamparanoj, ne estis grava faktoro dum la batalo kontraŭ Hispanio. Oni rajtas aserti, ke la regado de la respubliko, la saĝa delegitaro, ankaŭ enhavis la saĝon de Erasmo, kies spirita eĥo restis resonanta en la malaltaj landoj. Ĝi restis en la strebado de Vilhelmo la Silentema, kiu provis kunigi regentojn, kalvinistojn kaj katolikojn. La tipaĵoj de la Erasma spirito estis : kredo en la racio, modero, toleremo, liberpensado, komplezemo kaj gastamo, malamo al perforto kaj perforta diktaturo de unu monarko. Se tiu saĝo helpis krei la respublikon, la respubliko mem kreis la saĝon de Spinoza.
La vivo de Spinoza
La patro de Spinoza estis fuĝinta judo el Portugalio, kiu eble hejmigis sin en Amsterdamo en 1620, kiel etkomercisto en tapiŝoj kaj aliaj teksaĵoj. Li ekloĝis apud kanalo en la juda kvartalo, en la najbareco de la domo de Rembrandt. Tie en 1632 Baruĥ naskiĝis. Piedpaŝe sekvi la vivovojon de Spinoza ne eblas, ĉar mankas faktoj kaj dokumentoj. Li certe frekventis la judan lernejon kaj poste iĝis komercisto, verŝajne en diamantoj, sed certe ne forgesis studi. Iu katolika instruisto, van den Enden, gvidis por tiu tempo tre modernan lernejon, verŝajne la unuan reallernejon, mezgradan lernejon en Eŭropo. Kvankam van den Enden estis eksjezuito, li instruis pri matematiko kaj naturscienco kaj tie certe Spinoza lernis pri la franca filozofo Descartes (Kartezio). Dum la judaj teologiaj lecionoj apud la juda elementa lernejo Spinoza certe faris tre malfacilajn, la ortodoksan judan kredon kritikantajn demandojn. Poste oni kulpigis lin, ke li ne plu vivas laǔ la judaj leĝoj kaj konceptoj, ke li devias de la kredo de la prapatroj. Iun tagon, dum foresto de Spinoza, la 27‑an de julio 1656, la juda komuno de Amsterdamo ekskomunikis Spinozan kaj per teruraj tekstoj malbenis lin. Tiu okazo estis des pli tragedia, ĉar unu jaron poste la Ĝeneral-Ŝtatoj en Hago donis la civilrajtojn al ĉiu juda loĝanto en la respubliko. La estraro de la juda komuno antaŭe provis persvadi la 24‑jaran Spinozan, almenaŭ por la ekstera mondo, honori la judajn kutimojn, interŝanĝe por pago de jarsumo, kaj la 5‑an de decembro 1655 Spinoza promesis tiun monan subtenon.
La bombofalo de la ekskomuniko kaj de la malbeno radikale ŝanĝis la vivon kaj konceptojn de Spinoza. Li ne plu sentis sin judo, sed pli holandano. Komerci plu ne eblis. Liaj komercaj agoj estas nur pruvitaj per unu dokumento. Oni trovis komercleteron pri pago de guldo, subskribita per “sinjoro Bento Despinoza". Oni komparis ĝin kun la subskriboj sub leteroj kaj montriĝis, ke la filozofo subskribis tiun dokumenton. Post la malbeno li ŝanĝis sian baptonomon Baruĥ en Benedikto (la benito).
La domo, kiun vi vidas en la foto, servas nun kiel Spinoza‑Muzeo. En tiu domo Spinoza verkis grandan parton de sia Etiko. Li ankaŭ kompilis verkon pri Descartes, kiu aperis en 1664. En 1663 li translokiĝis al Voorburg, apud Hago, kie li finis Etikon kaj la Teologian Politikan Traktaton. Li vivtenis sin per polurado de lensoj, kio verŝajne gravigis lian malsanon, la tuberkulozon, malsano, kiu ankaŭ ludis draman rolon en la familia vivo de Rembrandt. En politikaj diskutoj en Voorburg kaj poste en Hago li partoprenis en skizoj pri ideala ŝtato, en kiuj li defendis la liberon de filozofio, la toleremon, kontraŭ la ideala ŝtato de la striktaj kalvinistoj, la teokrata ŝtato kun oficiala ŝtatreligio.

En 1669 li translokiĝis al Hago. Certe li konatiĝis aŭ amikiĝis kun la fratoj de Wit, la politikaj gvidantoj de la regentoj kaj de la ŝtatpartio, kontraŭe al la Oranĝo‑partio, kiu volis retronigi iun Oranĝo‑familianon kiel stathaǔderon. En 1672 oni kruele murdis la fratojn de Wit, kiu okazo certe ŝokis Spinozan ĝis la koro. Post tiu murdo kaj pro la danĝera situo de la respubliko, atakata de Francio kaj Anglio, la striktaj kalvinistoj kun Vilhelmo III‑a havis la potencon. Dum la fratoj de Wit protektis Spinozan kaj ebligis la eldonon de la Teologia Politika Traktato la Kortumo de Holando malpermesis pluan presigon kaj eldonadon ĝian en 1674. En la printempo de 1673 Spinoza ricevis inviton iĝi lektoro en la universitato de Heidelbergo, sed li rifuzis. En la sama jaro Spinoza faris misteran vojaĝon al la francaj trupoj apud Utreĥto. La ĉefkomandanto, la princo de Kondé, invitis lin. Post lia returniĝo en Hagon oni akuzis lin pri spionado kaj helpo al katolika malamiko, kiu volis konkeri reformitan landon. Li defendis sin per tre interesa libreto : La religio de la holandanoj (Kolonjo 1673). Li defendas en ĝi, ke la Holanda Respubliko tute ne estas reformita, ĉar en ĝi ĉiuj religioj estas permesataj. Kiam la amaso volis ataki lian loĝejon en Hago, li diris :
“Mi estas senkulpa. Mi estas sincera respublikano. Multaj altaj aŭtoritatuloj sciis, ke mi iris tien ne por spioni, sed por paroli kun franca filozofo.”
Spinoza ne vivis tiun solecan vivon, kiel oni ĝenerale kredas. Spinoza havis kontakton kun altaj oficistoj, sed ankaŭ havis amikojn en ĉiuj tavoloj de la socio. Snobismo estis fremda al li. Li mortis la 21‑an de februaro 1677, kun sia lasta verko : Politika Traktato, nefinita. Multaj gravuloj akompanis la ĉerkon. Simpla monumento, ankaŭ konstruita helpe de izraelida mono, indikas la lokon, kien oni transportis liajn restojn. Malgraŭ oficiala malpermeso liaj verkoj regule reaperis kaj iu amiko eldonigis en 1677 la kompletan verkaron. Loko kaj presisto ne estis menciitaj. Samtempe eldoniĝis nederlandlingva traduko. Liaj verkoj konsistas el : Filozofa Principo de René Descartes, Pensoj Metafizikaj, Traktato pri la Ĉielarko, Mallonga Traktato pri Dio, la Homo kaj Lia Prospero, Teologia Politika Traktato, Traktato pri la Plibonigo de la Intelekto, Etiko, Politika Traktato, Leteroj. Lia frua morto estis grava perdo por la spirita kaj politika evoluo kaj progreso de nia mondo.
La mondkoncepto de Spinoza
Okaze de memorigo pri la mort‑jaro de Spinoza antaŭ 250 jaroj oni organizis en Hago en 1927 kongreson, en kiu ĉiuj burĝe edukitaj kleruloj postulis Spinozan por sia propra religia koncepto, anigis lin je diversaj religiaj tendencoj. Oni laŭdis lin, kiu dum sia vivo estis akuzata de ateismo, kiel pian religianon. Verdire, Sp. uzas tra siaj verkoj daŭre la vorton “dio” kaj konsideras kiel altan virton “ami dion”. Por supraĵa leganto de Sp. la parolintoj en la kongreso en Hago do pravis. Sed ni pli proksime rigardu la dion de Sp., se eblas, sen religiaj okulvitroj kaj sen la moderna mondkoncepto de nia jarcento.
Oni bone atentu, ke en la tempo de Sp, oni ĝenerale rigardis la mondon, la naturon kaj la popolojn kiel ion absolutan, ion senmovan kaj senŝanĝan. La tiama scienco ne vidis evoluon kaj evolucion, ne estiĝon kaj disvolviĝon de vivo, homo kaj naturo. Nur kelkaj homoj havis iun supozon pri evolucio. La sagaca Sir Walter Raleigh rimarkis, ke la samspecaj plantoj en Anglio kaj en Ameriko montris diferencojn en floroj, kresko kaj folioj pro la adaptiĝo al aliaj klimataj cirkonstancoj kaj ekzisto‑ebloj. La dua, tre surprize, estis la pentristo Rembrandt. Li faris akvaforton pri Adamo kaj Eva, kaj li prezentas ilin kiel bestecajn, simisimilajn naturhomojn, tute kontraŭ la tiamaj tradicioj kaj religiaj imagoj pri la unuaj homoj. Rembrandt posedis iun senton, iun supozon, ke la homo trairis iun procezon de evoluo, de primitiva naturstato al pli bela kaj pli inteligenta estulo. Eble Rembrandt atingis tiun koncepton per intuicio, unu el la fontoj de scio kaj kono, agnoskata de Spinoza ; des pli rimarkinda aperas tiu bildo de la pentristo al ni, ĉar li estiĝis 200 jarojn antaŭ Darvin. Sed la vidoj de Raleigh kaj Rembrant estis esceptaj. Provante kompreni la filozofion de Sp. sur la sekvantaj paĝoj, ni konsideru ĝin per konceptoj pri eterno, senfineco kaj absoluteco.
Se la legontoj de la verkoj de Sp. eble havas senton de timo kaj spitiĝo pro la matematika kaj geometrieca maniero de rezonado kaj pruvo, ili per daŭrigo kaj per iom da persistemo estos plene rekompencataj, same kiel okazis al la judgermana poeto kaj prozisto Heine, kiu dum la legado entuziasme diris : “La matematika formo donas al Sp. iun krudan eksteron. Sed ĝi estas kruda ŝelo de suka frukto : la kerno estas des pli ĝojiga. Legante Sp. oni kvazaŭ image vidas la naturon en ĝia plej profunde viva kvieto. Arbaro de ĉielaltaj pensoj, kies florportaj suproj moviĝas kiel ondoj, dum la neskueblaj trunkoj radikas en la tero. Vivas en la skriboj de Sp. iu spiro, iu zefiro, neklarigebla. La ventoblovoj de la estonto karesas vin". Tiun reagon de Heine ni eble pli bone komprenas, memorante la fakton, ke Germanio tiutempe sufokiĝis sub la dikaj libroj de la germanaj filozofoj, plenigitaj de nebulaj frazoj.
La filozofo, kiu rekte kaj plej forte influis Sp. estis certe Renato Descartes. Ambaŭ filozofoj provis analizi la mondon per la racionalismo. Descartes koliziis kun la barilo : dio kaj la mondo. Por li ekzistis tri substancoj : dio, penso kaj amplekso (korpiĝo). Sp. ekvojis, agnoskante la unuecon de la universo-substanco, superante la dualismon de Descartes, tiun de materio kaj spirito. La termino “substanco” eble estas erariga por multaj kaj certe por supraĵaj materialistoj, kiuj volas kompreni per tiu vorto “materio, ŝtofo". Feliĉe ankaŭ nia “Plena Vortaro" helpas nin, eĉ uzante la terminologion de Sp. : “Tio, kio ekzistas per si mem kaj estas kaŭzo de si mem". La vorto “substanco" vere signifas “la substara", kio kaŝas sin sub la aferoj kaj fenomenoj kaj restas nevidebla fundo kaj fonto. En Sp. vi povas koncepti ĝin per la eterna ordo de la aferoj, de ĉio, per la eterna fundo de realo kaj de universo, el kiu ĉiuj nedaŭraj formoj kaj fenomenoj, homoj, plantoj, bestoj originas, individuaj kaj mortdestinitaj. Tiun fundon, tiun eternan substancon Sp. nomas dio. Multfoje li skribas : dio aŭ la naturo.
Li konceptas en la naturo du principojn. Unue li konceptas la naturon kiel aktivan procezon aŭ principon, eble la sama kiel la “élan vital" de Bergson ; due li trovas en la naturo la pasivan parton, la kreitan naturon kun miriadoj da mortdevaj formoj. En letero li klarigas, kiel li absolute devias radikale de la oficiala kredo de la kristanismo :
“Mi havas koncepton pri dio kaj naturo, tute devian de la kristanoj, ĉar mi opinias, ke dio estas interna kaŭzo kaj ne la ekstera kaŭzo de ĉiuj aferoj. Mi diras : Ĉio estas en dio, ĉio moviĝas kaj vivas en dio. Kaj tion mi asertas kun la apostolo Paŭlo kaj eble kun ĉiuj filozofoj de la antikva mondo, kvankarn en alia maniero ol ili. Tamen oni eraras, se oni kredas, ke mi klopodas pruvi, ke dio kaj la materia naturo estas unu".
En la Teologia Politika Traktato li skribas :
“La universalaj leĝoj de la naturo kaj la eternaj ordigoj kaj ordonoj de dio estas unu sama afero. En la senfina naturo de dio venas ĉiuj aferoj pro la sama neceso kaj en la sama maniero, kiel el la naturo de la triangulo eterne la karaktero venas, ke la sumo de la tri anguloj sumas al du rektaj anguloj".
Ni do sekvu la rezonadon de Sp., agnoskante kun li la dian substancon kiel la kaŭzon kaj fundon de ĉiuj aferoj.
La dia substanco, kiel senfina kaj eterna fundo, havas senfinan nombron da atributoj, t.e. esensaj karakteraĵoj, el kiu ni, la homoj, per nia spirito kaj intelekto nur povas koniĝi kun du : amplekso kaj penso. Per amplekso oni komprenu la ideon de korpiĝo, de materio. Kun granda intelekto kaj por tiu tempo tute nova kaj skua por la tiamaj dogmaj katolikoj kaj kalvinistoj Sp. provas difini la rilatojn inter materio kaj spirito. Sp. tute klare diras :
“La spirito kaj la korpo estas unu sola afero. La homa spirito estas ligita al la korpo".
La atributo de “amplekso" kiel atributo de dio kaǔzis al Sp. multe da kritiko flanke de la ortodoksaj kristanoj. Oni riproĉis al li, ke li konceptis dion kun iu korpa materio, kvazaŭ dio estas identa kun la videbla naturo. Sp. respondis :
“La amplekso de dio ne estas io korpa, kiu povas suferi, ĉar dio estas nevidebla, senlima kaj senmanka".
Tiu kritiko de la dogmaj kristanoj estas iom strange nekonsekvenca, ĉar ĝuste ili prezentas kaj imagas dion kiel iun estulon kun korpo kaj animo, kiu iun tagon dum horo de enuo kreis la neperfektan teron kun mankhavaj homoj, daŭre forlogataj al bestaĵoj de la diablo.
El kio dio kreis la mondon, ili ne povas diri. Sed por Sp. dio estas tute nepersona, unu kaj unika. Tiu koncepto ne estas tute originala, ĉar Tomas Morus, la amiko de Erasmo, jam posedis ĝin kaj ankaŭ la stoikuloj.
Sed la unueco de korpo kaj penso estis tre kuraĝa kaj riska penso en tiu tempo. Por Sp. la senfina amplekso kaj la senfina penso estas la sama substanco, komprenate de el du malsamaj atributoj. Por Sp. la materia kaj la spirita procezoj estas du diversaj procezoj, sed efikantaj paralele unu apud la alia. Oni povus kompari ilin kun du montrilcirkloj de unu horloĝo.
Krom la eterna substanco Sp. ankaŭ agnoskas kaj konstatas la nedaŭran ekziston kaj vivon de multaj nedaŭraj fenomenoj kaj individuoj en la naturo, Li nomas ilin “modi", t.e. hazardaj, mortdevaj formoj. La homa korpo de iu estas “modo", esprimo de la dia amplekso, kaj la homa animo de iu estas “modo", esprimo de la dia penso. La atributo de amplekso konigas sin per moviĝo kaj nemoviĝo kaj la atributo penso per intelekto kaj volo. Penson oni pli ĝuste povus traduki per “konscio". La homa animo estas parto de la senfina prudento de dio. Dio ne estas ekster la mondo, sed estas la interna fundo de la mondo, ankaŭ de la homo. Por Sp. ĉiuj konkludoj estas pensnecesaj. Nia racio kaj nia intelekto simple ne lasas al ni aliajn konkludojn. Por Sp. ne ekzistas inter dio kaj la homo iu rilato de Mi kaj Vi.
Tiuj diopruvoj nuntempe nur taŭgas por la Logiko kaj la Matematiko, du sciencoj, kiuj moviĝas en eblaj, absolutaj mondoj. Ili estas sendependaj de spertoj kaj faktoj kaj pruvas nenion por la evoluanta realo. Tamen la filozofoj indikas principojn kaj trovas principojn aplikindajn por la moderna scienco. En sia Etiko Sp skribis :
“La materio estas ĉie la sama kaj oni ne povas distingi partojn en ĝi, escepte, se ni volas vidi certajn nedaŭrajn ekzistoformojn kaj ne la esencon. Ni ekz. rigardas akvon, kiel ĝi ekzistas kiel akvo, kiel divideblan kaj ĝiajn partojn disigeblajn, sed ne kiel korpan substancon. Per tia koncepto akvo ne estas dividebla. Plue akvo kiel akvo estiĝas, detruiĝas kaj dissolviĝas, dura ĝi kiel substanco ne estiĝis, nek detruiĝas. La substanco per si mem ne estas dividebla, nek ĝi konsistas el partoj. Same validas por la atributo la penso de dio, ĉar ankaŭ ĝi estas eterna atributo de la eterna dia substanco".
Do materio kaj penso estas laŭ Sp. eternaj kaj nedetrueblaj. Kelkaj marksanoj kaj materialistoj provas envicigi Sp. en sia sistemo. La diferenco klariĝas tuj, se oni konsideras la koncepton de la filozofaj materialistoj Vogt kaj Moleŝot, kiuj diras, ke materio kaj spirito estas esence la sama afero. Spirito estas la materio en certa stato. Tiu teorio neniun plu kontentigas. La filozofo Ŝopenhaŭer jam sprite kritikis ĝin, dirante ke, se spirito estas materio, oni tamen bezonas spiriton por koniĝi kun la materio. La demando ne estas, kiu havas la lastan veron pri tio, sed la demando estu : Kiu donas la plej kontentigan kaj la plej klarigan formulon, kiu donas al ni plej da lumo. Sp. per genia teorio transpontas idealismon kaj materialismon. Sur la lastaj paĝoj de sia Etiko Sp. tre bedaŭrinde esprimas sin iom malklare kaj nekonsekvence. En tezo 23 li skribis :
“La homa spirito ne povas tute detruiĝi kun la korpo, sed restas io, kio estas eterna".
Ĉu Sp. tiam antaŭsentis sian fruan morton kaj ne povis agnoski, ke li kiel individuo tute malaperos ? Ni ne scias. Nia korpo de individuo kiel materio ne detruiĝas, sed dissolviĝas al aliaj formoj, aǔ kiel la poeto‑filozofo Shakespeare diris :
“Reĝo povas trairi la intestojn de almozulo kaj la granda Julio Cezaro eble nun servas kiel briko en muro."
Individua vivo post la morto por Sp. ne eblis, ne estis pensebla, ĉar Sp. ne pensis per ideoj de tempo, sed nur per ideoj de unueco kaj eterneco.
Lia vivkoncepto
Laŭ Sp. la okazoj kaj moviĝoj en la naturo kaj inter la homoj estas kaŭzataj de legoj, kiuj, kiel la substanco, ekzistas kaj agas per si mem kaj por si mem. La dio de Sp. ne havas iun celon. Tiu celo en la naturo kaj en la homaj agoj estas simple imago, iluzio de la homoj, kiun ili metas en la monda procezo, pro la fakto, ke ili ne sufiĉe scias pri la kaŭzoj de la agoj kaj okazoj. Por Sp. do ekzistas severa, neeskapebla determinismo. Ĉio laŭ eternaj, necesaj kaj absolutaj leĝoj, kiuj formas kaj konsistigas la esencon de dio. Dio mem ne estas subordigita al tiuj leĝoj ; ili konsistigas lian eston. Neceso kaj senmankeco paralelas. Se iu estas mortigata de falanta ŝtono, ne kaŝas sin post tiu okazo iu malica kaj intenchava dio. La falo havas naturajn kaŭzojn, vento, maro aŭ alia afero, sed la ŝtono falas blinde. La kristanoj ankaŭ provas serĉi la kaŭzon, sed post ĉeno de kaŭzoj ili atingas nescion aŭ dion. Nia intelekto vidas la aferojn en ilia realo kaj matematikaj, logikaj sinsekvoj. Manko, neperfekto en la naturo ne ekzistas. Se iu konstatas mankojn en la naturo, io simple estas ludo de imagoj de la homa animo. Ĉio vivas kaj estas kiel ĉio devas esti laŭ la leĝoj de neceso kaj neeviteblo.
Sed neceso kaj libero ne ekskludas unu la alian. Oni riproĉis al Sp. fatalismon. En letero al Descartes li skribis : “Oni asertas, ke mi subordigas dion al iu fato. Ĉio venas necese el la naturo de dio, el lia esenco. Dio ne estas devigata de ia fato. Dio estas tute libera". Laŭ Sp. iu estas libera, se li ekzistas el la neceso de propra naturo kaj agas laŭ tio. Sp. parolas pri libera neceso. Libera volo laŭ Sp. ne ekzistas, la ideo “volo" estas la sama kiel “intelekto".
“Se ekzistus iu libera volo, ni povus nei iun veran percepton kaj konceptojn kaj laŭ nia racio, nia intelekto tio ne eblas. Se la homoj kredas en libera volo “ili imagas siajn agojn antaŭ si kaj ne konscias pri la kaŭzoj, nur atentas la sekvojn, kiujn ili konsideras kiel celojn."
La esenco de nia animo estas nenio alia ol la perceptoj kaj la konceptoj de nia korpo. Korpo kaj animo ne povas interefiki rekte kaj senpere. Sed Sp., kiel pensulo post la Renesanco, ne malestimas la korpon. Eble kiel Niĉe li agnoskis, ke estas saĝo en nia korpo. La pensado kaj la eblo efiki la korpan realon bazas sin sur paralelismo inter pensado kaj korpa realo, Trans tiun procezon okazas nerekta interefiko. La homo ŝanĝas sian korpon jam, pensante pri certaj aferoj kaj la animo dependas, en sia stato de eterno, de la korpo.
Sp. donas multe da atento al la afekcioj, urĝoj de korpo aŭ animo, kiuj kaŭzas agojn, suferojn, ĝojojn, aktivon kaj malaktivon. Sp. dividas tiujn urĝojn en du specoj : Aktio, la aktivaj, kaj Passio, la pasivaj. Laŭ la angla esploristo Polok, Spinoza ĉi tie anticipas la teoriojn de Freŭd : sublimigo de la pasioj. Sp. mem skribas tre klare :
“Mi skribos pri homaj estuloj, kvazaŭ mi traktus liniojn, kvadratojn kaj solidajn korpojn. Mi zorge preparis min ne moki, nek priplendi aŭ malbeni la homajn agojn, sed kompreni ilin kaj por tio mi ne konsideras la pasiojn kiel mankojn de la homa naturo, sed kiel karakterizaĵojn, kiuj samintime apartenas al ĝia esenco, kiel varmo, malvarmo, ŝtormo kaj fulmotondro apartenas al la atmosfero".
Ĉi tiu objektiva juĝo kaj provo al kompreno pri la homa naturo donas al la esploro tiom grandan superecon, ke Freŭd, legante ĝin, entuziasme deklaris ĝin "la plej perfekta, iam farita de filozofo‑moralisto". Ankaŭ la priskribo pri kompensa malŝarĝo de la animo per iu pasia ago jam antaŭ Freŭd estis skribita de Sp. En tezo 38 el la ĉapitro : Origino kaj karaktero de la afekcioj Sp. skribis :
“Kiam iu estas komencinta malami amatan estulon, tiel, ke lia amo tute malaperis, li malamos ĝin, pro egala kaŭzo, pli forte, ol se li neniam estus aminta ĝin kaj li malamos des pli forte, laŭ la forto de sia iama amo".
Malgraŭ la severaj leĝoj de la determinismo kaj la divido de la homa animo en aktivaj kaj pasivaj afekcioj, ekzistas por Sp., iu vojo al homa feliĉo, al homa libero.
Kiel bazon de feliĉo Sp. agnoskas la strebon en la naturo de ĉiu homo, planto aŭ besto, konservi sin en la vivo, konservi sian ekziston. Tio estas la unua virto kaj kondukas al posedo de potenco. Dum la kresko de la potenco estikas sento de feliĉo. Ĉio, kio favoras tiun strebadon estas bona kaj la kontraŭo malbona. En la natura stato tiu strebado estas senbrida kaj kaŭzas kruelon kaj aliajn malmoderajn dezirojn kaj agojn. Sed Sp. vidas, ke iun tagon la homoj, urĝate de neceso, kreas libere iun ŝtaton. Tiu neceso devigas la homojn agi kaj decidi laŭ la racio, la nura gvidisto, kiun la homo havas. Oni jam konstatas la diferencon kun la volo al potenco de Niĉe, kiu propagandis agi laŭ la profundaj, spontanaj vivinstinktoj, por kiu la ŝtato estis frosta monstro, kaj por kiu la racie rezonanta Sokrato estis la personiĝo de la degeneranta greka kulturo.
En la ĉapitro : La homa servuteco, en tezo 35, Sp. diras tre saĝe :
“Nenio estas pli utila por la homo ol la homo, vivanta laŭ la racio. La homoj pli bone kongruas kaj havas pli komunan naturon, se ili vivas gvidate de la racio. La homo estas la dio de la homo. Tamen vivo laŭ la racio malofte okazas. La homoj envias, ĵaluzas. Sed solan vivon la homo ne povus elsuferi."
La difino : La homo estas sociema besto, apelas al li, per interhelpo ili superas la minacantajn danĝerojn. En la naturstato ne ekzistas pekoj, sed en la ŝtato peko estas malobeo al la leĝoj. La homo, gvidate de la racio, estas en la ŝtato, kie li vivas laŭ komuna decido, pli libera ol en la soleco, kie li nur obeas sin mem.
Sp. propagandas optimistajn konceptoin pri la vivo kaj la homo. La libera homo pensu malplej pri la morto. Lia saĝo ne estas mediti pri la morto, sed pri la vivo. La liberan homon ne regas la timo pro la morto, sed deziras la bonon rekte, tio estas, agi, vivi, konservi sian esencon, celante servi al propraj interesoj.
Krome Sp. rekomendas kiel moralfilozofo moderon en ĉio. Modero, sobro kaj ĉasto indikas fortojn de la animo, ne suferojn. Li malaprobas havemon, gloramon, drinkemon kaj tromanĝemon. Ami dion estas por li la plej alta morala nivelo, tio verdire enhavas la sumon de ĉiuj moralaj devoj kaj konceptoj. La religianoj, kiuj volas aneksi Sp. por sia kredo, tre facile konvinkas la kredemulojn, kiuj neniam legis Sp. atente, per tiu sumo de liaj moralaj idealoj, lia amo al dio. Sed por Sp. ĉio estas en dio. Ami dion, oni laŭ la konceptoj de Sp. rajtas anstataŭi per : ami la universon, ami la naturon, ami la mondon, ami la homojn. Malami Sp. ne povis, sekvante Kriston, por kiu li havis grandan amon kaj respekton. Celante fortigi la senton de feliĉo de la homo, li psikologie trafas nin per jenaj eldiroj :
"Malamo estas la konfeso de nia malindo kaj de nia timo : ni ne malamas la malamikon, la malfortan, pri kiu ni estas certaj, ke ni venkobatos lin."
Tre, eble tro optimisme, li skribis : "La spiritoj ne estas venkobatataj kaj konvinkataj per armiloj, sed per anima grando".
Lia vivo mem estis ekzemplo de simplo kaj sincero. Li vivis kaj agis tute laŭ siaj moralaj principoj, neniam malamis, neniam koleris. Por li nur la interna, la spirita vivo valoris. Por li lukso, komforto kaj materiaj trezoroj ne ekzistis. Lia nura posedo estis biblioteko de kelkcent libroj. En 1941 la ŝtelistoj kaj konfiskistoj de la hitleranoj direktis siajn ŝarĝaŭtomobilojn al Rijnsburg kaj transportis la tutan bibliotekon al Germanio. Feliĉe kaj mirinde oni ne forbruligis la libraron, kaj post la liberiĝo ĉio revenis. Eĉ post 300 jaroj la nazioj timis la spiriton de simpla kaj modesta judo, kies idealo estis interne riĉigi la animon kaj ami la universon, la vivon kaj la homojn. Ili timis liajn spiritajn trezorojn, ili timis lian spiritan heredon.